Kastelo de Kéthely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Kéthely (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Hunyadi [hunjadi]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kéthely.

Kastelo de Kéthely
Kastelo de Kéthely

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Hunyadi ekhavis la bienon en Kéthely en 1733. La nuna okcidenta baroka alo de la kastelo konstruiĝis en 1760, la orienta alo kun la fasado inter 1912-1920 jam en novbaroka stilo. Dum la 2-a mondmilito la kastelo estis hospitalo por vunditoj, poste interne stalo kaj deponejo pri tritikoj estis. En 1951 municipo de Budapeŝto profitis la kastelon, samtempe la kastelo renoviĝis. Interne 300 handikapuloj vivis, ili zorgis ankaŭ pri la bieno. Ekde 1956 malsanuloj pri mensomalsanoj vivis en la kastelo. En 1986 granda incendio okazis, poste nur 120 malsanuloj vivis en la kastelo. Inter 1989-2006 ankaŭ ili trovis lokon en la vilaĝo, la kastelo plene malpleniĝis, la baldaŭa sorto estas nekonata, eĉ senespera.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo, en unu el la aloj kun mansardoj situas sola en ekstera parto de la vilaĝo en parko. Ĝi formas U-majusklon. La konstruaĵo preskaŭ estas simetria, nur inter ambaŭ aloj estas iomete diferencoj. La interna parto estas jam plene ruina. En la fasado la meza parto reliefas, tie etendiĝas malferma arkado, kiun duoble 4 kolonoj tenas.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas protektata, kie kreskiĝas ekzemple abioj, ĉinaj paŭlovnioj, platanoj, tilioj, fagoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.