Kastelo de Prelongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kastelo de Prelongo. La unua originala E-romano. Verkita de Henri Vallienne 1907, 515 p. "Mi estis kortuŝata, kiam mi ricevis la dikan volumon. Amoj, ne salonaj, konvenegaj, sed jen sovaĝe pasiaj, amoj kaj sango kaj ploro, jen flame, rave malsingardaj. Neniu nenecesa priskribado neniu filozofa disertacio; vigla rapida rakonto, simpla stilo, klara lingvo." (R. Deshays, L I, 1907, p. 473.) Nuntempan kritikanton v. ĉe Vallienne.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Lakeo de la markizoj de Prelongo en Normandio per lerta priŝtelado de siaj mastroj riĉigis kaj respektigis sian familion. Lia filo Viktoro eĉ ambicias fariĝi edzo de la markiza filino Matilda. Li eniras armeon, atingas la rangon de kapitano kaj esperas, ke la oficira titolo anstataŭos sufiĉe la mankon de titolo nobela. Tamen lia edziĝpropono estas malrespekte rifuzita, kio en la junulo vekas kriman venĝemon. Li elspionis, ke Matilda vizitadas surĉevale marbordan dometon, en kiu ŝia senedzine graveda amikino Valentino atendas akuŝon de bastarda infano. Viktoro - per helpo de krimulo Duponto kaj de sia amatino Jozefino - forrabas la ĵusnaskiton, planante ĉantaĝi Matildan, sed hazarde li tiel savas la vivon de la bebo, ĉar tiunokte ŝtormo forbalaas la dometon en la maron. Matilda edziniĝas al Gastono, duko de Blasano, sed post la geedziga ceremonio estas en la preĝejo trovita korbo kun la bebo kaj letero asertanta, ke ŝi estas la patrino. Ŝi ne neas, ĉar ŝi ĵuris al Valentino neniam perfidi ŝian sekreton. La malfeliĉa Gastono mortigas sin kaj liberigas tiel Matildan por supozata amanto. Viktoro per minacoj kontraŭ la bebo kaj kontraŭ la maljunaj gemarkizoj devigas Matildan edziniĝi al li, sed eĉ prizonado ne devigas ŝin „plenumi edzinajn devojn“ kaj doni propran idon. Post du jaroj reaperas Valentino, kiun savis el la maro amerikaj maristoj, ankaŭ Gastono revenas vivanta, ĉar lia ŝajna morto estis nur apopleksio, kiun li suferis de sia deksesa jaro. Viktoro estas forpelita kaj Matilda revenas al sia vera edzo.

La romano iomete similas al verkoj de A. Dumas-patro aŭ al angla gotika romano (A. Radcliffe), estas plena de streĉaj, surprizaj aŭ misteraj situacioj (venenita ponardo, subteraj koridoroj, vekiĝo en kripto, prizona ĉambro sen fenestroj, oftaj alivestiĝoj ktp.). Kvincent paĝoj de la romano legiĝas facile kaj amuze.

La lingvaĵo estas iom arkaika (ŝi estas pli bela al ŝia patrino, sed same lerta ol ŝia patrino), sed enhavas ankaŭ kelkajn tre spritajn esprimojn:

mi ne estas ŝancema, vi igas min bolanta, tio plennaze bonodoras la nuntempecon, ŝi spronis sian rajditon, dubeblua firmamento kaj dubeverda herbejo, pluvigi sur iun honorojn kaj riĉaĵojn, ili naĝis en ravo, ŝi estis filinigita de maljuna onklino, kiu kare pagigis maldolĉan panon per sia kolerema kaj malgaja karaktero, ili fariĝis sendisiĝaj amikinoj, lia amelmontro, la ostoj perfekte kunlutiĝis, ŝi trinkis liajn parolojn, ŝi dormis pugnoferme, ŝi vane kavigis sian cerbon pri la demando, li punis lin per grava survangaro, sur la tablo liniiĝis maldikaj tasoj el porcelano, manĝegite de maltrankvilo, li legis per neridema voĉo, ŝi estis edziniĝanto, ni fermu niajn vojaĝkestojn kaj eliru anglamaniere, teni leteron ankoraŭ en sia krispiĝinta mano, dezirante al li neniaman revidon, la ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo, nun la okulmasko ŝiriĝis, trafita de komunikebla malsano, akcepti brakomalferme, danĝera kiel Damoklesa glavo pendante super ŝia kapo, plorinda erarulino, ŝvitgutoj perliĝis el la tempioj, silentu do la langmalbonulo, la maljunaj geperukuloj, rigardi tra spionfenestro, maĉi malsonorajn minacojn, liaj multaj ŝipoj sulkas ĉiujn marojn de nia terglobo, eble mi estis unu el malfeliĉiloj, luppaŝe li proksimiĝis, hakilo manumita de fortika brako, aĉeti plezurŝipon, kaŝi sin malantaŭ plektobarilo, la tropika subo bronzumis lian vizaĝkoloron, li laŭiris flankan vojeton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kopirajto
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto.
La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto.