Katedralo de Barcelono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Barcelono
katolika katedralo [+]

Supermara alteco12 msnm [+]
Koordinatoj41° 23′ 2″ N, 2° 10′ 35″ O (mapo)41.3838888888892.1763888888889Koordinatoj: 41° 23′ 2″ N, 2° 10′ 35″ O (mapo)

ArkitektoJaime Fabre

Estiĝo1298

Katedralo de Barcelono (Katalunio)
Katedralo de Barcelono (Katalunio)
DEC
Lokigo de Katalunio en Hispanio

Map
Katedralo de Barcelono

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Barcelona [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Barcelono

La Katedralo de la Sankta Kruco kaj Sankta Eŭlalia (ankaŭ nomata, anstataŭ katedralo, Seo, aŭ Seu katalune) estas la gotika katedralo de Barcelono, sidejo de la Ĉefdiocezo de Barcelono, en Katalunio.

La nuna katedralo konstruiĝis dum la 13-a kaj 15-a jarcentoj sur la antikva romanika katedralo, ankaŭ konstruata sur preĝejo de la visigota epoko kiu antaŭis la prakristanan bazilikon, kies restaĵoj videblas en la subgrundo, en la Muzeo pri Historio de Barcelono. La finkonstruado de la impona fasado samstila, tamen, estas multe pli moderna (19-a jarcento).

Ĝi estas dediĉata al la Sankta Kruco kaj al Sankta Eŭlalia, patronino de la urbo Barcelono (nuntempe estas multe pli kultata la Virgulino de la Favoro kiu, strikte, estas patronino de la ĉefdiocezo, sed ne de la urbo), juna pucelino kiu, laŭ la katolika tradicio, suferis la martiron dum romia epoko.

La katedralo havas en ĝia klostro 13 blankajn anserojn (oni diras ke Eŭlalia havis dek tri jarojn kiam estis martirigita kaj ke ĝi bredis anserojn proksime de la urbo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]