Katedralo de Halle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Halle
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj51° 29′ 3″ N, 11° 57′ 52″ O (mapo)51.484211.9644Koordinatoj: 51° 29′ 3″ N, 11° 57′ 52″ O (mapo)

Katedralo de Halle (Saksio-Anhalto)
Katedralo de Halle (Saksio-Anhalto)
DEC
Katedralo de Halle
Katedralo de Halle
Lokigo de Saksio-Anhalto en Germanio

Map
Katedralo de Halle

Vikimedia Komunejo:  Hallescher Dom [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La katedralo de Halle en 2009

La Katedralo de Halle (germane: Dom zu Halle) estas historie grava evangelia kirko en Halle (Saale), Germanio. Longe ĝi estis la rezideja kirko de la ĉefepiskopoj de Magdeburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri la ununura granda konstruaĵo frugotika en la urbo (de ĉ. 1280) kaj la iama monakeja kirko de la dominikanoj. Ĝi plurfoje alikonstruitis. Ĝis la Reformacio ĝi estis centro de eklezia arto en Germanlando. Sed ankaŭ la sciencoj flegitis far la katedralestroj.

Ekde 1520 kardinalo Albrecht von Brandenburg uzis tiun ĉi kirkon, kiun li alikonstruigis, kiel deponejon por siaj relikvoj multegaj. En la germana lingvo oni nomis tiun ĉi egan relikvujon ‘’Hallesches Heiltum’’. La katedralo estis ankaŭ elektita por servi kiel maŭzoleo al li. Do preĝejo relative simpla de la dominikanoj transformitis en renesanca stilo al pompa ejo. Multo el tiu pompo ne plu videblas en nunaj tempoj. Predikisto ĉekatedrala estis ekz. Ludwig Gottfried Blanc.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Albrecht farigis belan novan helikan ŝtuparon (Wendelstein), la galeriojn, 17 pilastrajn figurojn estantajn de super natura grandeco (komisiitis prie la majenca skulptisto Peter Schro, inter 1520-1540), dediĉan tabulon en la norda flanka navo, la ambonon (de Ulrich Creutz, 1526) kaj la altarejan seĝaron. Albrecht komisiis Lucas Cranach la Maljunan en la jaro 1520 fari kvazaŭ ĉiujn el la ne malpli ol 18 altaroj kaj multajn bildojn: tiel li volis reagi al la komenciĝinta reformacio. Kiam Albrecht forlasis la urbon finfine en 1541 li prenis kun si al Aschaffenburg la bildojn kaj la altarojn.

Ekstere okulfrapas tegmento sen turoj kaj la portalo de 1525 (la originalo troviĝas en la Kastelo Moritzburg. Apude troviĝas la Nova Rezidejo kun blazono de Albrecht super la enirejo. En ĝi troviĝas la geologia kaj paleontologia Geiseltal-muzeo. Post 1541 la preĝejo iĝis protestantisma; hodiaŭ ĝi apartenas al la reformita eklezio de la kalvinanoj. Duko Aŭgusto de Saksio (1635-1680) destinigis la kirkon kortega kirko. Li barokigis parton de la intero. En 1702/03 Georg Friedrich Händel estis orgenisto katedrala.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Norbert Eisold/Edeltraud Lautsch: Sachsen-Anhalt (=Dumont Kunstreiseführer), Ostfildern 2005, ISBN 3-7701-3968-2, p. 290-291

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]