Kataluna signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kataluna mansigna lingvo estas gestolingvo uzata de 32 000 homoj en Katalunio. Ekzistas pli ol 7 000 surdaj uzantoj kaj pli ol 25 000 nesurdaj (familianoj, instruistoj, interpretistoj, studentoj, ktp).

Rilatoj kun aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kiel okazas kun la plimulto de mansignaj lingvoj, la kataluna signolingvo havas neniun parencorilaton kun la lingvoj parolataj en sia sama teritorio. Pri ĝia simileco kun aliaj signolingvoj oni taksas je ĉ. 50 % la interkompreneblon kun la valencia kaj hispana signolingvoj.

Jura agnosko[redakti | redakti fonton]

La kataluna juro agnoskis la katalunan mansignan lingvon en 1994 per neleĝa parlamenta iniciato por disvastigi ĝiajn uzadon kaj instruadon. Ĝia uzado ne plu limiĝas al la neformala komunikado, sed ĝi enkondukiĝis en sferojn, kie ĝi estis flankenlasita aŭ forestis, kiel en edukadon, amaskomunikilojn kaj la publikan administracion. La Statuto de aŭtonomio de Katalunio de 2005 specife protektas ĝin kaj deklaras en la artikolo 50.6: "La publikaj potencoj devas garantii la uzadon de la kataluna signolingvo kaj la kondiĉojn permesantajn atingi la egalecon de la surduloj elektantaj tiun lingvon, kiu devas esti instruata, protektata kaj respektata".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lernolibro[redakti | redakti fonton]

  • Aprenem LSC!: Manual per a l'ensenyament-aprenentatge de la Llengua de Signes Catalana. Barcelono: Illescat, 2002 . 2 volumoj + 2 kasedoj.