Saltu al enhavo

Kastelo de Hermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ordena burgo de Hermann en la nuna urbo Narva de Estonio defendis la regnon de la Livonia Ordeno kontraŭ slavaj atakoj de oriento

Kastelo de Hermann (germane Hermannsfeste, estone Hermanni linnus, ruse Замок Герман, Zamok German) estas mezepoka ordena burgo en la urbo Narva, en nuna Estonio. La kastelo estis establita ĉirkaŭ 1256, kiam la areo estis kune regata kaj armee kontrolata de la Livonia Ordeno kaj la Reĝlando Danio. La unuaj tute ŝtonaj fortikaĵoj estis konstruitaj komence de la 14-a jarcento. La Livonia Ordeno sole ekposedis la kastelon en aŭgusto 1346 kaj uzis ĝin dum granda parto de ĝia pli posta historio.

nokta vidaĵo de la ordena burgo

La Reĝlando Danio, post kiam ĝi konkeris la plej nordan Livlandon, nordan Estonion en la 13-a jarcento, establis limfortikaĵon, komence konstruitan el ligno, ĉe la rivero Narva meze de la 13-a jarcento. Sub la protekto de la palisada fortikaĵo, kiu unue estas menciita skribe en 1256, la pli frua setlejo evoluis al la urbo Narva, kiu akiris la urbajn rajtojn laŭ juro de Lubeko en la unua duono de la 14-a jarcento.

Post pluraj konfliktoj kun la najbaraj orientslavaj ŝtatoj de Velikij Novgorod kaj Pskova Respubliko, la danaj regantoj komencis konstrui ŝtonan fortikaĵon komence de la 14-a jarcento kiel limdefendon. Ĝi estis komence malgranda konstruaĵo simila al romia castellum kun flankoj 40 metrojn alta kaj turo, la antaŭulo de la hodiaŭa turo de Hermann, ĉe ĝia nordokcidenta angulo.

Komence de la 14-a jarcento, malgranda antaŭkorto estis establita ĉe la norda flanko de la fortikaĵo kaj, meze de la jarcento, granda antaŭkorto estis aldonita al la okcidenta flanko, kie civitanoj rajtis kaŝi sin en kazo de milito, ĉar la urbo Narva ne estis ĉirkaŭita de muro dum la dana regado.

En 1346 la Livona Ordeno rekonstruis la konstruaĵon en monaĥejan konstruaĵon laŭ siaj bezonoj. La fortikaĵo plejparte konservis la originalan planon, kun siaj masivaj aloj kaj korto en la mezo.

La Hermann-Turo ankaŭ estis kompletigita de la Livonia Ordeno, necesigita de la establado de la Ivangorod-fortikaĵo fare de Grandprinclando Moskvo sur la kontraŭa flanko de la rivero Narva en 1492. La Ordeno ĉirkaŭis la urbon per fortikigita muro, kiu ne estas konservita (ĝia malkonstruo estis ordonita en 1777).

La muro estas priskribita kiel havanta kvar pordegojn. La pordegoj estis kovritaj per feraj platoj kaj antaŭitaj de levpontoj. La urbomuro, kun longo de proksimume kilometro, estis fortikigita per almenaŭ sep turoj, kaj estis ĉirkaŭita de ĉirkaŭfosaĵo.

Direkte al la fino de la regado de la Livonia Ordeno en la 16-a jarcento, la urbomuro estis kompletigita, la pordegoj estis plifortigitaj per aldono de antaŭpordegoj, kaj pluraj murturoj estis adaptitaj por uzo kiel specialaj kanonturoj, du el kiuj videblas hodiaŭ en sia rekonstruita formo en la anguloj de la okcidenta korto de la kastelo.