Katarina de Sieno
Sankta Katarina de Sieno (naskiĝis la 25-an de marto 1347 en Sieno, mortis la 29-an de aprilo 1380 en Romo) estis triaordena dominikanino, kaj skolastika filozofo kaj teologo. Katarina multe laboris por revenigi la papon Gregorio la 11-a el Francio kie li troviĝis al Romo, la tradicia papejo, kaj en la stablado de la paco inter la urboj-ŝtatoj en nuna Italio. Katarina de Sieno estis proklamita Doktoro de la Eklezio en 1970. Ŝi estas unu el la du sanktaj patronoj de Italio, kune kun Francisko el Asizo.