Katedralo de Halberstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Halberstadt
katedralo [+]
Koordinatoj51° 53′ 47″ N, 11° 2′ 55″ O (mapo)51.896311.0487Koordinatoj: 51° 53′ 47″ N, 11° 2′ 55″ O (mapo)

Katedralo de Halberstadt (Saksio-Anhalto)
Katedralo de Halberstadt (Saksio-Anhalto)
DEC
Katedralo de Halberstadt
Katedralo de Halberstadt
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio

Map
Katedralo de Halberstadt

Vikimedia Komunejo:  Halberstadt Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Halberstadt
Silueto de Halberstadt (antaŭ 1900), kun la ĉefaj preĝejoj Sankta Marteno (maldekstre), la katedralo kaj Nia Kara Sinjorino.
Katedrala placo
Interno de la katedralo de Halberstadt

La protestantisma katedralo de Halberstadt (plena nomo germane Dom St. Stephanus und St. Sixtus) estas unu el la malmultaj grandaj preĝejoj de la franca katedrala skemo en Germanujo. Ĝi estas ero de ensemblo el romanikaj, barokaj, novgotikaj kaj modernaj konstruaĵoj rande de la historia urbocentro de Halberstadt en la norda Antaŭharco kaj suferis same kiel la urbo gravajn difektojn dum la Dua Mondmilito.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

La episkopujo de Halberstadt ekestis en la unua jardeko de la 9-a jarcento kiel centro de misio kaj administrado en la novkonkerita saksa gentujo.

Kiel unuaj episkopaj preĝejoj servis pli malgrandaj ŝtonaj domoj, kiujn anstataŭis karolida novkonstruaĵo laŭ formo de trinava krucforma baziliko konsekrata en 859. Tiu ĉi katedralo kunfalegis en la jaro 965, tuj poste komenciĝis la konstruo de la otida katedralo, konsekrata en 992 kaj atinganta preskaŭ la dimensiojn de la pli malfrua gotika novkonstruaĵo. En la 10-a jarcento proksima Magdeburgo, kiu pli kaj pli fariĝis centro de otida regeco kaj en kiu Oto la 1-a en 968 instalis ĉefepiskopujon, kiu kreskagrade konkurencis kun Halberstadt. Dum la detruo de la urbo en 1179 fare de Henriko la Leono la otida katedralo estis grave difektata, sed poste rapide riparata kaj nove survolbigita; la konsekrado okazis en 1220.

En 1209 konkurenca Magdeburgo komencis konstrui katedralon, kiu estis treege influata de la arĥitekturo de franca katedrala gotiko. La katedrala kapitulo de Halberstadt nun siaflanke decidis la laŭgradan konstruon de „moderna“ gotika katedralo, kiu nekutime komenciĝis per la okcidenta konstruaĵo. La kapitulo volis uzi la ekzistantan katedralon ankoraŭ kiel eble plej longe, ĉar ja mallonge antaŭe oni estis investinta multan monon por la volbo.

La okcidenta konstruaĵo kombinas la lokan malfruromanikan konstrutradicion kun la modernaj frugotikaj influoj, aparte el l' arĥitekturo de la Cistercianoj. La supra parto de la nuna okcidenta fasado tamen devenas plejparte el la 19-a jarcento.

Proksimume 1260 komenciĝis la konstruo de la altgotika laŭlonga domo , kies dimensioj – verŝajne ree kiel konkurenco kun Magdeburgo – estis esence pliigatoj. La meznavo atingas kompare kun la tiamaj cirkonstancoj la imponan altecon da 27,0 metroj, la flanknavoj altas 14,0 metrojn. Tamen dum ĉi tiu konstrufazo oni starigis nur la unuajn naverojn de la laŭlonga domo, ĉar oni ja volis konservi la malnovan katedralon funkcikapabla. Kontraste al Magdeburgo ĉi tiuj unua naveroj orientiĝas esence pli proksime je la francaj modeloj, aparte la malferma kontraŭforto ĉi tie estas plene evoluinta, tamen lau „germana“ redukto. Kiel ekzemplo verŝajne servus la katedralo de Reims. Pro la daŭre malbona financa situacio de la katedrala kapitulo la konstruo tamen prokrastiĝis trans proksimume 50 jaroj.

Ĉar la financa situacio de la episkopo ne tiom rapide pliboniĝis, oni decidis uzi la malnovan katedralon ioman tempon, kaj oni komencis meze de la 14-a jarcento starigi la Maria-Kapelon. Proksimume 1350 komenciĝis la malkonstruado por la starigo de la kapelo, kiu orientiĝis je la mezuraj proporcioj de la okcidentaj laŭlongdomaj naveroj. Tiu ĉi konstrufazo denove daŭris proksimume 60 jarojn ĝis la konsekrado en la jaro 1401. Pli malfrue oni alkonstruis aliajn kapelojn.

La katedralo tiam prezentus iom strangan aspekton, ĉar inter la gotikaj partoj orientaj kaj okcidentaj ja ankoraŭ troviĝis la otida laŭlonga domo. Tiun ĉi staton oni ne volis longe toleri, La konstruado de la mankaj gotikaj orientaj naveroj de la laŭlonga kaj de la transversa domoj komenciĝus mallonge post konsekrado de la ĥorejo. Post pliaj 90 jaroj la tuta katedralo estis konsekrebla (1491).

Lasta malfrugotika kompletigo estis la kapitulejo finkonstruata en 1514 (ĝian volbon en 1945 detruis aliancanaj bombatakoj), kaj en 1516 alvenis la bronza radolustro en la meza navo.

La sekvantaj jarcentoj – ĝis la fino de la Dua Mondmilito – konservis plejparte la mezepokan aperaĵon; la plej granda konstruado estis la ĉi tie menciita novmasonado de la okcidentaj turo.

La 8-a de aprilo 1945 finfine alportis la pereon de malnova Halberstadt kun ĝiaj pli ol mil konserviĝintaj trabfakaj domoj. Ankaŭ la katedralon grave difektis 12 aliancanaj bomboj. Post la milito la historia urbocentro plie kadukiĝis, nur la gotikan katedralon la GDR-a monumenta prizorgo sekurigis kaj rekonstruis. Post anekso de GDR fare de okcidenta Germanujo la riparado daŭriĝis. La 15-an de septembro 2010 la navokruciĝo denove ricevis tegmentotureton.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Frogotika teretaĝo de la okcidenta fasado

La katedralo estas longoforma, trinava, alt- ĝis malfrugotika baziliko sur krucoforma plano. Sude sekvas la izoliĝejo kun la kvar-ala klaŭstro kaj kapelo. La impona du-tura fronto de la okcidenta konstruaĵo devis estis malkonstruata novkonstruata fine de la 19-a jarcento. La malsupra parto kun la frugotika portalo tamen estas pleje originala.

La tipo de klasika franca katedralo estis transprenata en Germanujo tiel konsekvence nur je malmultaj domegoj, evidente. Aparte la malferma kontraŭforto kontribuas al ĉi tiu ĝenerala impreso, kvankam la unuopaj formoj estas klare reduktitaj kompare kun la modeloj. La apogarkoj en Halberstadt estas nur unuvicaj, dum kiam francaj katedaloj ofte havas duoblajn aŭ ec trioblajn apog-arkarojn. Pro ĉi tiu malferma kontraŭforto la katedralo de Halberstadt impresas rigardanton kiel pli moderna kaj grandioza ol la katedralo de Magdeburgo, al kiu plene mankas ĉi tiu tipa rekonilo de franca gotika katedralo.

La interno restis preskaŭ netuŝata de post-mezepokaj ŝanĝoj. La halo kun simplaj krucripovolboj havas nur en la flanknavoj kaj en la transversa navo pli riĉajn (malfrugotikajn) volboformojn. Ĥorejon kaj profanulejon separas malfrugotika ĥorbarilo.

Same kiel je la francaj modeloj la flankaj navoj ĉirkaŭas la ĉefĥorejon kiel ĥorĉirkaŭirejo, tamen mankas absidokapelaro – anstataŭe ekzistas kiel vertokapelo la Maria-Kapelo.

Izoliĝejo kaj klostro[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo ekde la klostro sur la ĥorejon

La izoliĝejo de la antaŭa otida katedralo troviĝis proksimume samloke kiel la nuna. Konserviĝis ankoraŭ du ĉambroj el la unua duono de la 12-a jarcento, inter ili la dunava, krucverto-volbita tiel nomata Malnova Kapitulejo.

La kvar-ala, duetaĝa klostro devenas el la 13-a jarcento kaj havas ankaŭ konsekvence simplajn krucvertovolbojn. La „frugotikaj“ ŝtopaĵoj de la arkaĵoj tamen estas aldonaĵoj de la 19-a jarcento. En la supra etaĝo troviĝas partoj de la konsiderinda katedrala trezoro.

La krucovolba kapelo Neuenstädter Kapelle (1503) estas alirebla de la okcidenta alo klostra kaj loĝigas belan malfrugotikan retabloaltaron.

Super la norda alo troviĝas la granda „Nova Kapitulejo“, kies grandiozajn maŝoripajn volbojn post la militdetruo nun anstataŭas sobra plata betonplafono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johanna Flemming (k.a): Dom und Domschatz zu Halberstadt. Lepsiko 1990, ISBN 3-7338-0058-3.
  • Peter Findeisen: Dom, Liebfrauenkirche und Domplatz. Mit einem Beitrag von Adolf Siebrecht. Aufnahmen v. Sigrid Schütze-Rodemann und Gert Schütze. Mit Literaturverzeichnis. 4., aktualisierte Aufl. Königstein i. Ts., Verlag Langewiesche 2009 (= Die Blauen Bücher), ISBN 978-3-7845-4606-3.
  • Hermann Giesau: Der Dom zu Halberstadt. Burg bei Magdeburg 1929 (Deutsche Bauten, 16).
  • Paulus Hinz, Gegenwärtige Vergangenheit - Dom und Domschatz zu Halberstadt. Evangelische Verlagsanstalt Berlin, 5. Auflage, Berlino 1971
  • Petra Janke und Horst H. Grimm: Der Domschatz zu Halberstadt (Edition Logika Bd. 6). Munkeno 2003.
  • Petra Janke: Der Dom zu Halberstadt. Munkeno 2007 (DKV-Kunstführer Nr. 405), ISBN 978-3-422-02097-9.
  • Claus Peter: Das Geläute des Domes St. Stephanus und Sixtus zu Halberstadt. En: Nordharzer Jahrbuch. Bd. 20/21, Halberstadt 1999, ISBN 3-934245-00-5, pj. 121–181.
  • Wolfgang Schenkluhn: Halberstadt: Dom und Domschatz. Halle 2002 (Hallesche Beiträge zur Kunstgeschichte, 4).
  • Hans Furhmann: Die Inschriften des Doms zu Halberstadt (= [Die Deutschen Inschriften Band 75, Leipziger Reihe 3. Band) Dr. Ludwig Reichert Verlag, Wiesbaden 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]