Kastelo de Széchenyi (Sopronhorpács)
La Kastelo de Sopronhorpács (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]) estas historia monumento en vilaĝo Sopronhorpács (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
György Széchényi akiris la bienojn ĉe la iama Horpács. Tiam sur la grundoj nur arboj kreskis. Inter 1771-1774 estis konstruita teretaĝa baroka kastelo. La arboj aŭtomate estis la parko. Ĉirkaŭ 1800 Ferenc Széchényi konstruis la etaĝan parton. La plej gravaj gastoj estis Ferenc Liszt kaj Vilhelmo la 2-a (Germana Regno). Dum la socialismo agrikultura instituto funkciis en la kastelo. Inter 1972 kaj 1976 ĝi estis trakonstruita kaj renovigita. Depost la socialismo la instituto foriris, poste la kastelo estas malplena kaj ne vizitebla.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kastelo situas en fino de la vilaĝo laŭ la ĉefvojo. La unuetaĝa konstruaĵo kaŝiĝas en la parko inter arboj. La kastelo iomete similas al E-majusklo, en la fasado la meza parto reliefas, en la malantaŭa fasado ankaŭ la finaj aloj. La tegmento havas mansardojn. Interne en la iama kapelo restis murpentraĵo el la 18-a jarcento.
Parko[redakti | redakti fonton]
La parko estas protektata. La plej aĝa arbo (karpeno) kun ĉirkaŭaĵo 3 metrojn devenas el la origina arbaro. Dum konstruado de la kastelo oni plantis kverkojn, fraksenojn, ulmojn, platanojn, kaŝtanojn, taksusacojn kaj tiliojn. Ekde 1850 oni plantis ankaŭ eksterlandajn arbojn. Menciindas arbo de Ferenc Széchényi, kiu plantis ĝin tiam, kiam li donacis sian bibliotekon al la Nacia Muzeo. Kelkaj branĉoj atingis la teron, kie radikoj kreskiĝis. Alia grafo en 1849 plantis 13 platanojn memore al La 13 martiroj de Arad. Tamen estas la plej menciinda sugio 30 metrojn alta, la plej granda tia arbo en Hungario.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun foto
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2020-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]