Kastelo de Nagyvázsony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Kastelo Nagyvázsony estas historia monumento en Hungario, en Nagyvázsony. Ĝi estas konata ankaŭ pri la iama posedanto Zichy [ziĉi].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1762 estis konstruita la baroka unuetaĝa kastelo fare de grafa familio Zichy. Ili nur malofte loĝis en la kastelo. Inter 1815-1820 la kastelo klasikismiĝis. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon. Baldaŭ oni profitis ĝin por fremdultrafiaj celoj, ĉefe rajdantoj aŭ ĉasistoj loĝis en la kastelo. En 1997 privato aĉetis la kastelon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola proksime al vojo inter Veszprém (urbo) kaj Tapolca. La fasado estas simetria, meze 4 altaj kolonoj tanas timpanon.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la apuda parko ducentjaraj arboj kreskas. Oni kreis liberan lokon, kie la rajdantoj povas ekzercadi. Estas ebleco viziti la ĉirkaŭaĵon per ĉevalaj koĉeroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]