Kastelo de Kégl (Székesfehérvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo Kégl estas (nun neuzata) historia monumento en Hungario, en urbo Székesfehérvár.

Kastelo de Kégl apud Székesfehérvár

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis nur bieno, kiun aĉetis György Kégl en 1873. La novrenesanca kastelo estis konstruita inter 1876 kaj 1878 laŭ projekto de arkitekto Alajos Hauszmann. Tiam la kastelo estis luksa kun fontano, fiŝlago, parko, kapelo. En 1945 Hungario ŝtatigis la konstruaĵon, la lukso malaperis. Ekde tiam kolĥozo profitis ĝin. Depost fino de la socialismo svislandano aĉetis la kastelon, sed la uzo ne estas klara.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fasado de la kastelo

La unuetaĝa kastelo situas sola en mezo de la iama granda parko. La ĉefa fasado estas simetria, sed la malantaŭa fasado malsimetrias, ĉar en la flanka parto trietaĝa turo altiĝas. La meza parto estas portiko kun kolonoj. Ankaŭ la flankaj partoj estas portikoj. Sub la plena kastelo keloj situas. En proksimeco de la kastelo estas videblaj ankaŭ aliaj konstruaĵoj kiel apartenaĵoj de la kastelo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]