Katedralo de Auxerre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo Sankta Stefano
La katedralo superregas la historian urbon, gravuraĵo el 1854
Ĥorejo de Sankta Stefano
Transversa domo de Sankta Stefano

La katedralo Sankta Stefano (france: cathédrale Saint-Étienne) en Auxerre en la departemento Yonne en Francujo estas ĉefverko de la burgonja gotika arĥitekturo. Ekde 1823 ĝi estas kun-katedralo de la ĉefepiskopujo Sens-Auxerre.

Historio kaj priskribo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La katedralo troviĝas en la centro de la historia urbo sur monteto supre de la rivero Yonne. La konstruo de Sankta Stefano komenciĝis en 1215, do pli malpli samtempe kiel tiu de la katedraloj de Reims und Amiens, sed tiam travivis plurajn konstrufazojn. La fasado devenas el la finiĝanta 13-a jarcento, la nordan turon oni konstruadis ĝis en la 16-a jarcento. Tiu ĉi montrofaco de malfrua gotiko montras la tiam fortan tendencon, tegi ĉiujn liberajn facojn per ornamriparoj.

Esence estas, ke la burgonja katedralo jam ekde la mezurado de la arkaĵa zono ne celas tiun plialtigon kiel la nordfrancaj katedraloj. La burgonja preĝejo strebas al mezuroj pli familiaraj al la homoj. La principon de du-ŝeleco ĉi tie oni realigis aparte konsekvence. Malantaŭ la faskokolonoj pasas la koridoro, kio metas la apogan sistemon de la konstruaĵo kiel apartan ebenon antaŭ la maltantaŭe troviĝanta spacotavolo kaj la postsekva fenestrofaco. La koridoro de la supra fenestrozono devenas de la mursistemoj de la tri grandaj katedraloj de la supra valo de Rodano, Laŭzano, Ĝenevo kaj Liono, en kies konstrumetiejoj mallonge antaŭ 1200 venkis la gotiko.[1]

En la ĥorejo ni trovas la saman realigite pli konsekvence. Ĉi tie evidentiĝas tendencoj al la ideo de supren strebanta skafaldo kiel aparta sistemo sendependa de la ekstera muro, kvazaŭ kiel arĥitektura ideo desolvita de ĉia konstruteĥnika funkcio, do kiel nura artverko.

La antauaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La nuna gotika katedralo estas la kvina konstruaĵo sur ĉi tiu loko. Anstataŭ unua preĝejo episkopo Amâtre starigis (proks. 386–418) novan, pli grandan konstruaĵon. Episkopo Deziderio (603–621) alkonstruigis al ĉi tiu preĝejo absidon, kiun li ornamigis per ormozaiko laŭ modelo de tiu de Syagrius en Autun.[2] Tiun ĉi domon brulego plene ruinigis fine de la 9-a jarcento. La tria konstruaĵo ekestis sub episkopo Herifrido (887–909). Ankaŭ tiu ĉi brulpereis en la jaro 1023, same kiel grandparto de la urbo. Episkopo Hugo de Ĉalono post tio konstruigis romanikan katedralon, kiu estis konsekrata en 1057. La ĥorejo, kiun flankenstaras du turoj, sin apogis sur la kripto ankoraŭ nun ekzistanta, kiu egaligas la terenon deklivan malsupren al la rivero.

La gotika konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruo de la nuna katedralo komenciĝis en la jaro 1215 sub episkopo Vilhelmo de Seignelay. En 1235 oni finkonstruis post la episkopeco de Henriko de Villeneueve (1220-1234) la ĉefkonstruajon de la ĥorejo kaj oni povis meti ĝis 1250 la vitralojn de la ĥorfenestroj. Dum ĉi tiu tempo oni komencis en la okcidento konstrui la fasadon, kio tamen nur malrapide progresis. Fine de la 13-a jarcento necesiĝis stabiligaj laboroj je la ĥorejo. Proksimume 1300 oni ekkonstruis la sudan alon de la transversa domo, kies skulptaĵoportalo konsekrita al Sankta Stefano estas datigebla je 1320. La malkonstruo de la malnova romanika laŭlonga domo, kiu devis cedi al la gotika novkonstruaĵo, okazis komence de la 14-a jarcento. La konstruo de la laŭlonga domo okazis proks. de 1320 ĝis 1350, kaj ekde 1345 ĝis 1355 oni realigis la flankokapelojn de la flanknavoj. Sed la malfavoroj de la epoko, aparte la Centjara Milito, prokrastis la finkonstruon de la suda flanknavo ĝis 1378. La ekipado de la laŭlonga domo per vitraloj okazis inter 1390 kaj 1410. En la jaro 1403 la katedrala kapitulo komisiis lignaĵiston Odon Gauthier per la pordoj por la okcidenta fasado. Komence de la 15-a jarcento la norda transversa domo kaj la turoj ne jam estis en konstruado. Unue oni ekkonstruis la nordan transversan domon, kies figurornamo el la epoko proksimume 1415 estas dediĉata al la sanktuloj de la preĝejo de Auxerre, Sankta Ĝermano, Sankta Pelerino kaj Sankta Amastro. Sed nur sub episkopo Johano la 3 Baillet (1477-1513) la norda alo estis finkonstruata. En 1478 okazis la survolbado de la meznavo de la laŭlonga domo, kaj en 1500 oni finfine komencis labori pri la norda turo. La dua etaĝo fariĝis preta en 1525 sub episkopo Francisko la 1-a de Dinteville, lia nevo Francisko la 2-a povis finkonstruigi la turon en 1543. En 1528 Majstro Ĝermano Miĥaelo vitraligis la fenestrorozon de la norda transversa domo, en 1550 okazis la vitraligo de la fenestrorozo de la suda transversa domo fare deVilhelmo Cornouaille. La suda turo neniam estis finkonstruata.

En 1567 la Hugenotoj vandalis en la urbo kaj katedralo, kio necesigis riparojn aparte de la ĥorejaj vitraloj. En 1764 episkopo Francisko la 1-a de Dinteville malkonstruigis la renesancan ĥorbarilon kaj anstataŭigis ĝin per ĥorkrado. La franca revolucio de 1789 kaŭzis sennombrajn difektojn ĉe la konstruaĵo kaj ties ekipaĵo. La oraĵojn oni kunfandiĝis, la preĝejon oni ŝanĝis en Templon de Racio, kaj la eminenta statuo de suferanta Stefano ĉe la altaltaro evitis sian detruon nur tial, ĉar oni faris el ĝi suferantan Marat en la bankuvo. En 1840 Prosper Mérimée metis la katedralon sub monumentprotekton. Ampleksaj riparlaboroj okazis dum la tuta 19-a jarcento. Eugène Viollet-le-Duc riparis la kripton ekde 1844 ĝis 1848, arĥitekto Pièplu entreprenis ekde 1866 la riparadon de la ĉefkonstruaĵo. Ekde 2001 nova riparlaboro estas survoje.

Kripto[redakti | redakti fonton]

Maiestas Domini en la volbo de la vertokapelo de la kripto
Plano de la kripto
Volbopentraĵoj de la kripto

La kripto de Sankta Stefanon devenas ankoraŭ de la antaŭa konstruaĵo el la tempo proksimume 1030. Pro la tereno dekliva al rivero Yonne ĝi tenas malgraŭ sia malalta ternivelo eksterajn fenestrojn. Pro sia ĉambra subdivido en ĉefĉambro, ĉirkaŭirejo kaj vertokapelo ĝi estas grava ekzemplo por la evoluo de kripto kiel konstruformo. La klara arĥitektura strukturigo per murtegaĵoj kaj krucokrestaj volboj kun bendaj kaj separaj arkoj faras ĝin krom tio al ĉefverko de la fruromanika arĥitekturo. La kripto enhavas eminentajn freskojn en la vertokapelo. Tre malkutima fresko devenas el la mezo de la 12-a jarcento: „Kristo sur blanka ĉevalo“, ĉirkaŭata de kvar anĝeloj ankaŭ kun ĉevaloj. La baza formo de ĉi tiu sceno estas granda juvelornamita kruco, kiu regas la tutan bildofacon. La tema ideo de la „anĝelaj rajdantoj“ devenas finfine de rakontoj el la apokalipso de Johano, kiu priskribas tiajn estaĵojn. Sed jen rolus ankaŭ la bildo de la „rajdanta imperiestro“, kiu tiutempe estis tre populara kaj ĉi tie povus estis transigita sur Kristo [3]. Tia bildigo de Kristo kiel rajdanto sur ĉevalo – kaj ne sur azeno – ĉiukaze estas treege malofta. Sur la absida vertoĉapo de la kapelo troviĝas plua pentraĵo, Maiestas Domini de la fino de la 13-a jarcento.

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

  • ekstera longeco: proks. 100 metroj
  • fasada larĝeco: proks. 40 metroj
  • alteco de la norda turo: 68 metroj
  • interna longeco: 98 metroj
  • volboalteco en la ĥorejo: 30 metroj
  • volboalteco de la flanknavoj: 13 metroj
  • larĝeco de la meznavo en la ĥorejo: 12 metroj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto Demus (teksto), Max Hirmer (ilustraĵoj): Romanische Wandmalerei. Hirmer, Munkeno 1992, ISBN 3-7774-5960-7 (neŝanĝita represaĵo de la eldono el Munkeno 1968).
  • Norbert Nußbaum: Deutsche Kirchenbaukunst der Gotik. Entwicklung und Bauformen. Dumont, Kolonjo 1985, ISBN 3-7701-1415-9.
  • Ulrich Knop: Histoire de la restauration du chœur de la cathédrale Saint-Étienne d’Auxerre. Doktortezo, universitato de Stutgarto 2003 (elib.uni-stuttgart.de).
  • Christian Sapin (eldoninto): Saint-Etienne d'Auxerre. La seconde vie d'une cathédrale. 7 ans de recherches pluridisciplinaires et internationales. Picard, Parizo 2011. ISBN 978-2-7084-0918-7.
  • Stefan King: Bauforschung an der Kathedrale Saint-Étienne in Auxerre – Die Dachwerke der Hauptschiffe. En: architectura. Zeitschrift für Geschichte und Baukunst, jarkolekto 41 (2011, aperinta en 2012), kajero 2, pj. 113–140, ISSN 0044-863-X.
  • Heike Hansen: Beispiel Auxerre - eine Chronologie der fünf Portale. En: Bauwelt, jarkolekto 96 (2005), eldono 40/41, pj. 27–31, ISSN 0005-6855.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nußbaum, p. 29.
  2. Labbe:Nova Biblitheca manuscriptorum, t.II,P.423.Cité par Anatole de Charmasse dans le :Prieuré Saint-Racho-lez-Autun, p.2. Mémoire de la Sociét Eduenne, t.X.., laŭ Vikipedio
  3. Demus, pj. 145–146.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retpaĝo de la katedralo

47.7977833333333.57275