Kató Lomb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri esperantisto kaj interpretisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kato (apartigilo).
Kató Lomb
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1909 (1909-02-08)
en Pécs
Morto 9-an de junio 2003 (2003-06-09) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaraanglabulgaradanafrancahebreajapanaĉinalatinapolagermanaitalarusarumanahispanaslovakaukraina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lingvistotradukistoverkistopoligloto
vdr

Kató LOMB, naskiĝis kiel Katalin Szilárd [1][2] (Pécs, 8-a de februaro 1909Budapeŝto, 9-a de junio 2003) hungara interpretistino, tradukistino, hiperpoligloto kaj unu el la unuaj interpretistoj en la mondo kiuj samtempe interpretis[1]. Ŝi prenis la familinomon de sia edzo, Frigyes Lomb.

Komence ŝi doktoriĝis pri fiziko kaj kemio, sed pro sia interesiĝo ŝi baldaŭ turnis sin al la lingvoj. Ŝi interpretis en naŭ aŭ dek lingvoj (en kvar eĉ sen preparado), kaj ŝi tradukis fakliteraturon kaj legis beletron en ses lingvoj. Ŝi povis kompreni ĵurnalismon en dek unu pluaj lingvoj. Kiel ŝi esprimis sin, ŝi perlaboris monon entute per dek ses lingvoj (anglan, bulgaran, ĉinan, danan, francan, germanan, hebrean, hispanan, italan, japanan, latinan, polan, rumanan, rusan, rutenan, slovakan, ne kalkulante ŝian denaskan hungaran). Ŝi lernis ĉi tiujn lingvojn plejparte el propra forto, kiel aŭtodidakto. Ŝi preferis nomi sin kiel "lingvisto" (kontraste al "lingvoscienculo"), aludante al tia homo, kiu por praktikaj celoj, por satigi sian interesiĝon alproprigas multajn lingvojn.

Laŭ ŝia propra raporto, ŝian longan vivon lumigis fakte ne la lingvokono, sed la lingvolernado. Tiun ĝojon ŝi provis transdoni al pli novaj generacioj en siaj verkoj, eldonitaj kelkfoje, en (radioelsendaj kaj presitaj) intervjuoj kaj en interparoloj.

Metodaro kaj principaro de lingvolernado laŭ Kató Lomb[redakti | redakti fonton]

Ŝia ŝlosilvorto estis antaŭ ĉio la interesiĝo: ĝi povas signifi la materialan utilon aŭ la intelektan altiriĝon, komune: motivado. Tio signifas, ke ni povas respondi la demandojn: "Kiom ĝi interesas min? Kion mi volas per ĝi? Kion ĝi signifas al mi? Al kio ĝi servas por mi?" Ŝi ne kredis je la tiel nomata lingvotalento. Ŝi ŝatis esprimi la lingvokapablon per la formo de frakcio, en kies numeratoro estas la motivado (per kio oni povas trovi almenaŭ dek minutojn ĉiutage eĉ apud la plej streĉata laboro), kaj en ties denominatoro la inhibicio (la timo pri ekparolo, mallerteco aŭ prirido). Laŭ ŝia konvinko ju pli forta estas la motivado en oni, kaj ju pli oni povas formeti la inhibicion, des pli baldaŭ oni povas alproprigi la lingvon.

Aŭtoleksio[redakti | redakti fonton]

Kiel ŝi esprimis sin, ŝi trafikis en la mondo de lingvoj per tri "aŭtoj", kies nomo estas aŭtoleksio, aŭtografio kaj aŭtologio. (El ĉi tiuj grek-originaj vortoj la aŭto- signifas mem, kaj la -leksio, -grafio kaj -logio signifas la legon, skribon kaj parolon.) La aŭtoleksio signifas la legon por mi mem: la libro, kiun mi malkovras sole, kiu prezentas novaĵon re- kaj refoje, kiun mi povas kunporti ien ajn, kiu ne tediĝas de la demandado.

Aŭtografio[redakti | redakti fonton]

La aŭtografio signifas la skribon por mi mem, kiam mi provas skribi pri miaj pensoj, travivaĵoj ĝuste en la lingvo kion mi lernas; ne gravas se ĝi estas stultaĵo, ne gravas se estas malkorekta, ne gravas se ie-tie unu vorto mankas.

Aŭtologio[redakti | redakti fonton]

La aŭtologio signifas la paroladon kun mi mem, kiam mi provas esprimi miajn pensojn, aŭ kion mi vidas sur la strato, en la lernata lingvo, mi babiladas kun mi mem.

Eĉ ŝi tediĝis de la artefabrikitaj dialogoj de lernolibroj, do ŝia plej ŝatata metodo estis, ke ŝi akiris originan romanon en iu lingvo komplete fremda por si, kies temo interesis ŝin (estu ĝi detektiva romano, amromano, aŭ eĉ teknika priskribo taŭgas), kaj el tiu ŝi divenis, deĉifris la bazojn de la lingvo: la esencon de la gramatiko kaj la plej gravajn vortojn. Ŝi ne lasis sin haltigi de la maloftaj, komplikaj esprimoj: ŝi transsaltis ilin, dirante: kio estas grava, tio montriĝos denove, se necesas, klarigos sin mem. ("Estas multe pli granda malbono, se la libro sengustiĝas en nia mano pro la multe da interrompoj, ol ne sciiĝi, ĉu la detektiv-inspektisto atentas la murdiston de malantaŭ prunel- aŭ kratag-arbusto.") Do oni ne vere bezonas eĉ vortaron: ĝi nur forprenas nian emon kaj ĝojon pri la lego kaj malkovro de la teksto. Kion ni mem malkovris, ni memoros tion multe pli. Por ĉi tiu celo ŝi ĉiam uzis propran libron, ĉar dum lego ŝi elskribis por si sur la marĝenon de la paĝo, kion ŝi komprenis per si mem el la teksto. Ĉimaniere oni ne povas eviti, ke pli-malpli frue oni eklernu ion el la lingvo – ĉar onin ne lasos kvieti, kiu estas la murdisto, aŭ ĉu la knabino diros jes. (Cetere, ĉi tiu metodo estis sukcese uzata ankaŭ far de KOSZTOLÁNYI Dezső, pli frue ol Lomb Kató: dum unu sia somerumo kvazaŭ precize same li lernis la portugalan, laŭ sia raporto.)

Alia el ŝiaj ŝlosilvortoj estis kunteksto (eĉ ŝi mem estis ŝerce nomata Kati Kunteksto): unuflanke, la kunteksto estas la determina dum la kompreno de la teksto (estu ĝi vidata aŭ aŭdata), multfoje tio helpas nin, se ni ne komprenas ion; aliflanke, ŝi neniam lernis la vortojn kiel apartajn, sed aŭ ili restis en ŝia kapo surbaze de la legita (kun)teksto (kio povas esti la kiel eble plej bona lernomaniero), aŭ ŝi memorigas ilin kiel inkluditajn en sintagmoj (ekz. "forta vento", "akra vento"): tiel, se oni forgesas unu, tiam la alia vorto ofte uzata kune kun ĝi "antaŭentiras" la alian (tion efikon oni nomas angle "trigger"). El la epitetaj esprimoj multfoje eĉ la genro de la substantivo povas resti en nia kapo.

Ŝi proponis la alproprigon de "ŝablonoj" ankaŭ aliajn fojojn: ili estas simplaj, nudigitaj ekzemplofrazoj por ia strukturo aŭ parolturno, elementoj inkludeblaj en la parolon kiel paneloj (kutime en la unua persono singularo), ekpreninte ilin oni povas konstrui eĉ relative kompleksajn esprimojn.

Ŝi ne lasis, ke la eraroj, fiaskoj aŭ la senĉesa pretendo por perfekteco deturnu ŝin de sia fiksita celo, sed ŝi ĉiam kroĉis sin al la ĝuplena, plezura parto de la lingvolernado – eble ŝia sukceso kaŝiĝis en tio –, ŝi sieĝis la kastelon de la lingvo en mil manieroj. Ŝia diraĵo povas esti utile por la malpli memfidaj: "Lingvo estas la sola afero, kio indas scii eĉ malbone!"

Tradukistoj Sen Landlimoj[redakti | redakti fonton]

Tradukistoj Sen Landlimoj (angle: Translators Without Borders - TWB) baptis sian tradukan platformon TWB Kató. La tradukplatformo arigas tutmondan komunumon de tradukistoj kiuj volontule tradukas informojn (en ĉ. 250 lingvojn) kiuj estas esencaj por homamaj organizaĵoj kiuj intervenas en situacioj de krizoj (rifuĝintoj, naturkatastrofoj, ktp). Ĝi ĉefe helpas la tradukistojn pere de subtekstigo kaj komento-voĉigo (angle: voice-over) por videaĵoj, tradukhelpiloj kiel maŝintradukiloj kaj tradukmemorejo (TM) ekzemple[3]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En la originala lingvo (hungara)[redakti | redakti fonton]

Pri lingvolernado[redakti | redakti fonton]

  1. Egy tolmács a világ körül ("Interpretisto ĉirkaŭ la mondo"), en 1979. En tiu libro Kató Lomb raportis ne nur pri la travivaĵoj kaj aventuroj dum siaj vojaĝoj, sed ankaŭ pri la ĉiutaga vivo de homoj kaj ties kutimoj, kiujn ŝi bone komprenis danke al siaj eksterordinaraj lingvokapabloj. Kiel interpretisto ŝi estis en 40 landoj kaj en ĉiuj kvin kontinentoj de la mondo.
  2. Nyelvekről jut eszembe... ("Lingvoj memorigas min..."), en 1983
  3. Így tanulok nyelveket - Egy tizenhat nyelvű tolmács feljegyzései ("Jen kiel mi lernas lingvojn - notoj de interpretisto de 16 lingvoj)", diversaj eldonoj (versio en 1970, 1972, 1990 kaj 1995). La 4a eldono (1995) mencias ke ŝi scias almenaŭ 28 lingvojn je nivelo, kiu permesis al ŝi kompreni minimumon de skriba teksto, 10 el kiuj ŝi scias interpreti.

Pri babela harmonio[redakti | redakti fonton]

Bábeli harmónia - Interjúk Európa híres soknyelvű embereivel ("Babela harmonio - intervjuoj kun famaj multlingvaj homoj de Eŭropo)", 1988

Kató kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Világ és nyelv évkönyve ’81 (Jarlibro Mondo kaj Lingvo '81), Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio,1980: Lomb Kató: Vojaĝanta Interpreto - pri principoj kaj lingvoj

Konataj alilingvaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

Pri lingvolernado[redakti | redakti fonton]

  • Polyglot: How I Learn Languages (PDF; 858 kB), 2008, ISBN 978-1-60643-706-3
  • Как я изучаю языки [1] (Kak ja izuĉaju jaziki – rusa)
  • Watashi No Gaikokugo Gakushuu-hou (japana)
  • Par valodam man nak prata, ISBN 5-7966-0477-5 (latva)
  • 《我是怎样学外语的》 (wo shi zen yang xue wai yu de), 1982 (ĉina)
  • 《我是如何学习外语的》 (wo shi ru he xue xi wai yu de), 1983 (ĉina)

(Tradukoj en aliaj lingvoj ankaŭ povas ekzisti)

Pri babela harmonio[redakti | redakti fonton]

(angla) Harmony of Babel - intervjuoj kun famaj poliglotoj de Eŭropo, 2013 ( ISBN 978-1-4675-3912-8 ) estas plene elŝutebla en PDF de la retejo de la eldonisto.

Kató pri Esperanto kaj gramatiko[redakti | redakti fonton]

(angla) With Languages in Mind: Musings of a Polyglot, (plene elŝutebla PDF) 2016 (ISBN 978-1-4951-4066-2). En tiu libro Katò Lomb komentas pri Esperanto, dirante interalie ke ŝi povas imagi ke Esperanto estos la lingvo kiu klarigas la plej gravajn konceptojn de gramatiko =>p. 111 "Esperanto will be the language that clarifies the most important concepts of grammar" (Esperanto estos la lingvo kiu klarigas la plej gravajn konceptojn de gramatiko).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Michael Erard: Babel no more : the search for the world's most extraordinary language learners (Babelo ne plu: la serĉado de la plej eksterordinaraj lingvolernantoj de la mondo), New York, NY [u. a.] : Free Press, 2012, ISBN 978-1-4516-2825-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(hungara vikipedio) Intervjuo kun Lomb Kató (1992)

(hu) Memori lingvojn - Konversacio kun interpretisto Kato Lomb

(hu) György Fodor, Interpretisto tutmonde, recenzo

(en) Kató Lomb’s Strategies for Language Learning and SLA Theory, The International Journal of Foreign Language Teaching

(en) Ron Peek, Languages for ALL, recenzo pri la libro de "Polyglot: How I Learn Languages" kiu aperis unue en la hungara kiel "Így tanulok nyelveket" (1970).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (hu) Pécs lexikon  I. (A–M). Főszerk. Romváry Ferenc. Pécs: Pécs Lexikon Kulturális Nonprofit Kft. 2010, p. 467, ISBN 978-963-06-7919-0
  2. (hu) Születése bejegyezve Pécs születési akv. 126/1909 folyószáma alatt
  3. (angla) Kató – TWB’s translation platform