Kastelo de Hatvan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Hatvan (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Grassalkovich [grasalkoviĉ]) estas impona historia monumento en Hungario, en urbo Hatvan.

Enireja parto de kastelo de Hatvan

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko riĉa bienulo konstruis grandan gastejon en la 18-a jarcento. En 1754 Antal Grassalkovich (krongardisto) konstruigis la balkonon kaj pli novan enirejon, en 1763 ambaŭ alojn. Dum la konstruado oni profitis ankaŭ ruinojn de la fortikaĵo. En 1910 pro renoviĝo la stilo estas novbaroko. Post la 2-a mondmilito komence la soldatoj, poste la loĝantaro forprenis la la moveblaĵojn. Dum la socialismo preskaŭ la plena parko neniiĝis, en la plena loko oni konstruis hospitalon, kuracejon, medicinan kolegion, eĉ loĝkvartalon. En 1979 oni deklaris la kastelon kaduka kaj vivdanĝera. Tamen komenciĝis longa renoviĝa periodo. Post jaroj kultura centro, en 2014 ĉasista muzeo ekfunkciis.

Kastelo de Hatvan

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola en korto laŭ la ĉefplaco. Ĝi formas U-majusklon. La fasado estas simetria, 62 metrojn longa, meze estas la ornama enirejo, sur la etaĝo balkono, ĉe la tegmento blazono de familio Grassalkovich. Interne 32 ĉambroj troviĝas. Menciindas la ĉefĉambro, kie restis la originaj stukoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]