Rochester (Kent)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katedralo Rochester)
Rochester
historic city • urbeto • eksterparoĥa areo • bazarurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 62 982  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 23′ N, 0° 30′ O (mapo)51.387640.50546Koordinatoj: 51° 23′ N, 0° 30′ O (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Rochester (Anglio)
Rochester (Anglio)
DEC
Rochester
Rochester
Situo de Rochester

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rochester, Kent [+]
vdr
Katedralo de Rochester

Rochester estas urbo en Kent, Anglio. En 2001, laŭ censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 27 mil loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La apuda regiono estis loĝata dum la neolitiko, kaj verŝajne la urbo fondiĝis antaŭ la alveno de la romianoj en 43 P.K. La romianoj nomis la urbon "Durobrivae" kaj konstruis, aŭ plifortigis antaŭan, fortikaĵon. Dum la anglosaksa epoko ĝi estas grava urbo en la regno de Kent, kaj en 604 Aŭgusteno de Canterbury sendis Justus fondi katedralon. Kune kun la katedralo fondiĝis lernejo kiu ankoraŭ ekzistas: kiam Henriko la 8-a (Anglio) fermis la monaĥejojn, li refondis la lernejon, kiu tiam nomiĝis la King's School (Reĝa Lernejo).

La urbo estis disrabata de Aethelred la 1-a (Mercia) en 676, kaj de la vikingoj en 842.

En 1080 Gundulf, la normanda episkopo de Rochester, komencis konstrui novan katedralon (la konstruado finiĝis en 1130), kaj en 1087 li komencis konstrui kastelon.

En 1215 Johano (Anglio) sieĝis kaj kaptis la urbon.

En 1266 Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester) malsukcese atakis Rochester.

La 11-an de junio 1667 la nederlandanoj velis al la ponto de Rochester kaj bruligis anglan mararmeon ankritan apud la urbo.

Charles Dickens[redakti | redakti fonton]

Multajn jarojn la romanisto Charles Dickens loĝis ĉe Gads Hill Place, proksime al Rochester, kaj ofte vizitis la urbon. En liaj romanoj Pickwick Papers kaj Great Expectations la intrigoj okazas parte en Rochester, kaj en Edwin Drood Cloisterham estas iomete fikciigita versio de Rochester.

Ĉefaj vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kripto de la Katedralo de Rochester
  • Kastelo Rochester
  • Katedralo de Rochester, inter la plej malgrandaj katedraloj de Anglio. Ĝi enhavas la plej antikvan navon de la anglaj katedraloj, kaj gravan normandan kripton.
  • Restoration House (Domego de la epoko de Elizabeta la 1-a (Anglio))