Katarevuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvistiko > Greka lingvo > Katarevuso < Grekio


Katarevuso estis la "pura" formo de la moderna greka lingvo, kiu estis la oficiala lingvo de Grekio dum 1830-1975 (plejparte). Ĝi estis la greka de politiko, klerigado, juro, religio, oficialaj dokumentoj kaj alta kulturo, sed ĝi ne estis la popola lingvo de la strato, la demotika. La demotika estas pli turka, pli simpla ol katarevuso, sed ankaŭ pli malsimila al la klasika greka.

Katarevuso estas iasence planlingvo kiu estis kompromiso inter la popola lingvo kaj la lingvo de Platono. Ĝi estis purisma, atikisma reformo de la demotika. Ĝi ankaŭ estis reakcio kontraŭ jarcentoj de turka rego super la grekoj.

La reĝoj, tiranoj kaj la eklezio favoris katarevuson, kaj la demokratoj favoris la demotikan, do la demando pri lingvo estis ankaŭ demando politika. En 1975 demokratio firme revenis al Grekio kaj la demotika fine venkis katarevuson, kiu fariĝis morta lingvo.

Vidu ankaŭ: Adamantios Korais, la demotika