Katbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Katbirdo
Katbirdo
Katbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Mimedoj Mimidae
Genro: Dumetella
Specio: D. carolinensis'
Dumetella carolinensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La KatbirdoGriza katbirdo (Dumetella carolinensis[1]) estas mezgranda paserina birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas ĉefe en Nordameriko. Ĝi estas la ununura membro de la genro Dumetella. Kiel la Nigra katbirdo, ĝi estas inter la bazaj stirpoj de la Mimedoj.[2]

Plenkreskuloj estas malhelgriza (ardezgriza) kun svelta, nigra beko kaj malhelaj okuloj. Ili havas longan malhelan voston, malhelajn gambojn kaj malhelan kronon preskaŭ nigran; ili estas tre kontraste rustokoloraj (brunruĝecaj) sub vostokomenco, tio estas subpuge.

Voĉoj[redakti | redakti fonton]

Griza katbirdo en Vaŝingtono

Tiu specio estas tiele nomita pro ties kateca alvoko, sed, kiel ĉe multaj membroj de la familio de Mimedoj, ili ankaŭ imitas la kantojn de aliaj birdoj, same kiel de arboranoj kaj eĉ meĥanikajn sonojn. Ĉar ili havas sirinkson kiel plej parto de birdoj, ili kapablas produkti du sonojn samtempe. La alarmvoĉo similas la trankvilajn alvokojn de masklo de Platbeka anaso.

La kanto de Katbirdo facile distingeblas el tiu de la Norda mokbirdo aŭ de la Toksostomo ĉar la mokbirdo ripetas frazojn 3 al 4 fojojn, dum la Toksostomo kutime ripetas ĉiun frazon dufoje, sed la katbirdo kantas ĉiun frazon nur unufoje. La kanto de la katbirdo estas kutime priskribita kiel pli raspa kaj malpli muzika ol tiu de mokbirdo.

Kontraste kun multaj kantobirdoj kiuj elektas elstarajn ripozejojn el kiu kanti, la katbirdo ofte elektas kanti el interno de arbusto aŭ arbeto, kie ili estas kaŝita per la foliaro.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Griza katbirdo ĉeneste, defendante siajn ovojn el la fotisto

Ties reprodukta biotopo estas duonmalfermaj areoj kun densa, malalta arbustaro tra plej parto de Nordameriko, tio estas la plej suda bordo de Kanado, preskaŭ la tuta Usono, escepte sudokcidente kaj Meksiko. Ili troviĝas en urbaj, ĉeurbaj kaj ruraj habitatoj; vintre ili asociiĝas plie al homoj[3]. Ili konstruas diketan neston tasforman en arbusto aŭ arbo proksime de la grundo. La ovoj estas helbluaj, kaj la ovodemetado konsistas el 1 al 5, kun plia ofteco de 2 aŭ 3. Ambaŭ gepatroj vicas por manĝigi la idaron.

Tiu nearktisa specio migras al sudorienta Usono kaj orientaj Meksiko kaj Centrameriko (ĉe Karibio) kaj Kubo vintre. La pli malgrandaj birdoj de Bermudo, kiu havas mallarĝajn kaj mallongajn flugilplumojn, estis priskribitaj kiel bermudianus, sed tiu taksono neniam estis amplekse akceptita. Ili estas ege vagantoj en okcidenta Eŭropo, ekzemple en Germanio.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde inter folirubaĵo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj berojn kaj foje lacertojn, ovojn kaj ranojn; vintre la fruktetoj de Cymbopetalum mayanum (Annonaceae) kaj de Trophis racemosa (Morusacoj) estas ŝatataj de tiu specio, kaj tiele tiuj arboj estas ofte plantataj por allogi katbirdojn en parkojn kaj ĝardenojn.[3] Griza katbirdo ne timas predantojn kaj respondas ilin agreseme per ekmontro de siaj flugiloj kaj vostoj kaj per siaj miaŭaj sonoj. Oni scias, ke ili ankaŭ atakas kaj bekofrapas predantojn kiuj venas ĉe siaj nestoj. Ili ankaŭ detruas ovojn de la Brunkapa molotro demetitajn en siajn nestojn per bekofrapado.

Tiu specio estas ĝenerale komuna kaj disvastigata, kvankam timida. Ĝi ne estas konsiderata minacata de IUCN. En Bermudo tamen, Grizaj katbirdoj estis iam tre komunaj, sed ties populacio draste malpliiĝis lastatempe pro senarbarigo kaj nestopredado fare de enmetitaj specioj (inklude tiujn de la Pitango kaj de la Sturno).

En Usono tiu specio ricevas specialan leĝan protektadon laŭ la Traktato pri Migrantaj Birdoj de 1918.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Dumetella, "loĝanta en rubuso", el la latina vorto dūmus , "rubusejo"; aludas al la kutimo de la specio kanti kaŝite en makiso. carolinensis, latina por "el Karolinoj".
  2. Hunt et al. (2001), Barber et al. (2004)
  3. 3,0 3,1 Foster (2007)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51933, Dumetella carolinensis, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Barber, Brian R.; Martínez-Gómez, Juan E. & Peterson, A. Townsend (2004): Systematic position of the Socorro mockingbird Mimodes graysoni. Journal of Avian Biology 35: 195-198. COI:10.1111/j.0908-8857.2004.03233.x (HTML resumo)
  • Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554 PDF plena teksto
  • Hunt, Jeffrey S.; Bermingham, Eldredge; & Ricklefs, Robert E. (2001): Molecular systematics and biogeography of Antillean thrashers, tremblers, and mockingbirds (Aves: Mimidae). Auk 118(1): 35–55. DOI:10.1642/0004-8038(2001)118[0035:MSABOA]2.0.CO;2 HTML plena teksto senbilda Arkivigite je 2011-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
  • Cimprich, D. A., and F. R. Moore. 1995. Gray Catbird (Dumetella carolinensis). In The Birds of North America, No. 167 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]