Katedralo de Avilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Avilo

La Katedralo de Avilo estas katolika kirko kaj antaŭe fortikaĵo de Avilo, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝia absido estas unu el la kuboj de la murego.

Ĝi estas ĉirkaŭata de domoj aŭ senjoraj palacoj, inter la plej gravaj estas: Palaco de la Velada, la Palacio de la Reĝo Infano kaj la Palaco de Valderrábanos, kiuj okupiĝis pri la defendado de La Pordo kaj la Pezo de la Faruno.

Oni precize ne scias kiam ekiĝis la konstruado de la katedralo, ekzistante du teorioj, unu defendas ke Alvar García ekkonstruis ĝin en la jaro 1091 sur la restaĵoj de la Preĝejo Sankta Savinto, en ruinoj pro la sinsekvaj muzulmanaj atakoj, kaj la aliaj diras ke Alfonso la 6-a kolektis la necesan monon por konstrui ĝin. Aliaj historiistoj pensas ke estis la majstro Fruchel la aŭtoro de la katedralo kaj datigas ĝin en la 12-a jarcento.