Katedralo de Durham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Katedralo de Durham
anglikana katedralo [+]

Koordinatoj54° 46′ 25″ N, 1° 34′ 34″ U (mapo)54.77347539-1.576214961Koordinatoj: 54° 46′ 25″ N, 1° 34′ 34″ U (mapo)

Estiĝo1093
PoŝtkodoDH1 3EQ [+]

Katedralo de Durham (Anglio)
Katedralo de Durham (Anglio)
DEC
Katedralo de Durham
Katedralo de Durham
Lokigo de Anglio en Britio

Map
Katedralo de Durham

Vikimedia Komunejo:  Durham Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Durham fotita el la sudo

La Katedralo de Durham Kirko de Kristo, Benata Maria la virgulino kaj Sankta Cuthbert de Durham (kutime konata kiel Katedralo de Durham) estas katedralo en la urbo Durham, Anglio, la sidejo de la anglikana episkopo de Durham. La episkopejo datas de 995, kaj la nuna katedralo fondiĝis en 1093. Ĝi estas konata kiel unu el la plej fajnaj ekzemploj de normana arkitekturo. Ĝi estas monda heredaĵo de Unesko.[1]

La hodiaŭa katedralo anstataŭas la "Blankan kirkon" el la 10-a jarcento konstruita kiel parto de monaĥa fondaĵo al la domo de relikvujo de Sankta Cuthbert de Lindisfarne. La trezoroj de la kastelo de Durham inkluzivas relikvojn de Sankta Cuthbert, la kapon de Sankta Oswald kaj la restaĵojn de la historiisto Bede.

La katedralo okupas strategian pozicion sur promontora altaĵo super la rivero Viuro. Ĝi estas ĉefa turista allogaĵo, la centra turo de 66 m donas vidaĵojn de Durham kaj la ĉirkaŭa areo.

Multaj famaj personoj entombiĝis en la katedralo kaj la ĉirkaŭa tombejo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNESCO, "Durham Castle and Cathedral"; retrieved 2012-4-19.
  2. In Memoriam: Bishop Alfred Robert Tucker, June 19, 1914. World Digital Library. Alirita 2013-04-29.