Katalin Karikó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Karikó
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1955 (1955-01-17) (68-jaraĝa)
en Szolnok
Lingvoj hungaraangla
Loĝloko Kisújszállás
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Móricz Zsigmond Gimnázium és Közgazdasági Szakközépiskola • Scienca Universitato de SzegedScienca Universitato de Szeged
Familio
Infano Susan Francia
Okupo
Okupo scienca esploristo • biokemiisto • universitata instruisto
Verkoj RNA therapies
TTT
Retejo https://www.pennmedicine.org/providers/profile/katalin-kariko
vdr

Katalin KARIKÓ (hungare Karikó Katalin;; Szeged, 17an de januaro 1955) estas biokemiisto specialigita en mekanismoj de perado de RNA. Ŝia esploro estis centrita en la disvolviĝo de envitre transskribita mRNA por terapioj de proteinoj. Ŝi estas vicprezidanto de BioNTech RNA Pharmaceuticals.

La laboro de Karikó inkludas la sciencan esploron de la imuna aktivigo perita de ARN kiu rezultis en la kun-malkovro kun Drew Weissman de la modifoj de nukleozidoj kiuj forigas la imunogenigon de RNA. Oni konsideras ke ĉi tio ebligis la terapian uzon de la mRNA. Kun Weissman ŝi akiris diversajn patentojn en Usono por la apliko de neimunogena RNA modifita de nukleozidoj. Ĉi tiu teknologio estis licenciita al BioNTech kaj Moderna por disvolvi la vakcinojn kontraŭ COVID-19. Ŝi estis kunfondinto kaj prezidanto de kompanio RNARx de 2006 al 2013.

Karikó estas la patrino de la du fojojn gajninto de olimpia ormedalo, Susan Francia.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Karikó kreskis en la hungara urbo Kisújszállás, kie ŝi studis en la Móricz Zsigmond Református Gimnázium. Post ol akiri sian doktoriĝon en la Universitato de Szeged, Karikó daŭrigis siajn esplorojn kaj siajn studojn postdoktorajn en la Instituto de Biokemio de la Centro de Biologiaj Esploroj de la Akademio de Sciencoj de Hungario,

En 1985 ŝi elmigris al Usono kaj eklaboris en la Departemento de Biokemio de la Universitato Temple kaj poste en la Uniformed Services University of the Health Sciences en Bethesda.

En 1990, dum ŝi estis profesoro de la Universitato de Pensilvanio, Karikó prezentis sian unuan peton de subvencio en kiu ŝi proponis establi genan terapion bazitan en la mRNA. De tiam, la terapio bazita sur mRNA estis ŝia ĉefa esplorintereso. Karikó estis profesoro en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Pensilvanio dum preskaŭ 25 jaroj.

En 2012, Karikó kaj Drew Weissman, inmunologo ankaŭ de la Universitato de Pensilvanio, ricevis patenton por la uzo de pluraj nukleozidoj modifitaj por redukti la imunan kontraŭvirusan respondon al mRNA kaj fondis malgrandan kompanion. Iom poste, la universitato vendis la licencon de intelekta proprieto al Gary Dahl, la estro de entrepreno de materialo de laboratorio kiu poste fariĝis Cellscript. Post la interkonsentoj en kiuj partoprenis kompanioj kiel ModernaAstraZeneca, Karikó forlasis la universitaton kaj aliĝis kiel vicprezidanto al BioNTech RNA Pharmaceuticals.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj esploroj inkludas la genterapion bazitan sur mRNA, la imunajn reagojn induktitajn de la RNA, la molekulajn bazojn de la tolero al la iskemio kaj la traktado de la cerba iskemio. La laboro kaj la esploro de Karikó kontribuis al la penado de BioNTech por krei imunajn ĉelojn kiuj produktas vakcinajn antigenojn; ŝia esploro malkaŝis ke la kontraŭvirusa respondo de mRNA havigis al la vakcinoj kontraŭ la kancero plian impulson en la defendo kontraŭ la tumoroj. En 2020 ĉi tiun teknologion oni uzis en la vakcino kontraŭ la COVID-19 (Tozinameran) kiu estas produktita kunlabore de Pfizer kaj BioNTech.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Katalin Karikó, kune kun Drew Weissman, ricevis la Premion Rosenstiel en 2020 «pro sia pionira laboro en la modifo de nukleaj acidaj por disvolvi terapiojn de RNA kaj vakcinoj». En januaro de 2021 ŝi estis nomumita honora doktoro en la Universitato de Szeged, kie ŝi diplomiĝis en biologio en 1978 kaj en marto de la sama jaro ŝi estis premiita per la Premio Széchenyi.

En 2021 gajnis la Premion Princino de Asturio de Teknika kaj Scienca Esploro, kune kun Drew Weissman, Philip Felgner, Uğur Şahin, Özlem Türeci, Derrick Rossi kaj Sarah Gilbert pro sia scienca kontribuo aldirektita alfronti la pandemion de COVID-19 .

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]