Ellen Kate Limouzin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kate Limouzin)
Saltu al: navigado, serĉo

Ellen Kate LIMOUZIN (1879-1950) estis angla esperantisto, aktiva en la movado de SAT.

Ŝi naskiĝis en Brita Hindio, en aristokrateca familio, kaj poste translokiĝis al Londono. La kontrastoj vidataj en ambaŭ mondopartoj, en la rilatoj inter klasoj, kastoj kaj seksoj, radikaligis ŝin, kaj ŝi fariĝis feminista kaj komunista.

Fine de 1921 ŝi aliĝis al la ĵus naskita Sennacieca Asocio Tutmonda.

En 1923 ŝi konatiĝis kun Eŭgeno Lanti, kaj post iom da tempo ili ekloĝis kune en Parizo. Ili edziĝis en 1934, sed en 1936 Lanti foriris por mondvojaĝo el kiu li ne plu revenos.

Nelly, kiel ŝi ofte estis nomata, estis onklino de la fama verkisto George Orwell, kiu foje gastis ĉe ŝi dum sia restado en Parizo.