Katafalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katafalko de Voltero.

Katafalko estas funebra podio, sur kiu oni metas la ĉerkon de mortinto. La funebrantoj honoras lin per preterpasado. Tiel pli da funebrantoj povas partopreni ol en unufoja funebra ceremonio.

Laŭ Francisko Azorín katafalko estas „Podio kun ŝtupoj, funebra provizora monumento, por elmeti la ĉerkon de mortinto dum religiaj ceremonioj”.[1] Li indikas etimologion el la latina catafalcus, el captare (rigardi).[2]

La vorto deriviĝas de la itala vorto catafalco kaj eniris en plurajn lingvojn. Oni diras, ke la plej impona katafalko de la historio estis konstruita por Michelangelo Buonarroti (Mikelanĝelo) de ties kolegoj, en 1564.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 107-108.
  2. Azorín, samloke.