Kastelo de La Roche-Jagu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de La Roche-Jagu
france: Château de la Roche-Jagu
kastelo
Kastelo de La Roche-Jagu
Kastelo de La Roche-Jagu
Kastelo de La Roche-Jagu
burgo [+]

Oficiala nomo: Château de la Roche-Jagu

Regno Francio
RegionoBretonio
DepartementoCôtes-d'Armor
KomunumoPloëzal
Antaŭa provincoBretonio
SituoKastelo de La Roche-Jagu
- koordinatoj48° 44′ 0″ N, 3° 9′ 5″ U (mapo)48.733333333333-3.1513888888889

MaterialoŜtono

Konstrukomenco15-a jc
Konstrufino1418
(unua posedanto)Catherine de Troguindy

Publikosenpage alirebla

Nuna posedantoDepartementa konsilio de Côtes d'Armor
KlasadoKlasita Monumento Historia (MH) en 1930
Origina celoDefenda konstruaĵo, rezidejo
Nuna uzoMuzeo, ekspoziciejo

Kastelo de La Roche-Jagu (Francio)
Kastelo de La Roche-Jagu (Francio)
DEC
Kastelo de La Roche-Jagu
Kastelo de La Roche-Jagu
Situo de kastelo de La Roche-Jagu enkadre de Francio

Kastelo de La Roche-Jagu (Côtes-d'Armor)
Kastelo de La Roche-Jagu (Côtes-d'Armor)
DEC
Kastelo de La Roche-Jagu
Kastelo de La Roche-Jagu
Situo de kastelo de La Roche-Jagu enkadre de Côtes-d'Armor
Map
Kastelo de La Roche-Jagu

Vikimedia Komunejo:  Château de la Roche-Jagu [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La kastelo de La Roche-Jagu estas fortreso, konstruita en la 15-a jarcento kaj restaŭrita en 1968. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Ploëzal en departemento Côtes-d'Armor, en regiono Bretonio, en Francio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1773, marŝalo de Richelieu vendis ĝin al s-rino Le Gonidec de Tressan.

Ĝia situo supre de la maldekstra bordo de rivero Trieux, kiu estas tre krutega, ofertas esceptan vidpunkton ĉirkaŭen kaj aparte al la rivero, kiun ĝi antaŭe gardis.

La monumento apartenas ekde 1958 al la departementa konsilio de Côtes-d'Armor, kiu organizas vizitojn, oftajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn eventojn. Somere 2006, la ekspozicio temis pri lino, planto, kiu estis longtempe kultivata kaj transformata en Bretonio.

Ĝiaj ĝardenoj estas libere viziteblaj, kaj ankaŭ gvidataj vizitoj estas organizataj. Ili estas markitaj « Rimarkinda ĝardeno » (franclingve "Jardin remarquable"). Ĝi estas klasita Monumento Historia (MH)[2] ekde junio 1930.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La plej malnova parto de la kastelo estis konstruita fine de Mezepoko kaj la fasado al la rivero celis defendon per sia rundovojo kun ŝutotruoj. La loĝejo konsistas el nur unu korpo kies eniro eblas per pordo superata de niĉo. La unua etaĝo posedas ankoraŭ siajn fenestrojn kun mezfostoj sed la dua etaĝo iom malantaŭigita kaj la tegmento estis tre modifitaj.

La kuirejo estas la nura ĉambro konservita en origina stato[3].

La kastelo estis klasita Monumento Historia (MH) la 25-an de junio 1930 poste la ĉirkaŭmuro, la portalo kaj la pavilonoj kiuj ĉirkaŭas ĝin la 27-an de januaro 1969.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coordonnées vérifiées sur Géoportail
  2. Kastelo, Slipo n°PA00089447. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  3. Kuirejo, Slipo n°PA00089447. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]