Kastelo de Simontornya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Simontornya (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Fried) estas nuntempa hotelo en Hungario, en urbo Simontornya.

Fasado de la kastelo en Simontornya
Mapo pri ĉirkaŭaĵo de la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

Imre Fried estis uzinestro pri ledoj en Simontornya, tial li estis grava figuro de la iama vilaĝo. Li konstruigis la kastelon en la 1920-aj jaroj. Dum la nazia erao plena familio de Fried estis deportita al Aŭŝvico, la kastelo malpleniĝis. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). Dum la socialismo en la kastelo loĝis simplaj homoj, tial la konstruaĵo interne ŝanĝiĝis al apartaj loĝejoj. Depost la socialismo riĉulo akiris la kastelon kaj trakonstruis por hotelo kun 4 steloj inter 2002-2005.

Bildoj pri Kastelo de Simontornya
Vido al la kastelo
Enirejo de la kastelo
Parto de la kastelo
Parko kun kastelo en Simontornya
Parko de la kastelo
Ĝardeno de la kastelo


Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa secesia konstruaĵo situas sola en impona parko. La fasado estas malsimetria, en la maldekstra flanko troviĝas la enirejo. Apud la enirejo kvadrata duetaĝa turo altiĝas, apude teraso etendiĝas sur la teretaĝo. Interne restoracio funkcias.

En la parko estas ankaŭ diversaj domoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko origine estis franca ĝardeno. Post la jaroj tio iomete ŝanĝiĝis, sed ankaŭ nun la parko estas impona.

Fontoj[redakti | redakti fonton]