Katalin Szvorák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Szvorák
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1958 (1958-04-29) (65-jaraĝa)
en Lučenec
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kantisto • ludisto • universitata instruisto
vdr

Katalin Szvorák [svorAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szvorák Katalin estas hungara kantisto pri popola muziko, profesoro kaj instruisto.

Katalin Szvorák [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1958 en Lučenec.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Szvorák apartenas al hungara minoritato en Slovakio. Ŝi frekventis lernejon en Fiľakovo, universitaton en Budapeŝto. En 1981 ŝi atingis la unuan lokon en konkurso Röpülj páva de Hungara Televizio, poste en 1988 en konkurso nomata pri László Lajtha. Inter 1983-2005 ŝi estis kantisto de fama koruso. Ŝi instruas kantadon en muziklernejo de Szentendre kaj Muzikakademio Franz Liszt. Dum 32 jaroj ŝi koncertis en 33 landoj pli ol 3000-foje. Ŝi havas 2 filojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2013, ekde 1980 ankaŭ aliajn premiojn.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • diversaj popolkantoj, ekleziaj-religiaj kantoj, poemoj de hungaraj poetoj en Supra Hungarujo, aparte menciinda Énekeim (Miaj kantoj) - elekto el jardeko el 8 diskoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]