Katedralo de Dia Savinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo de Dia Savinto
Frunto de la katedralo
Frunto de la katedralo
Loko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Ostrava, Moravia Ostrava

Geografia situo

49° 50′ 9″ N, 18° 17′ 21″ O (mapo)49.83583333333318.289166666667Koordinatoj: 49° 50′ 9″ N, 18° 17′ 21″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco moravia
diocezo Ostrava-Opava
dekanujo Ostrava
paroĥo Ostrava – Moravia Ostrava
Dato de konsekro 16-an de julio 1897
Konsekrinto Theodor Kohn
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novrenesanco
Konstruado 1883-1888
Specifo
Enhaveco 4 000 homoj
Longo 68 m
Alto 67 m (turoj)
Mapo
Ligiloj
Information icon.svg
vdr
Bildoj de Katedralo de Dia Savinto
Vido al la malantaŭa navo de la katedralo
Vido al turoj
Konstruplanoj de la baziliko de Dia Savinto
Vido al la katedralo kaj ties ĉirkaŭaĵo
La interno de katedralo

Katedralo de Dia Savinto (antaŭe Baziliko de Dia Savinto) estas ĉefa preĝejo de Ostrava-opava diocezo. Ĝi troviĝas en Moravia Ostrava meze de Placo de Msgre. Šrámek kaj ĝi estas la dua plej granda preĝejo en Moravio, tuj post velehrada baziliko.

Konstruita ĝi estis en la jaroj 1883-1888 en novrenesanca stilo laŭ planoj de Gustav Meretta, la konstruadon direktis ostrava arkitekto Clemens Hladisch kaj la internan ornamaĵon proponis Max von Ferstel. Solenan konsekron faris olomouca ĉefepiskopo Theodor Kohn la 16-an de julio 1897. La katedrala preĝejo ĝi estas de establo de la Ostrava-opava diocezo, kiu okazis la 30-an de majo 1996.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo de katedralo estas trinava kun finita duonronda absido. La ĉefa navo estas 14 metrojn larĝa kaj 22 metrojn alta, la flankaj navoj estas 7 metrojn larĝaj kaj 10 metrojn altaj. La suma longeco de konstruaĵo estas 68 metrojn. Super la katedralo elstaras du simetriaj fruntaj turoj altaj 67 metrojn. La interno estas por 4000 homoj, tial la katedralo estas la dua plej granda sakrala konstruaĵo en Moravio (tuj post la baziliko en Velehrad). En alteco de la flankaj navoj troviĝas triparta kornico, kiun portas dek du libere starantaj kolonoj de iona stilo el sabloŝtono. Volbo de la ĉefa navo estas dividita de pilastroj en korinta stilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 23-an de majo 1871 la urba konsilantaro decidis pri intenco de la konstruado de la nova paroĥa preĝejo, kiu anstataŭigus jam ne taŭgantan preĝejon de sankta Venceslao. Tiu parte ne prenis senĉese plinombriĝantan nombron de kredantoj kaj parte ĝi ne taŭgis al oficejaj postuloj por publikaj konstruaĵoj. Post kontraŭincendia kontrolo la 2-an de januaro 1882 elvokis la distrikta hetmanujo en Místek la reprezentantojn de urbo, por ke ili komencu la konstruadon de la nova preĝejo. La reprezentantaro poste dum sia kunsido la 5-an de oktobro 1882 elparolis konsenton kun la konstruado de la nova paroĥa preĝejo.

La solenan ekfoson de la fundamentoj faris urbestro Anton Lux kaj paroĥestro Josef Spurný la 4-an de oktobro 1883, en la tago de nomtago de imperiestro. Alteco de kredito, kiuj pezigis la municipan kason, gvidis al kritiko de laboro de Lux. Kiam en oktobro de 1885 estis pritraktita nova pruntepreno por la konstruado, la reprezentantoj de urbo stariĝis kontraŭ la urbestro kaj la postulon por la kredito ili rifuzis. Krom tio ili realigis kontrolon de la kontoj de konstruado. Sed tio ne estis akceptita kaj Lux en sia oficejo pludaŭris ĝis ordinara baloto en julio de 1888. Sed eĉ poste li estis aktiva membro de la preĝeja konkurenca komitato.

La preĝejaj konkurencaj komitatoj estis en Moravio establitaj laŭ landaj leĝoj el la jaro 1864 kaj 1874. Temis pri inspektistaj kaj plenum-organoj, kiuj ofte estis mendintoj de projektoj kaj meblaroj de novaj preĝejoj, per kio ili signife intervenadis en ilian finan aspekton. Ili estis validigataj precipe tie, kie en paroĥa asocio estis pli da municipoj. La preĝejo de Dia Savinto tiel devis servi tuj al kvar municipoj, kiuj devis partopreni per proporcia sumo en ties konstruado. Sed tiuj ĉi municipoj klopodis pri propra paroĥa administrado kaj la preĝejo, tial la kontribuoj por la konstruado de la moraviasilezia preĝejo estis ofte kaŭzo de disputo. Plua fluo de financoj estis pli paradoksa. Dum la olomouca ĉefepiskopujo, kiu transprenis patronecon super la preĝejo kaj devis tiel laŭ patrona rajto pagi trionon de kostoj de la konstruado, ĝi pagis nur netutaj 33 mil florenojn, altaj sumoj donis donace judaj entreprenistoj, kiel estis sinjoro Rothschild kaj fratoj Gutmanidoj. La konstruado sume kostis 368 mil florenojn, el tio 33 mil florenoj kostis la internaj reguligoj kaj la meblaro.

Ĉefa altaro[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro de la origina ĉefa altaro estis konata viena arkitekto Max von Ferstel. Von Ferstel klopodis harmoniigi la altaron kun la resto de konstruaĵo, tial li proponis novrenesancan arkitekturon kun kvar kolonoj. La kolonoj, ĉe la pinto dekorumitaj per blazonoj de Aŭstrio, Moravio, Moravia Ostrava kaj ĉefepiskopujo de Olomouc, portis poligonan tamburon kun kapoj de evangelistoj. La tamburon finis reĝa pomo, simbolo de la regado de Kristo super la homaro. Post la dua mondmilito estis decidite pri ŝanĝoj de la interno de preĝejo, kiujn faris praga arkitekto J. Čermák. La origina altaro estis anstataŭigita de nova ala. Tiu staris sur masivaj marmoraj kruroj. Altara tablo estis farita el ununura peco de marmoro; kubo de ŝtono devis esti alveturigita eĉ el Rumanio, ĉar la ĉeĥaj ŝtonminejoj ne donis ŝtonojn de tia grandeco. Meze staris tabernaklo kun baldakeno farita el kupra orizita lado por altara kruco. Al la publiko la nova interno estis prezentita unuafoje dum noktomeza meso la 24-an de decembro 1954. En la 70-aj jaroj okazis blankigo de muroj, pro kio pereis la originaj pentraĵoj. Super la altaro estis lokigita plasta skribaĵo Kristo venkas, reĝas, regas. En la 80-aj jaroj la dumtempa ofera tablo estis anstataŭigita de marmora. Ties konsekron faris la 23-an de septembro 1989 olomouca ĉefepiskopo František Vaňák. En 1999 estis lokigita sur la ĉefa altaro relikvujo kun korprestaĵoj de sankta Hedviko Silezia kaj nova orizita altara kruco servanta samtempe kiel procesa.

Orgenoj[redakti | redakti fonton]

En la katedralo estas instalitaj duspecaj orgenoj. La malgrandan konstruis fratoj Riegridoj en la 30-aj jaroj kaj ĝi servas ĝis hodiaŭ. La grandan konstruis Jan Tuček en la jaroj 1938-1939. Komplika pneŭmatika traktilaro estis tre difektema kaj spite al oftaj riparoj la instrumento servis ĉiam nur kelke da jaroj kaj poste ĝi devis esti malfunkciigita. En junio de 1995 venis okazo aĉeti grandan fajfilan orgenon el Germanio konstruita en 1959 de germana firmao Fúhrer. Tiu havis sume 42 sonantajn registrojn (el tio 10 registrojn langajn), tri klavarojn kaj ventkestan mekanikan traktilaron. El la valoro de la orgeno 250 000 markojn la episkopujo devis pagi nur dekonon. Krnova orgenisto Václav Smolka en septembro de 1998 konstruis el ĝi novan orgenon. La origina prezo de la projekto estis taksita al 1 350 000 , la fina sumo faris 2 240 000 Kĉ. Pluaj 560 000 Kĉ kostis la ceteraj enspezoj, kiel importo de la orgeno, reguligoj de ĥorejo ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]