Kastelo de Ráday (Pécel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Ráday en Pécel estas unu el la kasteloj en urbo Pécel. Nun la kastelo estas muzeo kaj kultura centro.

Aerfoto pri la kastelo de Ráday en Pécel

Historio[redakti | redakti fonton]

Pál Ráday ricevis bienon en Pécel pro edziĝo, poste li konstruigis nobeldomon inter 1722 - 1730. Ĝi estis pligrandigita fare de Gedeon Ráday al baroka kastelo inter 1755-1766, konstruadoj de la flankaj domoj finiĝis en 1770. Post la finkonstruo tiu kastelo apartenis al la plej ornamriĉaj konstruaĵoj kun artaĵoj de la lando. En 1825 incendio okazis, neniiĝis ekzemple la kupolo kaj multe da pentraĵoj. Pro manko de kapitalo familio Ráday en 1872 aŭkciis la kastelon, pli frue en 1861 la altvaloran bibliotekon la luterana eklezio aĉetis. La nova posedanto ne okupiĝis pri la kastelo, eĉ ŝteloj el la kastelo okazis. Inter 1953-1956 la kastelo estis renovigita kaj iomete trakonstruita, poste ĝi estis hospitalo de fervojistoj ĝis 1997, poste la kastelo havas kulturajn funkciojn.

Ĉefenirejo de la kastelo de Ráday en Pécel
Vido al la balkono

Kastelo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en korto. La konstruaĵo formas U-majusklon. En la fasado meze funkcias la ĉefenirejo. Pli supre en la unua etaĝo balkono kun ornama krado estas videbla. Interne restis la freskoj, kiuj estis pentritaj inter 1766-1771. Aparte menciindas la ĉambrego por la biblioteko, kies plafonon 4 marmoraj pilieroj tenas. Meze estas videbla fresko pri Pallas Athene, kiun alegoriaj figuroj ĉirkaŭas.

Interesaĵo: kelokoridoro kuras al Kastelo de Fáy (Pécel) [1] Arkivigite je 2016-06-17 per la retarkivo Wayback Machine.

Fontoj[redakti | redakti fonton]