Katatimi-imaga psikoterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La katatimi-imaga psikoterapio - origine germanlingve Katathym Imaginative Psychotherapie (KIP) estas profundpsikologia psikoterapia metodaro, kiun unue en 1954 enkondukis la germana psikoterapiisto Hanscarl Leuner (prononco [HANSkal Lojna]). Komence ĝi konatiĝis sub la sinonimaj germanlingvaj titoloj „Katathymes Bilderleben“ (KB, "katatimia bildo-travivo") kaj „Symboldrama“ ("simboldramo"). Aparte la lasta variaĵo ŝajnas malpli komplika nomo, pli bone tradukebla al aliaj lingvoj, tiel ke ekzemple nederlande (Symbooldrama), svede (Symboldrama) kaj ruse (Символдрама) ĝi ankoraŭ nun estas la kutima nomo de la metodaro. Aliflanke tamen la nomo "simboldramo" tro simplas kaj ne bone klarigas pri kio entute temas, kaj tial la internacia organizaĵo de KIP-terapiistoj en la 1990-aj jaroj decidis oficialigi la nunan nomon, malgraŭ sia komplikeco.

En la psikoterapia praktiko esence temas pri gvidi la pacienton al stato de profunda senstreĉiĝo aŭ "duondormo", per neologisma faktermino nomata "katatimio" (jen proksimas la metodaro de hipnoterapio), poste proponi temon por imagado de situacio komparebla ne-dorma sonĝo, dume komuniki pri la imagado inter terapiisto kaj paciento, tial ke la terapiisto povas sekvi la "kvazaŭ-sonĝon" kaj eventuale sugesti influojn, kaj fine "tradicia" psikoterapia interparolo de la paciento kun la terapiisto pri la enhavo de la imagado, pri pacientaj emocioj kaj pensoj rilate al tio, kaj pri transporto de pacientaj ekkonoj el la proceso al la reala persona vivo.

Hanscarl Leuner evoluigis faskon de fiksaj motivoj (ekzemple "floro", "domo") kaj situacioj (ekzemple "grimpo sur altan monton"), kiuj en la terapio tre ofte simboligas specifan psikologian dimension kaj pro la evito de forta racia memkontrolo de la paciento ofte bildigas subkonsciajn psikajn procesojn. Imagado, do la traduko de internaj "bildoj" al vortoj respektive la traduko de psikaj temoj al interne imagataj "bildoj", intertempe estas metodero uzata en pluraj psikoterapiaj skoloj, sed la metodaro de katatimi-imaga psikoterapio plej sisteme laboras per ĝi.

Apartaj poststudaj psikoterapiaj kursaroj pri la metodaro - por kuracistaj kaj psikologiaj psikoterapiistoj - ekzistas en pluraj, aparte eŭropaj landoj. Ilin supervidas la Internacia Societo pri Katatimi-Imaga Psikoterapio. Daŭre la plej grandaj el tiuj kursaroj estas en Germanio, kie du kunlaborantaj tutlandaj organizaĵoj (AGKB kun fokuso pri okcidenta kaj MGKB pri orienta Germanio) inter fakuloj plikonatigas kaj trejnas la metodaron.

Inter esperantlingvanoj, la kuracista psikoterapiisto Thomas Pusch profesie laboras per la metodaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]