Katalin Kováts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katalin Kovats)
Katalin Kováts
Katalin Kováts en Hannover en 2009.
Katalin Kováts en Hannover en 2009.
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1957 (1957-10-16) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungaraanglafrancaitalanederlanda
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Berzsenyi Daniel College
Familio
Edz(in)o Sylvain Lelarge
Infano Petra Smidéliusz
Okupo
Okupo esperantistolingvisto • matematikisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Manlibro pri instruado de Esperanto
Esperantistiĝis en 1976
vdr

Katalin KOVÁTS, antaŭe konata kiel SMIDÉLIUSZ (IFA: /'kɑtɑlin ko'vaːtʃ/; Budapeŝto, 16-a de oktobro 1957)[1] estas hungara esperantisto, pedagogo kaj lingvisto.

Ŝi estas redaktoro de la paĝaro edukado.net[2] kie ŝi respondecas pri KER-ekzamenoj de Esperanto nome de UEA.[1] Ŝi proklamiĝis esperantisto de la jaro (en 2010)[3][4] pro la «diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto» kaj «pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro»[5]; ŝi servis kiel ano de la Akademio de Esperanto (2007-2022).[6][7][8][9]

Studoj[redakti | redakti fonton]

Renkontiĝo kun Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kováts naskiĝis en Budapeŝto, en 1957. Si studentis en la bazlernejo en Pilisszentlászló (1964 -1970) kaj en Szentendre (1970-1972), ambaŭ en norda Hungario. Poste, ŝi aliĝis al gimnazioj en Szentendre (1972-1974) kaj en Budapeŝto (1974-1976).[1]

Kováts ekkonis pri la ekzisto de Esperanto unuafoje kiam ŝi estis ankoraŭ infano, âgante pli-malpli dek jarojn, ĉar onklino posedis Esperanto-libron.[10] Ŝi ankoraŭ aŭdis pri la lingvo en lernejo, ĉar unu el siaj instruistoj kapablis paroli Esperante.[10] En 1976, en la pedagogia altlernejo en Szombathely, ŝia instruisto pri la rusa, nome Blazio Wacha, okazigis lekcionojn pri Esperanto tre frue matene; ŝi sekvis lekciojn dum unu monato, sed poste lasis la kurson pro aliaj okupoj.[10][3] En la sama altlernejo ŝi akiris diplomon por instrui la rusan lingvon kaj matematikon (1980);[1] en 1981, kuŝante graveda longe en hospitalo pro sia unua filo, reprenis ŝi la lingvolernadon de Esperanto aŭtodidakte, per la hungarlingva kurso 30 nap alatt esperantóul (trad. Esperanto en tridek tagoj), de Jozefo Horváth.[1] «Ekde tiam, mi amegas ĝin kaj instruas ĝin, kaj faras ĉion: mia vivo estas Esperanto, vere.» — ŝi asertis.[10]

Universitato[redakti | redakti fonton]

Kováts poste studis interlingvistikon, Esperanton, lingvon kaj literaturon, ĉe la Universitato ELTE de Budapeŝto (1987-90).[1] Krom doni teoriajn lekciojn, ŝi ankaŭ trejnis lingvoinstruistojn pri metodologio.[1]

Katalin Kováts (la kvara de maldekstre) kun aliaj anoj de la Akademio de Esperanto, okaze de la UK 2017 en Seulo.
En la bildo: D. Charters, H. Tonkin, A. Wandel, K. Kováts, B. Moon (staras), P. Dasgupta, B. Pietrzak, O. Raola, H. Usui, A.G. Rao, F. Lo Jacomo.

En 1992 partoprenis ŝi por la unua fojo Universalan Kongreson de Esperanto, kiu tiun jaron okazis en Vieno.[10] «Kiam mi eniris, mi vidis milojn da homoj. Mi estis relative nova.» — ŝi memoris dum intervjuo — «Mia koro batis, kaj kiam ĉiuj homoj kune komencis en unu lingvo kanti la Esperantan himnon, mi ploris. Estis tiom emocia momento.»[10] Post Vieno, ŝi partoprenis la UK-on en 1993, 1997, 1998, 1999 kaj seninterrompe inter 2004 kaj 2023.[3]

Denove en la pedagogia altlernejo de Szombathely, ŝi obtenis en 1994 diplomon pri la itala lingvo.[1][3]

Instruado[redakti | redakti fonton]

En Hungario[redakti | redakti fonton]

Inter 1980 kaj 1986, ŝi instruis matematikon kaj la rusan lingvon en pluraj lernejoj, kaj en Budapeŝto, kaj en departamento Vas.[1] Ekde 1986, instruis ŝi la italan kaj la rusan lingvojn en la Pedagogia Altlernejo Berzsenyi Dániel;[1] poste, ŝi akiris katedron en la universitata sekcio — kie, interalie, ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj —, kaj instruis aplikatan lingvistikon kaj metodologion. Ŝi fondis kaj estris Esperanto-fakon en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely (1990-1994).[1]

En 1996, ŝi doktoriĝis pri filologio ĉe la ELTE-Universitato de Budapeŝto.[3] Ŝia disertacio temis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto en la lernado de la itala lingvo.[11][1][10] La disertacio komparis la mil plej oftajn vortojn de la itala kun la samsignifaj vortoj en Esperanto: je la 22% el la kazoj ŝi eltrovis identecon (kompleta je 13%, parta je 9%); similaj vortoj ekzistis en 48% el la kazoj, kaj en nur 30% de la kazoj la vortoj estis entute malsamaj.[11]

Katalin Kováts dum prelego de ILEI, en 2015.

Ŝi kunlaboras kun la gazeto Monato ekde 1994 (servis kiel provleginto de la revuo dum 1994-2005) kaj estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR) dum 1995-2006.[1][3] Ŝi ankaŭ servis kiel rajtigita ekzamenanto de la ekzamena komisiono de UEA/ILEI kaj kiel vic-prezidanto de la ekzamena komisiono de ILEI (2000-2006).[1]

En Nederlando[redakti | redakti fonton]

En 2001, ŝi forlasis kaj sian katedron kaj Hungarion por transloĝiĝi al Nederlando pro reedziniĝo (kun la franca esperantisto Sylvain Lelarge).[1] «La edzo ne konis la hungaran, mi ne konis la francan, mi ne konis la nederlandan», ŝi memoris dum intervjuo, «estis absolute necese havi komunan neŭtralan lingvon. Do, ni tute nature komencis paroli Esperanton, kaj tio ne lacigis min. Nun post dudek jaroj, mi sonĝas en Esperanto, mi pensas en Esperanto. [...] Esperanto estas pli facila lingvo por mi ol la hungara.»[10]

Redaktoro de edukado.net[redakti | redakti fonton]

En 2001 ŝi fondis la retportalon edukado.net por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto; ekde tiam, ŝi daŭre redaktas kaj administras ĝin. Kadre de la laboro pri la retejo, ŝi gvidis kursojn kaj seminariojn en trideko da landoj; inter aliaj, ŝi instruis metodikon en Poznano, en la Interlingvistikaj Studoj. Ŝi estis ano de la Akademio de Esperanto ekde 2007 ĝis 2022 kaj estro de la ekzamenkomisiono de UEA ekde 2009.[3][1]

En 2006 verkis, kune kun Beatrice Allée, la lernolibron «Poŝamiko», kiu «celas ĉefe komencantojn (infanojn kaj plenkreskulojn) kaj rekomendas al ili foliumi kaj legi en la libreto, por lerni vortojn, ripeti gramatikaĵojn kaj enkapigi parolturnojn — ne nepre laŭvice sed laŭplezure».[12]

En 2009, Kováts iĝis la estro de la ekzamen-komisiono de UEA kaj, kadre de sia retejo edukado.net, ŝi okazigis kaj prizorgis la ekzamenojn.[1] Ekde 2012, okazigis ŝi ĉiujare ankaŭ Tutmondan Ekzamentagon kiu donis la eblecon samtempe ekzameniĝi al pluraj centoj da personoj en dekoj da landoj en ĉiuj kontinentoj.[1] Ĝis fine de 2019, okazis pli ol 120 ekzamensesioj en trideko da landoj, kun 2400 sukcesintoj el 75 landoj; en tiun laboron, Kováts envolvis 120 aktivulojn.[13]

Kadre de la paĝaro edukado.net, Kováts starigis en 2016 la projekton «Ekparolu!» por doni la eblecon al ĵuslernintoj de Esperanto parole apliki la lingvon.[2]

La KER-memtaksilo[redakti | redakti fonton]

En 2005, Kováts tradukis la memtaksilon de la KER-ekzamensesio kaj aperigis ĝin el la Manlibro pri instruado de Esperanto.[1] Kune kun Mireille Grosjean, ŝi persone vizitis eŭropajn instituciojn en Strasburgo kaj akiris el la Konsilio de Eŭropo la rajton traduki al Esperanto la KER-libron; tiun laboron ŝi kunordigis, kun la subteno de ESF kaj la helpo de la tradukisto Roel Haveman.[1] La Esperanto-traduko de la KER-libro eldoniĝis en decembro 2007, kiam ĝi prezentiĝis en Strasburgo kaj la Asocio de Lingvo-testistoj en Eŭropo (ALTE) aprobis la okazigon de Esperanto-ekzamenoj.[1] Ekde tiam, UEA eklaboris kune kun la Lingvoekzamena Centro ITK, en Budapeŝto, kaj lanĉis la unuan KER-sesion en 2008.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Katalin Kováts havas kun sia franca edzo Sylvain Lelarge kvarlingvan filon Martin[noto 1], naskiĝinta en 2001, kiu kreskis kvarlingva: parolis hungare kun la patrino, france kun la patro, nederlandlingve en la lernejo kaj medio, kaj ankaŭ lernis Esperanton.[14][1] Kováts estas ankaŭ patrino de Petra Smidéliusz (iama estrarano de TEJO) kaj de Bence Smidéliusz.[1]

En 2017 Katalin Kováts deklaris, ke krom la hungara, ŝi regas Esperanton (je nivelo C2), la italan (B2), la anglan (B2), la rusan (B1), la francan (B1), la nederlandan (B1), la polan (A2), kaj Idon.[1]

Esperanto estas ŝia ĉefa lingvo, familie kaj labore.[3] Ŝi estas dumviva membro de UEA.[3]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Propraj libroj
Aliaj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo estas foje esperantigata kiel Marteno[14]
  2. Vidu, ekzemple, la numerojn 12/2,[15] 12/4,[16] 19/1[17]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 Katalin Kováts (esperante). edukado.net. Alirita 2023-06-18.
  2. 2,0 2,1 Pri Ekparolu! (esperante). edukado.net. Alirita 2023-06-23.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 Kandidatoj por honoraj membroj kaj honora prezidanto de UEA okaze de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino (esperante). UEA. Alirita 2023-08-16.
  4. "Katalin Kováts: la Esperantisto de la Jaro 2010", La Ondo de Esperanto. Kontrolita 2023-06-22. (esperante)
  5. Katalin Kováts. "Instruantoj de Esperanto estas la "soldatoj" de nia movado", La Ondo de Esperanto, paĝoj 3-4. (esperante)
  6. Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2010-04-29). Alirita 2023-06-22.
  7. Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2013-04-27). Alirita 2023-06-22.
  8. Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2016-02-17). Alirita 2023-06-22.
  9. Elekto de triono de la akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2019-03-10). Alirita 2023-06-22.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 La Kvara Intervjuo: Katalin Kovats ĉe YouTube
  11. 11,0 11,1 Smidéliusz, Katalin. (1997) Analisi comparativa del lessico italiano-esperanto-ungherese (itale). Cooperativa Ed. Esperanto, p. 52. ISBN 8885872093.
  12. "Malgranda - sed kia arniko! (recenzo)". Kontrolita 2023-08-16. (esperante)
  13. Statistiko (esperante). edukado.net. Alirita 2023-06-21.
  14. 14,0 14,1 Eduko de plurlingva infano ĉe YouTube
  15. "IPR 12/2". (esperante)
  16. "IPR 12/4". (esperante)
  17. "IPR 19/1". (esperante)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.