Katedralo de Noyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo de Noyon
Plano de la katedralo
Rigardo ekde la transversa navo sur la galerion
Ĥorejo de la katedralo de Noyon

La katedralo Dipatrino de Noyon en la urbeto Noyon (franca departemento Oise en la regiono Pikardio) estis konstruata laŭ iniciato de la episkopo Balduino de Noyon en la tempo de proksimume 1157 ĝis proksimume 1221. Ĝi apartenas kune kun la katedraloj de Sens kaj Laon al la unuaj gotikaj preĝejoj kaj estas do alordigebla al la frugotiko. Ĝia konstruhistorio estas same kiel tiu de diversaj aliaj frugotikaj katedraloj ne sufiĉe klarigita.

Ĝi estas konsekrita al la Dipatrino (france Notre Dame), la Maria, la patrino de Jesuo.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La konstruado daŭris sen la starigo de la fasadoturoj pli ol 60 jaroj. La decido, konstrui novan katedralon sur la tereno de la karolida antaŭa konstruaĵo, kiu parte forbrulis en 1131, okazis en la jaro 1148, malmultajn jarojn post la konsekrado de la nova ĥorejo de la abatopreĝejo Sankta Denizo (1144), kiu kiel unua ekhavis krucripovolbojn. Je komenco de la konstruado en Noyon jam de jaroj la konstruo de la ĥorejo de la katedralo de Sens progresis. Same kiel en Sens kaj multaj post-ekestaj francaj katedraloj la ĥorejo ekstaris (proks. 1157–1164/67) malpost la laŭlonga navaro (ekde proks. 1160 ĝis 1185) kaj la transversaj navoj (la suda de 1170 ĝis 1180). La pregeja konstruado finiĝis per la du naveroj de la antaŭhalo kaj la okcidenta fasado (1185 ĝis 1221), escepte la du fasadoturojn. La suda turo estis finkonstruata en 1231, la norda nur komence de la 14-a jarcento. Ankaŭ el la 14-a jarcento originas la nordaj flankokapeloj, la sudaj aldoniĝis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj.[1][2][3]

La katedralo kaj ĝia meblaro dumpase de la jarcento grave divektiĝis pro diversaj okazintaĵoj. Post brulego de la tegmenta trabaro, kiu detruis en la jaro 1293 la sespartajn volbojn, oni anstataŭis ilin per kvarparaj volboj. En la jaro 1450 la du orientaj turoj estis malkonstruataj ĝis la supra nivelo, en 1462 la volbo de la navokruciĝo falegis kaj estis novigata. Renoviga kampanjo en la 17-a jarcento enigis novajn dekoraciajn elementojn. La statuoj de la okcidenta alkonstruaĵo kaj de la meblaro viktimiĝis dum la detruokampanjoj de la franca revolucio de 1789 (1790–1793). La katedralo multajn jarojn vakis kaj estis proponata kiel “nacia propraĵo” por aĉeto, sed ne trovis aĉetemulon kaj do jam en 1799, ec antaŭ la konkordato denove estis uzata por diservoj. La domo suferis aparte pro la detruoj de la Unua Mondmilito (1914–1918). Post bombardo la 1-an de aprilo 1918 la falego de la tegmenta trabaro el la 14-a jarcento kuntiris volbojn kaj partojn de la superaj murkampoj abismen. Kio de la fenestroj ankoraŭ konserviĝis, preskaŭ plene perdiĝis. La riparlaboroj de la jaroj 1918–1938 sukcesis savi la konstruan esencon de la katedralo kaj kiel eble plejvaste rekonstrui ĝin al ĝia origina stato.

Mezuroj kaj plano[redakti | redakti fonton]

La katedralo estas en la interno 103 metrojn longa; la volboj elstaras ĝis pinta alto de 23 metroj; la fasadoturoj estas 62 metrojn altaj.

Ĉi tiu trinava galerio-baziliko ekestis sur krucoforma plano rektigita orienten. La transversa navo finiĝas per rondigitaj apsidoformoj, karakterizaĵoj de rejnlanda arĥitekturo. La ĥorejo estas ĉirkaŭata de procesiovojo kaj ringo el kvin kuncentraj kapeloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chastel, p 206
  2. Bertrand Dedieu, prezidanto de la "Association des Amis des Orgues et de la Cathédrale de Noyon"
  3. Festival des Cathédrales

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Günther Binding: Was ist Gotik? Eine Analyse der gotischen Kirchen in Frankreich, England und Deutschland 1140 – 1350. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2000.
  • Charles Seymour, Jr.: Notre-Dame of Noyon in the Twelfth Century. A study in the early development of gothic architecture. Novjorko 1939
  • André Chastel: L’Art Français. Pré-Moyen Âge, Moyen Âge. Flammarion, Parizo 1993, ISBN 2-08-010967-7.
  • Norbert Nußbaum: Deutsche Kirchenbaukunst der Gotik. Entwicklung und Bauformen. DuMont, Kolonjo 1985, ISBN 3-7701-1415-9.
  • Erwin Panosky: Gotische Architektur und Scholastik. Zur Analogie von Kunst, Philosophie und Theologie im Mittelalter [1948]. Kolonjo 1989, p. 47.
  • Werner Schäfke: Frankreichs gotische Kathedralen. Kolonjo 1979, pj. 78–98.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

49.5822222222223.0005555555556