Katalin Lévai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Lévai
Persona informo
Lévai Katalin
Naskiĝo 22-an de majo 1954 (1954-05-22) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater College of Management and Business Studies • Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Hungara Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katalin Lévai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lévai Katalin estas hungara politikisto, ministro, sociologo, profesoro, verkisto.

Katalin Lévai [1] naskiĝis la 22-an de majo 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Lévai lernis en Komerca Altlernejo en sia naskiĝurbo ricevinta diplomon en 1976, poste ŝi lernis sociologion en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd (1987). Ŝi doktoriĝis en 1993, poste ŝi kandidatiĝis. Inter 1987 kaj 1990 ŝi laboris en sociologia instituto, inter 1991-1996 ŝi instruis en Scienca Universitato pri Kossuth Lajos kiel docento kaj ankaŭ politika altlernejo. Ŝi havis postenon en ministerio pri laboro inter 1996 kaj 1998, dume kaj poste ŝi estis gastoprofesoro en Svedio, Ĉeĥio, Germanio, Belgio, Usono, Danio kaj Italio. Ŝi denove laboris en la ministerio en la jaroj 2002 kaj 2003, poste en la jaroj 2003 kaj 2004 ŝi estis senpostena ministro en Kabineto Medgyessy. Ŝi estis elektita membro de Eŭropa Parlamento en 2004.

Ŝi havas edzon, ŝi naskis filinon. Ŝi ricevis premiojn en 1994 kaj 1998 (en 2008 ankaŭ aŭstran premion). Ŝi okupiĝas pri vivŝancoj de handikapuloj.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Towards a Reform of Social Policy in Hungary (1994)
  • Partnership Through Progress (1999)
  • Táncrend nélkül (2005)
  • Varázskert (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]