Kastelo de Máriakálnok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Máriakálnok (konata ankaŭ pri la iama posedanto kastelo de Marsowszky estas impona konstruaĵo en vilaĝo Máriakálnok.

Fasado de kastelo en Máriakálnok

Historio[redakti | redakti fonton]

Grafo Marsovszky estis riĉulo, li ofte ĉasadis en la vilaĝo, eĉ ekde la fruaj 1930-aj jaroj li loĝis en la vilaĝo. Li aĉetis teron, kie li konstruigis la nun videblan kastelon en la jaroj 1935 kaj 1936 por ĉasadi kaj ripozi en propra teritorio. La grafo mortis en 1940, sed la grafino loĝis en la kastelo ĝismorte en 1972. En 1952 la ŝtato forprenis la kastelon, sed la grafino ricevis konvenan ĉambron kun zorgado, ĉar pli frue la grafo estis mecenato de la vilaĝo. En 1956 en la kastelo ekfunkciis loĝejo de gemaljunuloj por tiuj, kiuj ne havis eblecon loĝadi memstare. En 2000 tiu funkcio ĉesis, poste riĉulo aĉetis la kastelon. Li plene renovigis la konstruaĵon eĉ la parkon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardo kaj kelo situas sola en parko en rando de la vilaĝo. La konstruaĵo formas kvadraton. La fasado estas simetria, la meza parto (kie estas la enirejo) reliefas, kiun kolonoj tenas. pli supre (en la etaĝa nivelo) duonronda teraso etendiĝas. Super la tegmento malgranda okangula ornamturo estas videbla.

Parko[redakti | redakti fonton]

Dum la grafa periodo la parko estis granda, kie la grafo konstruigis apartan ĉasdomon. En la apudaĵo li plantis 1600 fruktoarbojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.