Kastoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kastoro
Troveblo de fosilioj: Malfrua Mioceno - Lastatempe
Usona kastoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Kastoredoj Castoridae
Genro: Kastoro Castor
Linnaeus, 1758

Kanada kastoro C. canadensis
Eŭropa kastoro C. fiber

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kastoro el la ordo de ronĝuloj kaj familio de kastoredoj troveblas en la norda parto de Eŭrazio kaj Nordameriko. Ĝi havas dikan korpon, kun mallongaj kruroj kaj plata vosto remilforma 22-30 centimetrojn longa kaj 10-13 centimetrojn larĝa. Kun korpolongo de 74-130 centimetroj kaj meznombra korpopezo de 10 kilogramoj ĝi apartenas al grandaj ronĝuloj. La plej granda korpopezo de kastoro atingas 22 kilogramojn.

La kastoroj povas konstrui en riverolago digon kaj loĝejon; pro tio ili estas rigardataj kiel inĝenieroj en la animala mondo. Ili ŝatas loĝi ĉe akvorando kaj konstruas la elirejon de sia loĝejo sub akvo malfacile troveblan. Se la medio ne estas ideala, ili konstruas digon por bari akvon. La digoj estas konstruataj per koto, ŝtonetoj, lignostumpoj kaj branĉoj, kaj longas meznombre pli ol 20 metrojn, iuj eĉ pli ol 600 metrojn. Kastoroj ofte riparas la digojn. Same kiel digoj, iliaj loĝejoj en arkoformo estas konstruitaj per branĉoj kaj koto. La dormejo estas ordinare super la akvonivelo kaj havas unu aŭ plurajn elirejojn kondukantajn sub akvon. Kastoroj loĝas grupe, kun familio kiel unuo. Ili vivas harmonie kaj laboras kune en konstruado de digoj.

Tiuj holarktisaj ronĝuloj pariĝas en januaro kaj februaro kaj naskas en aprilo kaj majo, ĉiufoje 2-4 idojn. La kastoroj estas lertaj en naĝado. Ambaŭflanke de ilia anuso estas po unu glando, kiu povas sekrecii aromaĵon. Ili, per siaj grandaj kaj akraj dentoj, povas mordofaligi arbon. Ili manĝas ĉefe arboŝelojn, ŝosojn, arbajn foliojn kaj radikojn kaj diversajn akvajn plantojn. Por konservi nutraĵojn por vintro ili morde faligas junajn arbojn, pecigas ilin en kelkajn partojn kaj kolektas ilin ĉe la akvorando. Tial oni povas trovi abundajn tiajn manĝaĵojn eĉ en iliaj loĝejoj. La kastoroj bredataj povas vivi 15-20 jarojn.

Taksonomio

(N.B.† signas genro aŭ specio mortinta)

genro : † paleokastoro - Paleocastor
genro : † trogonterio - Trogontherium
specio : † trogonterio kuviera - Trogontherium cuvieri
genro : † dipojdo - Dipoides
genro : † steneofibero - Steneofiber
genro : KASTORO - Castor
specio : † kastoro isiodora - Castor issiodorensis
specio : eŭropa kastoro - Castor fiber
(subspecio : skandinavia kastoro - Casror fiber fiber)
(subspecio : elba kastoro - Castor fiber albicus)
(subspecio : francia kastoro - Castor fiber galliae)
(subspecio : vistula kastoro - Castor fiber vistulanus)
(subspecio : urala kastoro - Castor fiber pohlei)
(subspecio : mongolia kastoro - Castor fiber birulai)
specio : kanada kastoro - Castor canadensis (24 :::: subspecioj)

Moroj

Kastora arbo
Kastoro en Kanado

Kastor-baraĵo

Vidu ankaŭ