Katedralo de Königsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
la katedralo en 2017
la katedralo en 1982

La katedralo de Königsberggermane Königsberger Dom, ruse Кёнигсбергский собор [Kjonigsbergskij sobor]) en la nuna urbo Kaliningrad estas historia konstruaĵo de la stilo de brika gotiko. Ĝi situis en la urboparto Kneiphof, unu el la tri originaj loĝlokoj cirkaŭ la mezepoka burgo de la Germana Ordeno en la historia urbo Königsberg, kiu en 1945 konkeriĝis fare de la Ruĝa Armeo, ĝis 1948 la ne mortintaj germanaj loĝantoj estis elpelitaj, la ruinoj de la historiaj konstruaĵoj neniigitaj kaj en la loko novkonstruiĝis la sovetunia urbo Kaliningrado.

La 29-an de aŭgusto 1944 elaera bombado de la urbo fare de la brita armeo detruis la plej multajn domojn de la urboparto – nur la katedralo kaj la apuda tomba monumento de Immanuel Kant konserviĝis tre damaĝite. Inter la jaroj 1945 kaj 1953 la insulo uziĝis kiel fonto de ŝtonoj por la rekonstruo de la milite detruita urbo Leningrado. La katedrala ruino kaj la tombo de Immanuel Kant tamen restis. En la 1970-aj jaroj sur la insulo ekestis parko, la katedralaj ruinoj estis kovritaj per iom da tero, kaj en la parko ekspoziciiĝis multaj skulptaĵoj. Komence de la 1990-aj jaroj, kiam la antaŭe kiel armea zono fermita kaliningrada provinco denove alireblis por eksterlandaj turistoj, la tiutempa urbestro decidis planon transformi la urbon al "festivala urbo". La eksa urboparto Kneiphof montriĝis bona loko por tiaj festivaloj: ĝi situas proksime de la nuna centro de la sovetunie konstruita urbo Kaliningrado, sed tamen pro la rivero estas relative izolita kaj pro la parka karaktero havas vastan spacon. En 1992 komenciĝis rekonstruo de la urba katedralo. La fasado post malmultaj jaroj estis rekonstruita, sed laŭ la stato de 2015 ankoraŭ daŭras la interna rekonstruo, kiu pro la militaj detruoj komplete perdiĝis.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La katedralo estas la eksa episkopa kirko de la katolika episkopujo Sambio (germane Bistum Samland), kiu ne apartenis al la ŝtato de la Germana Ordeno. Kiam fondiĝis la Alberta Universitato de Königsberg en 1544, ĝi iĝis la universitata kirko, al kies paroĥo apartenis ĉiuj studentoj kaj profesoroj de la universitato.

Nur kiam la historia urbokerno (germane Altstadt) kaj la apudaj antaŭaj urboj Kneiphof kaj Löbenicht en 1724 unuiĝis al unu urbo, la katedralo oficiale apartenis al „Königsberg“. La politika centro estis la historia urbokerno, kies ĉefa preĝejo estis la kastela kirko.

Konstruo de la katedralo[redakti | redakti fonton]

Unua malgranda katedralo inter la jaroj 1297 kaj 1302 estis konstruiĝinta en la sudoriento de la historia urbokerno. La sambia episkopo Johann Clare opiniis, ke tiu kirko tro malgrandas, kaj insistis pri konstruo de nova katedralo. En 1327 la Germana Ordeno donacis grundon en la orienta finaĵo de la rivera insulo Kneiphof por konstruo de tia pli nova konstrualo. Komenciĝis la konstruo de nova kirko en la celata loko, unue kiel fortikita preĝejo kun armeaj defendaj instalaĵoj. Tamen la Germana Ordeno ne permesis ke tutproksime de la ordena burgo ekestus dua fortikaĵo, kaj haltigis la konstrulaborojn. La 13-an de septembro 1333 la episkopo subskribis kontrakton kun la ordeno, laŭ kiu la nova katedralo estu pure kulta konstruaĵo sen iuj defendaj, armeaj funkcioj. Tiu dato formale konsideratas la komenco de la katedrala konstruo.

La grundo de la insulo estis marĉa, kaj sekve la katedralaj konstruantoj unue devis profundigi centojn da kverkaj palisoj en la grundon, antaŭ ol povis komenciĝi la konstruo de la fundamento. La malnova katedraleto en la historia urbokerno estis malkonstruata kaj oni uzis la konstrumaterialojn por la nova, insula katedralo. Aparte por la materiala transporto en la urban remparon enkonstruiĝis nova pordego, la "katedrala pordego", kaj trans la rivera branĉo inter la urbokerno kaj la insulo konstruiĝis aparta ponto, la "katedrala ponto". La ponto post la fino de la konstrulaboroj denove malkonstruiĝis, sed la mezepoka "katedrala pordego" restis pliajn ses jarcentojn..

Post relative mallonga konstrutempo de 50 jaroj la katedralo en 1380 estis plimalpli finita. La internaj plafonaj freskoj ankoraŭ kompletiĝis ĝis la fino de la 14-a jarcento.

La preĝejo - konstruita en la por norda Germanio tipa stilo de brika gotiko - konsistis el rektangula ĥorejo por pastroj kaj nobeloj, kaj trinava granda parto por la la ceteraj urbanoj, apartigita de la ĥorejo per vitra dividilo. Ĉirkaŭ la jaro 1440 la interno trakonstruiĝis, la vitra dividilo forpreniĝis kaj de tiam temas pri unu granda halo.

Ĉe la okcidenta flanko estis du pintaj turoj. La turoj detruiĝis en incendio de la jaro 1544, la suda turo rekonstruiĝis kun pinta, dekduangula tegmento, dum la restaĵoj de la norda turo nur ricevis simplan gablan tegmenton. En 1640 en la suda, pli alta turo enkonstruiĝis horloĝoj. En 1522 laŭ konsilo de Martin Luther el la katolika ŝtato de la nobela Germana Ordeno iĝis luterana duklando Prusio, kaj la 23-an de septembro 1523 en la katedralo okazis la unua luterana prediko. En 1833 la katedrala muraro renoviĝis, kaj en 1888 ankaŭ renoviĝis la katedrala orgeno. En plia renovigo de la jaroj 1901 ĝis 1907 la okcidenta fasado rericevis la originan aspekton de la 14-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]