Katedralo de Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La katedralo de Essen vidate de la suda flanko

La katedralo de Essen estas la episkopa preĝejo de la episkopujo de Essen, de la tiel nomata „Ruhr-Episkopujo“. La preĝejo konsekrita al la sanktuloj Kosmaso kaj Damiano same kiel al Sankta Virgulino, nomiĝas ekde la fondado de la episkopujo katedralo de Essen; ĝi staras ĉe la Burg-Placo en la centro de Essen.

La diservejo estis la preĝejo de la Abatinujo Essen, fondita proksimume 845 de Altfrid, episkopo de Hildesheim, ĉirkaŭ kiu evoluis la urbo Essen. La nuna preĝejo, kiu post la detruo dum la Dua Mondmilito estis rekonstruata, estas gotika halopreĝejo konstruita post 1275 el hela sabloŝtono. La okangula okcidenta alkonstruaĵo kaj la kripto estas konserviĝintaj partoj de la antaŭa otida domo. Al la katedralo alligiĝas norde klostro. Al ĝiaj plej gravaj artotrezoraĵoj apartenas la Ora Madono, la plej malnova plenplastika maria skulpturo norde de la Alpoj.

Konstrua historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭa kolonio[redakti | redakti fonton]

La tereno de la katedralo estis koloniita jam antaŭ la fondado de la abatinujo. Episkopo Altfrid de Hildesheim (oficoperiodo 847–874) estus fondinta sur sia bieno Asnide abatinujon. Rekta pruvo de ĉi tiu bieno ĝis nun ne sukcesis. Fostotruoj, merovidepokaj fragmentoj kaj entombigitoj proksime de la katedralo tamen permesas la konkludon, ke jam antaŭ la fondado de la abatinujo la areo estis koloniita.

La unua preĝejo[redakti | redakti fonton]

La nuna katedralo de Essen estas la tria preĝejo sur ĉi tiu loko. En 1952 Walter Zimmermann elfosis fundamentajn murojn de la antaŭaj preĝejoj. Inter 845 kaj 870 la fondintoj de la abatinejo, episkopo Altfrid de Hildesheim kaj Gerswid, la unua dokumentebla abatino, starigis la unuan preĝejon sur ĉi tiu loko. La konstruaĵo, kiu jam difinis la larĝecon de meza kaj flankaj navoj de siaj postsekvaj konstruaĵoj, estis trinava baziliko en okcident-orienta direktiĝo. Okcidente de la ĉefa navo troviĝis malgranda, preskaŭ kvadrata antaŭhalo. La brakoj de la transversa navo apudis rektangulan mezan spacon, ili havis la altecon de la meza navo. Nur ekde la transversnavaj brakoj la ĉambroj en la orientaj finaĵoj de la flankaj navoj estis alireblaj. Ĉu tiuj ĉi ĉambroj, kiel supozis Zimmermann surbaze de la elfosotrovaĵoj, havis la altecon de la flanka navo aŭ, kiel Lange supozas en pli nova rekonstruaĵo, la alteco de la flankaj ĥorejoj, estas pridisputata. Oriente de la navokruciĝo troviĝis la duonronda fermita ĥorejo, al kiuj flanke sin apogis rektangulaj ĉambroj, alireblaj ekde la transversa navo.

Tiun ĉi preĝejon difektis en 946 brulego, kiun la kroniko de Kolonjo registris per Astnide cremabatur („Essen bruldetruiĝis“).

La fruotida abatina preĝejo[redakti | redakti fonton]

Rigardo en la internan kripton de Teofano

El la jaroj 960 ĝis 964 postrestis pluraj konsekraj epigrafoj por partoj de la nova preĝejo, el kiuj oni deduktas, ke la brulego de 946 nur difektis la preĝejon. Pri la okcidenta navo kaj ĥorejo ne postrestis epigrafoj, tiujn ĉi verŝajne transprenis la karolida konstruaĵo, la unuopaj konstrufazoj estas disputataj, kelkaj partoj povus esti ek- aŭ finkonstruitaj jam antaŭ la brulego. Uzi necesajn novigojn por plukonstruado de la preĝejo estis ne malkutime. La novaj partoj, kiujn konstruigis supozeble la abatinoj Agana kaj Hatviga, estis ekstera kripto, okcidenta alkonstruaĵo same kiel antaŭĉambro al la okcidenta alkonstruaĵo kun kapelo de Sankta Johano la Baptisto. Tiu ĉi preĝejo estas rekonstruebla el la fosotrovaĵoj. Ti tamen ne longe ekzistis, ĉar jam la artema abatino Matilda, kiu regis de 973 ĝis 1011, eble tamen nur abatino Teofano, regonta de 1039 ĝis 1058, igis starigi novkonstruaĵon. Eblas ankaŭ, ke Teofano finkonstruigis novkonstruaĵon, kiun estis ekkonstruinta Matilda. De la otida novkonstruaĵo gravaj eroj konserviĝis ĝis en la nuntempo.

La otida novkonstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La otida konstruaĵo kun la antaŭmetita Johano-Kapelo kaj la okcidenta alkonstruaĵo

La amplekson de la otida novkonstruaĵo difinis la antaŭaj konstruaĵoj. La plej granda parto de la fundamentoj estis reuzata, nur tie, kie kreskis la ŝarĝopremo aŭ treege diferencis la ĉambrodisponado, oni metis novajn.

Ankaŭ la novkonstruaĵo konsistis el trinava laŭlonga domo kun transversa navo kaj aliĝanta ĥorejo, kiun akompanis flankaj ĥorejoj. En la ĥorejo nun estis enkonstruata kripto. La ĥorejo finiĝis interne per duonronda absido, kiu eksteren estis ĉirkaŭata de kvin flankoj de dekangulo. Ĉe la ĥorejo apogiĝis duetaĝa ekstera kripto, kies okcidentaj muroj aliĝis al la orientaj muroj de la flankaj ĥorejoj. Pordoj apud la altarniĉoj ebligis rektan aliron al la kripto. La flankaj ĥorejoj havis galeriojn, kiuj estis malfermaj kaj al la transversnavaj brakoj kaj ankaŭ al la ĉefpordego. La ekstera muro de la frontaj flankoj de la transversa navo de nun estis duetaĝaj, je kio la supran etaĝon dividis tri niĉoj kun fenestroj. En la teretaĝo troviĝis niĉoj, kaj tiu ĉi niĉa aranĝo kontinuis en la muroj de la flanka navo. Super ĉi tiuj niĉo pasis laŭlonge de la muroj koridoro kondukanta en la galerian etaĝon de la nova okcidenta alkonstruaĵo. La naveroj inter okcidenta alkonstruaĵo kaj laŭlonga domo estis daŭrigata. La aranĝo de la ĉefnavaj muroj ne estas konata, rekonstruaĵoj laŭ aliaj preĝejoj, aparte de la abatopreĝejo de Susteren, kiu ŝajnas multe inspirita de la otida novkonstruaĵo de Essen, supozigas alternon inter pilastroj kaj kolonoj. Sur la murzono inter ĉi tiuj arkadoj kaj la fenestroj supre de la alligo de la flanknavaj tegmentoj supozeble troviĝis murpentraĵoj, ĉar restaĵoj de pentraĵoj estis trovataj en la okcidenta alkonstruaĵo. Ekstere la fenestrozono de la ĉefa navo havis aranĝon el pilastroj kaj helikokapiteloj, verŝajne en dek du kampojn.

La okcidenta alkonstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Rekonstrua desegnaĵo de la okcidenta alkonstruaĵo en la origina stato
Plano kaj interna strukturo de la okcidenta alkonstruaĵo
Vidaĵo de la nuna stato

La supozo, ke la nekonata konstruestro de la abatopreĝejo estis unu el la plej bonaj arĥitektoj siatempaj, baziĝas precipe sur la okcidenta alkonstruaĵo, kiu ankoraŭ nuntempe destinas la bildon de la preĝejo. Same kiel je la antaŭa preĝejo la okcidenta alkonstruaĵo estas nur malmulte pli larĝa ol la paso de la flankonavaj muroj. De ekstere la okcidenta konstruaĵo konsistas el preskaŭ kvadrata mezturo, kiun kronis oktangula sonoriletaĝo kun tendotegmento. En la okcidentan muron oni enmetis du okflankajn ŝtuparturojn, kiuj finiĝis malsupre de la sonoriletaĝo. La plej supra etaĝo de la ŝtuparturoj estis ronda. Sonoriletaĝo kaj la supraj etaĝoj de la ŝtuparturoj estis ekipitaj per murpilastroj. Ĉe la norda kaj suda flankoj de la mezturo apogiĝis duetaĝaj flankaj ĉambroj, kies supraj etaĝoj estis strukturitaj per pilastroj. En la teretaĝo de ĉi tiuj flankaj ĉambroj portaloj metitaj en niĉojn kondukis en la preĝejon, La meza enirejo de la antaŭa konstruaĵo estis rezignata kaj anstataŭata per granda rondarka fenestro. La okcidenta konstruaĵo perdis per tio la funkcion krei triumfan enirejon en la preĝejon. Anstataŭe la dika sed malalta konstruokorpo konsistigis vidan kontraŭpezon kontraŭ la larĝe strukturita orienta konstruaĵo.

Interne la la okcidenta konstruaĵo estis abunde kaj komplike organizita. En la mezan ĉambron oni konstruis okcidentan ĥorejon laŭ formo de duonigita sesangulo, kiun ĉirkaŭfermas ĉirkaŭpasejo. En la mezo troviĝis en la okcidenta flanko malalta niĉo, ĉe la flankoj troviĝis en malaltaj niĉoj la alirejoj al la ŝtuparturoj. La okcidenta konstruaĵo malfermiĝas al la intera jugo per granda arko portata de pilastroj. Antaŭ ĉi tiu arko staris en la okcidenta ĥorejo altaro konsekrita al Sankta Petro. Laŭ strukturo la muroj sekvas la modelon de la okcidenta ĥorejo de la katedralo de Akeno, pri kiu ankaŭ memorigas la uzo de okangulo por la sonoriletaĝo. En la teretaĝo tri subdividitaj arkoj surmetiĝas sur sesangulaj pilastroj. La arkaj malfermaĵoj de la supra etaĝo estas duvice plenigitaj per kolonoj, kiuj portas antikvecajn kapitelojn.

Vidate de ekstere la okcidenta konstruaĵo estis per tio tritura konstruaĵo, kiu interne ĉirkaŭis okcidentan ĥorejon, kiu estis duonigita centra konstruaĵo. Komparebla konstruaĵo ne estas konata.

Restaĵoj de otida murpentraĵoj en la okcidenta konstruaĵo

La okcidenta konstruaĵo estis riĉe elpentrita, je kio la pentraĵo en la duonkupolo al la laŭlonga navo montras la Lastan Juĝon. La pentraĵo aludis la manifestiĝon de Jesuo (teofanio), el kio oni deduktas, ke la komisiinto de la pentraĵo estis abatino Teofano (tiu ĉi nomo signifas Dia apero).

La kripto[redakti | redakti fonton]

La enkonstruo de la kripto levis la plankonivelon de la ĉefĥorejo super la plankonivelojn de laŭlonga kaj transversa navoj. La flankaj ĥorejoj restis sur unu alteco kun laŭlonga kaj transversa navoj. La kripto konsistis el la trinava kripto de Agana, kiu nun pro la nova orienta ĥorejo surkonstruita de Teofano estis interna kripto, kaj kvinnava ekstera kripto metita ĉirkaŭ ĝi. La aliro al la interna kripto eblis de la orientaj flankoj de la flankĥorejoj, tra kiuj oni unue atingis la eksteran kripton. La ekstera kripto havis kvadratajn kaj laŭlonge rektangulajn naverojn, kiuj estis alterne aranĝitaj kaj estis separataj per delikate ordigitaj pilastroj. La tri mezaj orientaj naveroj estis aparte distingitaj. Dum kiam la orientaj muroj en la du flankaj naveroj montris simplajn duonrondajn niĉojn, ĉe la meza navero estis almetita malgranda ĥorejo, ekipita per tri duonrondaj niĉoj. Ĉe la mezaj murpilastroj de la ekstera kripto konserviĝis sabloŝtonaj platoj, sur kiuj estas deduktebla kiel konsekrodato de la kripto la 9-a de septembro 1051 kaj la relikvoj, kiujn entenas la kriptaj altaroj.

Pli malfruaj alkonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mallongan tempon post finkonstruo de la otida preĝejo, supozeble sub la posteulo de abatino Teofano, la interna korto estis novigata. La interna korto estis plimalgrandigata en 1471 okaze de la novigo kaj pligrandigo de la okcidente antaŭmetita preĝejo Sankta Johano la Baptisto, kiu funkciis kiel bapto- kaj paroĥopreĝejo de la abatinujaj subuloj; ĝi tamen cetere prezentiĝis laŭ sia formo ekestinta supozeble inter 1060 kaj1080.

La sekvonta pligrandigo de la preĝejo estis alkonstruaĵo al la suda transversa domo en la 12-a jarcento. Tiu ĉi masivega alkonstruaĵo entenis en la supra etaĝo la „sectarium“, ĉambron, en kiu oni gardis la dokumentojn kaj aktojn de la abatinujo kaj kiu ankaŭ servis kiel trezorejo. La malferma halo sub ĝi, kiu pli malfrue estis fermita, servis por celoj de la eklezia juĝejo. Tiu ĉi alkonstruaĵo nun estas parto de la katedrala trezorejo de Essen.

Gotika halopreĝejo[redakti | redakti fonton]

Interna vidaĵo en direkto al la ĉefaltaro
Sepbranĉa kandelingo
La nuna konstruostato kun la preĝejo Sankta Johano la Baptisto, interna korto kaj kompleta klostro

En 1275 la otida abatopreĝejo forbrulis, je kio la okcidenta alkonstruaĵo kaj la kripto restis konserviĝintaj. Je la denova konstruo, kiu okazis en la regotempoj de la abatinoj Berta de Arnsbergo kaj Beatrica de Holte, la arĥitektoj ligis malnovan kun la novaj formoj de la gotika arĥitekturo. Oni elektis la formon de halopreĝejo kiel konscia kontrasto al la katedralo de Kolonjo, ĉar la abatinujo Essen devis defendi sin kontraŭ potencopostulojn de la ĉefepiskopoj de Kolonjo kaj la abatinoj volis esprimi per la konstruformo sian unuecon kaj sendependecon. Ĉe la novkonstruaĵo verkis sinsekve du arĥitektoj, el kiuj la unua, Majstro Martino, rezignis sian postenon en la jaro 1305 pro malkonsentoj kun abatino Beatrica de Holte. Majstro Martino konis, laŭ kion oni interpretas el detaloj de liaj ornamaĵoj, preĝejokonstruaĵojn el Burgonjo kaj el Ĉampanjo same kiel ankaŭ la forman lingvon de la katedralkonstruajn metiejojn en Kolonjo kaj Treviro, kaj li estis respondeca por la ĝenerala koncepto. Tiu ĉi intencis komence longan ĥorejon simile al tiu de la preĝejo Sankta Vito en Mönchengladbach. Ankoraŭ sub konstrua estrado fare de Majstro Martino oni rezignis ĉi tiun koncepton kaj konstruis haloĥorejon inspiritan de la Elizabetapreĝejo je Marburgo, ekkonstruata en 1235, per kiu oni surkonstruis la eksteran kripton. Ĉi tiu transigo de la formo de la laŭlonga domo sur la ĥorejon estis unuafoja en Germanujo. La posteulo de Majstro Martino ne estas konata laŭnome. Lia forma lingvo estas pli konserveme vestfalia, li tamen transprenis la konstruplanon de sia antaŭulo kaj finrealigis ĝin.

La origine pli plataj tegmentoj de la okangulo kaj de la ŝtuparturoj estis anstataŭataj per pli akraj tegmentoj, la ŝtuparturoj krom tio unu etaĝon altigitaj. Super la navokruciĝo la gotika abatopreĝejo havis navkrucoturon. Ankaŭ la klostro estis novigata. La tuta novkonstruaĵo estis konsekrata iun ajn 8-an de julio, verŝajne en 1316. La 8-a de julio estas la eĉ nuntempe festata konsekrotago de la katedralo.

Pli malfruaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento okazis barokigo de la abatopreĝejo. La malnova navkrucoturo estis anstataŭata per pli maldika firstotureto. La fenestroj de la suda flanko de la katedralo estis plilarĝigataj kaj perdis siajn gotikajn ornamripojn. La akrapintaj ĉapoj de la okcidenta alkonstruaĵo estis anstataŭataj per barokaj bulbaj kupoloj, krom tio la sonoriletaĝo ricevis horloĝon. En la interno grandparto de la malnovajardeko interna ekipaĵo estis forigataj kaj anstataŭataj, tiel ke nur malmultaj originalaj partoj el la gotika ekipaĵo konserviĝis, kiuj ne plu estas interrilatigeblaj.

Proksimume 1880 oni sekvis ankaŭ en Essen la modan fervoron, taksi la gotikon kiel pragermanan konstruostilon, kaj nuligis plejeble la ŝanĝojn de la baroko. La okcidenta alkonstruaĵo ricevis sian antaŭan aspekton, je kio la arĥitekto kaj artohistoriisto Georg Humann sukcesis malebligi, ke tiu ĉi estus gotigata. Krom tio oni forigis la barokan internan ekipaĵon, el kiu nun unu el la flankaltaroj nun estas la ĉefa altaro de la antaŭstaranta paroĥopreĝejo Sankta Johano la Baptisto. Kelkaj sanktulaj figuroj tie trovigas, kelkaj aliaj en la katedrala trezorejo. La ekipaĵo kreita kiel anstataŭaĵo de la barokaj pecoj viktimiĝis en la Dua Mondmilito, tiel ke de ĝi nur malpli multa konserviĝis. Dum la konstruado proksimume 1880 la preĝejo ricevis sian nunan tegmentoformon kaj novgotikan firstotureton sur la navokruciĝo.

Milita detruo kaj rekonstruo[redakti | redakti fonton]

Dum la nokto de la 5-a al la 6-a de marto 1943 la brita aerarmeo atakis la urbon Essen, kiu estis grava pro la fabrikoj de Krupp por la milita ekonomio de la naziismo: En malpli ol horo 442 flugmaŝinoj disĵetis 137.000 brulbombojn kaj 1100 grandeksplodajn bombojn sur la urbocentron. La katedralo finbrulis kaj suferis treege gravajn difektojn, nur la plej malnovaj partoj de la konstruaĵo, la okcidenta alkonstruaĵo kaj la kripto, estis malpli difektataj. Post la okupado de Essen fare de la Aliancanoj la nova urbestraro instalita de ili decidis jam en unu el la unuaj kunsidoj sub la komunisma ĉefurbestro Heinz Renner unuvoĉe, rekonstrui la katedralon. Jam en la sama jaro oni komenciĝis per ruinsekurigaj laboroj. La militaj detruoj ankaŭ ebligis la ampleksajn arĥeologiajn esplorojn en la preĝejo fare de Walter Zimmermann; tiuj ĉi rezultigis multajn ekkonojn pri la konstruaĵoj antaŭaj al la nuna preĝejo same kiel ankaŭ pri la entombigoj en la preĝejo. La rekonstruado komenciĝis en 1951 kaj okazis flue: Jam en 1952 la okcidenta alkonstruaĵo kaj la laŭlonga domo estis reuzeblaj, ĝis 1958 ankaŭ la resto de la preĝejo estis restarigita, je kio oni ankaŭ fermis la nordflankon de la klostro, kiun oni estis malkonstruinta en la 19-a jarcento. La novgotika firstotureto el la antaŭa jarcento estis anstataŭata per pli maldika kaj statike pli avantaĝa tureto, per kio la preĝejo ricevis sian nunan eksteran formon. La komplete rekonstruita preĝejo poste en 1958 fariĝis episkopa sidejo.

Plej novaj kompletigoj[redakti | redakti fonton]

tomboplato de Franz Kardinalo Hengsbach en la Adveniat-Kripto

La abatopreĝejo neniam estis kreskinta trans la grando de la otida preĝejo. Nur la instalado de la episkopujo de Essen necesigis novan pligrandigon. Franz Kardinalo Hengsbach, la unua episkopo, jam dumvive estis deklarinta, ke li volas uzi sian privilegion, esti entombigata en sia episkopa preĝejo, sed ne apud Sankta Altfrid en la otida kripto. Por plenumi ĉi tiun deziron, de 1981 ĝis 1983 katedrala konstrumajstro Heinz Dohmen instaligis sub la antaŭĉambro okcidentan kripton, kies enirejo troviĝas sub la malnova okcidenta alkonstruaĵo. En ĉi tiu Adveniat-Kripto ornamita per modernaj gisbetonaj reliefoj de Emil Wachter, kies nomo memorigas pri tio, ke Kardinalo Hengsbach estis kunfondinto de la episkopa helporganizaĵo Adveniat, la ostoj de la kanonikoj entombigataj en la mezepoko kaj trovitaj dum la elfosado kaj ankaŭ en 1991 Kardinalo Hengsbach estis entombigataj, same kiel lia posteulo Episkopo Hubert Luthe en la jaro 2014.

La suda flanknava kapelo estas dediĉata ekde la 10-a de oktobro 2004 al la memoro kaj adorado de Nikolaus Groß, beatigita en 2001; krom tio ĝi estis novaranĝata.

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

La tuta preĝeja ensemblo inkluzive la antaŭmetitan preĝejon Sankta Johano estas 90 metrojn longa, la larĝeco estas inter 24 kaj 31 metroj je la transversa navo kun la almetaĵo de la katedrala trezorejo. La altecoj estas:

Altecoj Ene Ekstere
laŭlonga navo 13 m (volbo) 17 m
ĥorejo (kun kipto) 15 m (volbo) 20 m
okcidenta alkonstruaĵo   35 m
navkrucoturo   38 m
turo de Sankta Johano   50 m

La volumeno de la katedralo estas krudotaksite proksimume 45.000 m³, la masonaĵa maso proksimume 10.000 m³. La konstruaĵo pezas proksimume 25.000 tunojn.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La plej valora arta trezoro de la preĝejo, la Ora Madono

Pro la barokigo en la 18-a jarcento, la regotikigo de 19-a jarcento kaj la detruoj de la Dua Mondmilito el la origina resp. pli frua ekipaĵo de la katedralo konserviĝis nur malmultaj, tamen des pli gravaj restaĵoj. La interno efikas relative modesta, precipe pro sia arĥitekturo, kies detalan belecon multaj vizitantoj pretervidas, ĉar la brilo de la du plej gravaj mezepokaj artverkoj de la katedraloj superbilas ĝin.

Katedrala trezoro[redakti | redakti fonton]

La katedrala havas trezorejon, kiu estas publike alirebla. En la norda flanknava kapelo troviĝas ekde 1959 la plej valora trezoro de la preĝejo, la Ora Madono, la plej malnova plenplastika figuro de Maria en la mondo kaj patrona sanktulo de la Ruhr-Episkopujo. La figuro el poploligno, alta 74 centimetrojn kaj tegita per orlado, devenas el la epoko de abatino Matilda kaj prezentas Marian kiel ĉielreĝinon (Regina Coeli), kiu tenas la potencon super la mondo por sia filo. La figuro, kiu origine estis kunportita je procesioj, venis supozeble pro la parenceco de Matilda al la otida reĝodinastio al Essen. La figuro aĝa pli ol mil jaroj estis amplekse riparata en 2004.

En la centro de la okcidenta alkonstruaĵo staras nun la monumenta sepbraka kandelabro, kiun abatino Matilda produktigis inter 973 kaj 1011. La lumilo, 2,26 metrojn alta kaj 1,88 metrojn larĝa, estas kunmetita el 46 eroj gisitaj el bronzo. La kandelabro simbolas la tutecon de Sankta Triunuo kaj tero kun ĝiaj kvar kompasdirektoj kaj Kristo kiel lumo de la mondo, kiu dum la Lasta Juĝo kondukas la kredantojn hejmen (Apo 7).

En la katedrala trezoro estas rimarkindaj krom tio la tiel nomata infankrono de Oto la 3-a, la kvar otidaj procesiokrucoj, la otida glavo longe adorata kiel juĝoglavo de la martiroj Kosmaso kaj Damiano, la librokovrilo de la evangeliaro de Teofano, pluraj gotikaj brakrelikvujoj, la tutmonde plej granda kolekto de burgonjaj fiboloj same kiel la karolida evangeliaro.

Ida-Kolono[redakti | redakti fonton]

La Ida-Kolono, antaŭe la katedro de la episkopo

La plej malnova ekipaĵero de la katedralo estas la krucokolono en la ĥorejo, kiu nuntempe portas modernan krucon. Ĝis en la 15-a jarcento ĝi portis krucon tegitan per orumita kuprolado, de kiu ankoraŭ nun la donacintoplato kaj eble pluaj restaĵoj troviĝas en la katedrala trezoro. La enskribo ISTAM CRUCEM (I)DA ABBATISSA FIERI IUSSIT („Ĉi tiun krucon abatino Ida produktigis“) ekkonigas abatinon Ida de Essen, mortintan en 971, kiel komisiinto, oni tamen ankaŭ diskutis, ĉu temas pri la fratino de abatino Teofano de Essen, Ida, abatino de Sankta Maria en la Kapitolo je Kolonjo. La kolono mem verŝajne estas antikva spolio, jen kion oni supozas pro la kanelita submetaĵo kun atenstila bazo. La kapitelo estas laŭfarita laŭ la antikvo, tamen aparte abunde ornamita. Laŭ la fasonado ĝi estas parenca kun la kapiteloj de la okcidenta galerio, de la kripto, same kiel al tiuj en la Ludgero-Kripto de la abatopreĝejo de Werden kaj en la preĝejo Sankta Lucio en Werden.

Tombomonumento de Altfrid[redakti | redakti fonton]

En la orienta kripto troviĝas la surtera tombo gotika de Altfrid, episkopo de Hildesheim kaj fondinto de Essen, el kalka sabloŝtono, kiun oni datigas je la tempo proksimume 1300 kaj kiu ekestis supozeble sub abatino Beatrica de Holte. Oni argumentas por la datigo per okulfrapaj similaĵoj de la surtera tombo kun sanktulaj tomboj en Kolonjo, precipe kun la tombo de Sankta Irmgarda en la katedralo de Kolonjo.

Aliaj artverkoj[redakti | redakti fonton]

Entombigo de Kristo

La sabloŝtona figurensemblo de la „Entombigo de Kristo“ en la suda flankonavo devenas el la malfrua gotiko. La nekonata kolonja majstro, kiu kreis ĝin en la unua kvarono de la 16-a jarcento, estas nomata per la provizora nomo Majstro de la Memordonaco de Carben. Alia skulpturo de la frua 16-a jarcento estas la figuro de la helpanto el mizero, Roĥo, kiu ekestis mallonge post 1500 en la malsupra Rejnlando kaj staras ĉe la norda muro de a katedralo.

La epokon de la baroko reprezentas en la katedralo de Essen du epitafoj. La pli malnova de la abatino Elizabeta de Bergh mortinta en 1614 enhavas ankoraŭ klaraj renesancajn elementoj. Ĉi tiu plato fabrikita en Antverpeno el nigra marmoro troviĝas ĉe la norda muro de la orienta flankonavero kaj montras la abatinon en sia oficorobo, ĉirkaŭate de la blazonoj de ŝiaj prauloj. La dua epitafo, tiu de abatino Ana Salomea de Salm-Reifferscheidt, estas atribuata al Johann Mauritz Gröninger kaj troviĝas ĉe la norda muro de la orgenbalkono.

Pro la militaj detruoj la katedralo ne havas malnovajn fenestrovitrojn el la mezepoko. Tial la katedralaj kanonikoj de Essen komisiis je la rekonstruado elstarajn modernajn artistojn, krei novajn fenestrojn kaj modernajn religiajn artverkojn por la preĝejo, kiuj sin harmonie adaptas en la malnovan konstruan substancon. La Miĥaelo-Fenestron kaj la fenestrojn de la galeriaj etaĝoj de la okcidenta alkonstruaĵo verkis Heinrich Campendonk, la ĥorejajn fenestrojn Ludwig Gies, tiujn de la ĉefa navo Wilhelm Buschulte kaj la fenestrojn de la kripto Alfred Manessier. La altaro-friso estas verko de skulptisto Elmar Hillebrand kaj de sia lernanto Ronald Hughes. La bronzaj pordoj de interna korto kaj preĝejo same kiel ankaŭ la krucovoja friso en la ĉefa navo estas verkoj de la aŭstra artisto Toni Schneider-Manzell.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La katedralo havas ekde 2004 novan orgenon. Ĝin konstruis la renoma orgenkonstrua metiejo Rieger el Schwarzach (Vorarlbergo), kiu devenas de la orgenkonstruisto Franz Rieger. La instrumento konsistas el du suborgenoj, kiuj estas mastrumeblaj de ĝenerala ludotablo. La tuta orgeno havas entute 69 registrojn (5.102 fajfilojn, 95 fajfilajn vicojn).

Sur la orgengalerio troviĝas la ĉefa instrumento. Ĝi havas 57 registrojn sur 3 manualoj kaj pedalaro.[1] Sur ludotablo estas kvar klavaroj. Per la kvara estas ludebla la helporgeno. Tiu ĉi troviĝas en la okcidenta parto de la katedralo. Ĝi havas 10 manualregistrojn kaj du pedalregistrojn. La manualaj registroj estas disdonitaj sur tri orgenkestoj: la principalkesto estas destinita por prisonigo de la malantaŭa parto de la katedralo. La registroj de la altpremo-kesto kaj de la bombardokesto estas solovoĉoj por apartaj muzikaj efektoj. La tri kestoj estas ludeblaj ekde la kvara manualo de la ĉefa ludotablo kaj estas krom tio konekteblaj al la aliaj manualoj kaj al la pedalaro.[2]

Jen ĉi-malsupre la dispozicio de la orgeno. Orgenoj estas individue konstruataj laŭ la akustiko de la starloko same kiel la muzikaj intencoj kaj monrimedoj disponigitaj de la mendinto. Krom tio ĉiu orgeno havas siajn naciajn apartaĵojn. La mendinto ĉi-kaze volas havi la eblecon ludi per la orgeno ankaŭ verkojn de francaj komonistoj kiel ekzemple Charles-Marie Widor, do enprenigis ankaŭ francajn registrojn. Tial ŝajnas sencodone lasi la registronomojn en la respektiva nacia lingvo. La manualoj estas ciferitaj per romiaj nombroj, do I = 1, II = 2, II = 3, VI = 4.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de orgenregistroj.
I Ĉefpozitivo C–c4
1. Principal 16′
2. Principal 8′
3. Metallgedackt 8′
4. Flûte harm. 8′
5. Gamba 8′
6. Octave 4′
7. Blockflöte 4′
8. Quinte 22/3
9. Superoctave 2′
10. Mixtur major V 2′
11. Mixtur minor IV–V 11/3
12. Cornet V 8′
13. Trompete 16′
14. Trompete 8′
II Pozitivo C–c4 (ŝvelsonigebla)
15. Bourdon 16′
16. Principal 8′
17. Holzgedackt 8′
18. Salicional 8′
19. Unda maris 8′
20. Prestant 4′
21. Rohrflöte 4′
22. Sesquialtera II 22/3
23. Doublette 2′
24. Larigot 11/3
25. Scharff IV 1′
26. Cromorne 8′
27. Clarinette 8′
Tremulant
III Ŝvelpozitivo C–c4
28. Gemshorn 16′
29. Bourdon 8′
30. Hohlflöte 8′
31. Viola 8′
32. Aeoline 8′
33. Voix céleste 8′
34. Principal 4′
35. Fugara 4′
36. Traversflöte 4′
37. Nazard 22/3
38. Octavin 2′
39. Tierce 13/5
40. Sifflet 1′
41. Fourniture III–V 22/3
42. Basson 16′
43. Trompette harm. 8′
44. Hautbois 8′
45. Clairon harm. 4′
46. Voix humaine 8′
Tremulant
Pedalaro C–g1
47. Untersatz 32′
48. Principal 16′
49. Subbass 16′
50. Principal 8′
51. Gedackt 8′
52. Cello 8′
53. Choralbass 4′
54. Bombarde 16′
55. Fagott 16′
56. Posaune 8′
57. Klarine 4′
IV Principalkesto C–c4
58. Principal 8′
59. Octave 4′
60. Superoctave 2′
61. Mixtur III 11/3
IV Altpremo-kesto C–c4
62. Doppelflöte 8′
63. Cornet V 8′
64. Tuba 8′
IV Bombardokesto C–c4
65. Bombarde 16′
66. Bombarde 8′
67. Bombarde 4′
Pedalaro (helporgeno) C–g1
68. Gedecktbass 16′
69. Gedecktbass 8′
  • Konektilo:
    • meĥanikaj: II/I, III/I, III/II, I/P, II/P, III/P.
    • elektraj
      • Normaj konektiloj: II/I, III/I, III/II, IV/I, IV/II, IV/III, IV/P,
      • Suboktavaj konektiloj: II/I, II/II, III/III
      • Superoktavaj konektiloj: II/P, III/P
    • Helporgenokestaj konektiloj: Principalkesto, altpremokesto, bombardokesto, respektive al I, II, III kaj pedalaro
    • Pedalfunkcioj: Pedalaro sur manualoj I, II, III kaj IV.
  • Ludhelpiloj: Elektra metoinstalaĵoj: 1.000 kombinaĵoj (8×125) kun po 2 internigoj (A,B), sekvencoŝaltilo, 4 ŝvelsonoj adapteblaj, pliaĵoj: 16 ID-kartoj (uzanto).

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Kaj en la sonorilĉambro de la okcidenta alkonstruaĵo kaj ankaŭ en la tureto sur la navokruciĝejo troviĝas sonoriloj. La sonorilaron de la katedralo sone kompletigas tiu de la antaŭmetita preĝejo Sankta Johano la Baptisto, je kio la sonoriloj de ĉi tiu preĝejo, gisitaj en 1787, tamen ne estas precize agorditaj kun la parte pli malnovaj sonoriloj de la katedralo, kio rezultigas iomete malharmonian kunsonoradon.

En la okcidenta alkonstruaĵo troviĝas tri grandaj sonoriloj. La plej malnova sonorilo devenas jam de la fino de la 13-a jarcento kaj portas la enskribon CHRISTUM DE LIGNO CLAMANTEM DUM SONO SIGNO (Mia sono signifas la vokon de Kristo de la kruco.). Ĝi havas la konstruformon de tiel nomata „gotika trisono-ripo“ („ripo“ ĉi-kaze estas la transversa sekcaĵo). La Maria-Sonorilo estas la plej granda en la sonorilaro. Ĝi havas pli longan enskribaĵon, kiu nomas 1546 la jaron de ĝia gisiĝo. Oni gisis la sonorilojn rekte en Essen sur la nuna Burg-Placo. La tria sonorilo en la okcidenta alkonstruaĵo estas sen enskribaĵo, laŭ la formo ĝi estas enordigenda en la 14-a jarcenton.

La tureto sur la navokruciĝejo entenas sonorilaron el tri sonoriloj, el kiuj du gisis en 1955 sonorilgisejo Petit & Gebr. Edelbrock el Gescher, kiu produktas laŭ la sama tradicio, laŭ kiu oni gisis la sonorilojn de Sankta Johano la Baptisto. Tiuj ĉi du sonoriloj havas la enskribaĵojn Ave Maria Trösterin 1955 (Saluton, Maria konsolantino) kaj Ave Maria Königin 1955 (Saluton, Maria reĝino). La tria sonorilo en la tureto portas la enskribaĵon en platgermana lingvo WEI GOT WEL DEINEN DEI BIDDE VOR DE KRESTEN SEELEN AN 1522 (Kiu volas servi al Dio, tiu preĝu por la kristanaj animoj 1522.).

N-ro
 
Nomo
 
Jaro de gisiĝo
 
Gisinto, Gisloko
 
Diametro
(mm)
Maso
(kg, ca.)
Fraptono
(DT-1/16)
Turo
 
1 Maria 1546 Derich von Coellen (atribuado) 1389 1650 e1 –4 Oktangulo de la okcidenta alkonstruaĵo
2 Christus („Dumsone“) 13-a jc. (fino) nekonata 1278 1200 f♯1 –1 Oktangulo de la okcidenta alkonstruaĵo
3 14-a jc. nekonata 917 450 a♯1 +5 Oktangulo de la okcidenta alkonstruaĵo
4 1522 nekonata 477 80 g♯2 +4 Navokruciĝeja tureto
5 Maria Trösterin 1955 Petit & Gebr. Edelbrock, Gescher 425 50 a♯2 +3 Navokruciĝeja tureto
6 Maria Königin 1955 Petit & Gebr. Edelbrock, Gescher 371 38 c♯3 +3 Navokruciĝeja tureto
I Johannes Baptist 1787 Henricus & Everhardus Petit, Aarle-Rixtel 995 680 g♯1 +1 Sonorilturo de Sankta Johano
II Johannes Evangelist 1787 Henricus & Everhardus Petit, Aarle-Rixtel 790 330 b♯1 –4 Sonorilturo de Sankta Johano
III Johannes Baptist 1787 Henricus & Everhardus Petit, Aarle-Rixtel 669 200 d♯2 –1 Sonorilturo de Sankta Johano

[3]

Uzohistorio[redakti | redakti fonton]

De la komenco ĝis 1803[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Essen estis ekde la konstruado de la unua preĝejo ĝis 1803 la abatina preĝejo de la abatinujo Essen kaj centro de la abatinuja vivo. La preĝejo estis nek paroĥa nek episkopa preĝejo, sed servis ĉefe al la sinjorinoj de la abatinujo. Ĝia pozicio do estis komparebla kun tiu de monaĥa preĝejo, kvankam la sinjorina abatinujo ne obeis al la benediktana ordenregularo, sed al la institutio sanctimonialium, la kanonika vivoformo por virinkomunumoj fiksita en la jaro 816 fare de la Regna Sinodo je Akeno en pli profana versio. En la katedralo okazis la liturgio de la horoj kaj mesoj de la sinjorina komunumo same kiel la propetoj por la mortintaj anoj de la abatinejo, por la nobelaj patronoj de la abatinejo kaj por ties prauloj kadre de la organizita mortmemoro.

La nombro de la sinjorinoj nobeldevenaj, al kiuj servis la preĝejo, variis trans la jarcentoj inter proksimume 70 dum la florepoko sub la regado de abatino Matilda en la 10-a jarcento kaj tri en la 16-a jarcento. Nur je altaj festotagoj la preĝejo estis alirebla por abatinejaj dependuloj kaj pli malfrue ankaŭ por la loĝantaro de la urbo Essen, por kies diservoj alikaze servis la preĝejo Sankta Johano la Baptisto antaŭ la nuna katedralo, kiu estis evoluinta el la otida baptokapelo, aŭ la preĝejo Sankta Gertruda (nun Marktkirche) sur la foirejo.

La reformacio neniel influis la katedralon. La burĝoj de la urbo Essen, jam sen tio daŭre kverelanta kun la abatinujo, egale ĉu la urbo estis libera regna urbo aŭ dependis politike de la abatinujo, ja plejparte aliĝis al la reformacio, la abatinoj kaj kanonikoj kaj per tio la preĝodomoj de la abatinujo tamen restis katolikaj. La protestantismaj burĝoj de la urbo transprenis por siaj diservoj la preĝejon Sankta Gertruda, la nunan Marktkirche, la restantaj katolikaj burĝoj uzis plue la preĝejon Sankta Johano la Baptisto situantan sur abatinuja teritorio kiel paroĥan preĝejon, kaj la abatinaj sinjorinoj sian abatinan preĝejon.

De 1803 ĝis nun[redakti | redakti fonton]

En 1803 Reĝlando Prusujo sekularigis la abatinujon. La paroĥo de Sankta Johano la Baptisto tamen tuj transprenis la abatinan preĝejon kune kun ĝiaj enaĵoj. La sekvontajn 150 jarojn la preĝejo estis paroĥa preĝejo. La nomo „Münsterkirche“ (monaĥopreĝejo), kiu estis tradiciiĝinta, restis, kvankam ne plu ekzistis abatinujo. Kiel paroĥa preĝejo ĝi servis al la katolika paroĥo de la urbocentro de la urbo Essen, kies membraro ĝuste en la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento konsiderinde kreskis.

Post kiam jam en la 1920-aj jaroj ekzistis klopodoj starigi episkopujon en la Ruhr-Regiono, en 1958 oni formis el partoj de la episkopujoj Monastero, Paderborn kaj Kolonjo novan episkopujon, al kies episkopa preĝejo rangaltiĝis la katedralo de Essen. La 1-an de januaro 1958 la apostola nuncio Aloysius Muench enkondukis la unuan episkopon de Essen, Franz Hengsbach, per solena meso en lian postenon. Ekde tiam la katedralo de Essen estas la religia centro de la episkopujo. La supron de ĝia pli ol miljara historio formis finfine en 1987 la vizito de Papo Johano Paŭlo la 2-a.

Katedrala kapitulo[redakti | redakti fonton]

En la klostro de la katedralo troviĝas ankaŭ la tombejo de la katedralaj kapitulanoj

La katedrala kapitulo de Essen entenas ses surlokaj kaj kvar eksterlokaj kapitulanoj sub prezido de la preposto. Nuntempe vakas du postenoj de surlokaj kaj unu de eksterlokaj kapitulanoj.

Laŭ la konkordata leĝo de 1929 ĝi havas krom siaj kutimaj taskoj (prizorgado de liturgiaj solenaĵoj en la episkopa katedralo, elekto de episkopuja administranto, konsilado kaj subteno de la episkopo je la estrado de la episkopujo, administrado de la katedrala trezoro) ankaŭ la rajton elekti la episkopon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri ĉefa orgeno sur la retpaĝo de la katedrala muziko
  2. Informoj pri la helporgeno sur la retpaĝo de la katedrala muziko
  3. Gerhard Hoffs: Glockenmusik der kath. Kirchen im Stadtdekanat Essen. paĝoj 46–48

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Humann: Der Westbau des Münsters zu Essen. Essen 1890 (ULB Düsseldorf).
  • Clemens Kosch, Andreas Lechtape: Die romanischen Kirchen von Essen und Werden: Architektur und Liturgie im Hochmittelalter, Große Kunstführer; vol. 253, Schnell + Steiner, Regensburg 2010, ISBN 978-3-7954-2346-9
  • Leonhard Küppers: Das Essener Münster. Fredebeul & Koenen, Essen 1963.
  • Klaus Lange: Der gotische Neubau der Essener Stiftskirche, en: Thomas Schilp [eldoninto]: Reform – Reformation – Säkularisation. Frauenstifte in Krisenzeiten. Klartext Verlag, Essen 2004, ISBN 3-89861-373-9.
  • Klaus Lange: Die Krypta der Essener Stiftskirche. en: Essen und die sächsischen Frauenstifte im Frühmittelalter. Klartext Verlag, Essen 2003, ISBN 3-89861-238-4.
  • Klaus Lange: Der Westbau des Essener Doms. Architektur und Herrschaft in ottonischer Zeit, Aschendorffsche Verlagsbuchhandlung, Monastero 2001, ISBN 3-402-06248-8.
  • Albert Rinken: Die Glocken des Münsters und der Anbetungskirche en: Münster am Hellweg 1949, p. 95sj.
  • Josef Schueben: Das Geläut der Münsterkirche en: Münster am Hellweg 1956, p. 16sj.
  • Walter Zimmermann: Das Münster zu Essen. Die Kunstdenkmäler des Rheinlands; flanka kajero 3, Fredebeul & Koenen, Essen 1956.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4558333333337.0136111111111