Katedralo de Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado de la Havana Katedralo

La Katedralo de la Virgulino Maria de la Senmakula Koncipiĝo en la hispana Catedral de la Virgen María de la Concepción Inmaculada, troviĝas en la centro mem de Malnova Havano, municipo konsiderata kiel la plej malnova de la urbo, deklarita de la Unesko en 1982 Monda Heredaĵo. Tiu ĉi estas la ĉefa katedralo en Kubo

La katedralo estis konstruita en 1788 de la riĉa episkopo 'de Salamanca', dediĉata al la Virgulino Maria. Jezuitoj aranĝis la planojn; sed pri ampleksigado kaj beligado de 1802 ĝis 1832 okupiĝis monsinjoro Díaz de Espada. La centra navo estis okupata ĝis la sendependeco de la insulo de tomba monumento dediĉata al Kristoforo Kolumbo. La skulptaĵoj de la altaro kaj de la tabernaklo estis aranĝitaj de la italo Bianchini. Ĝia baroka stilo kaj la markita koloni-aspekta ĉirkaŭaĵo ŝajnas alporti nin al pasintaj jarcentoj en la kuba historio.