Katalin Makray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Makray
Katalin Makray
Katalin Makray
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1945 (1945-04-05) (78-jaraĝa)
en Vasvár
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Pál Schmitt
Infano Petra Schmitt
Parencoj Q124596615
Q124596643
Okupo
Okupo arta gimnastikisto
vdr

Katalin Makray [makrai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Makray Katalin estis hungara gimnastikisto, dufoja olimpiano, trejnisto, poŝtisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Schmitt Pálné.

Katalin Makray[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1945 en Vasvár.

Katalin Makray en 1969
Katalin Makray kun siaj idoj en 1976

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Makray maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, ŝi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1978. Ŝi havis postenon en Hungara Poŝto 21 jarojn, krome inter 1993-1997 kaj 1999-2002 ŝi sekvis sian (tiam ĉefambasadoro) edzon eksterlande. Ŝi edziniĝis en 1966, poste ŝi naskis trifoje. Ŝi ricevis ŝtatajn premiojn en 2010 kaj 2019.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Katalin Makray komencis gimnastikadi ekde sia aĝo dek, ekde 1957 ŝi estis gimnastikisto en sportklubo de poŝtistoj. Ŝi estis hungara ĉampiono inter 1961-1968, krome en Universiado ŝi estis la unua en 1963. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun arĝenta medalo (1964). Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1968, poste ŝi estis trejnisto en la poŝtista sportklubo.

Televido[redakti | redakti fonton]

De 1976 ĝis 1985 ŝi estis konstanta partoprenanto de la programo en (tiam unusola) Hungara Televido "Vespera Gimnastikado" kune kun siaj tri filinoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]