Katalin Lukácsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Lukácsy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1954 (1954-04-08) (70-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco RumanioHungario vd
Alma mater Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat vd
Familio
Infanoj Bence Apáti vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katalin Lukácsy, laŭ hungarlingve kutima nomordo LUKÁCSY Katalin [pr. luka:ĉi] estas hungara aktorino naskiĝinta en Kluĵo (Rumanio) la 8-an de aprilo 1954. Ŝia edzo estis Miklós Apáti (poeto), ŝia filo estis Bence Apáti.

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Katalin Lukácsy apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István en 1977. Post la diplomo ŝi debutis en Turda, poste ŝi ludis en Sepsiszentgyörgyi Tamási Áron Színház de Sfântu Gheorghe. Ekde 1980 ŝi vivis en Hungario, unue en la Infanteatro Bartók, poste ekde 1982 en la Teatro Thália (Budapeŝto), respektive en la Teatro Arizona de Budapeŝto. Ŝi ricevis ankaŭ televidajn rolojn.

El ŝiaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

El ŝiaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Kreutzer szonáta (1987) -
  • Linda (televida serio) - Ibike
  • Szomszédok (televida serio, 1992) - vendistino
  • Férfiakt (2006) - kasisto en librovendejo
  • Doktor Balaton (televida serio, 2022) - damo

Fontoj[redakti | redakti fonton]