Katedralo de Orleano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo Sankta Kruco kaj Ponto Georgo la 5-a
Fasado vidate ekde la Strato Jeanne d’Arc
Ĉefnavo
La turoj
Transversa navo

La katedralo Sankta Kruco de Orleano (france: Cathédrale Sainte-Croix d'Orléans) estas la religia centro de la episkopujo Orleano. Ĝi estas konstruita laŭ postgotika stilo kaj konsekrita al la Vera Kruco. La konstruo komenciĝis la 18-an de aprilo 1601, la konsekrado okazis la 8-an de majo 1829. En 1854 la preĝejo ricevis de papo Pio la 9-a la titolon de papa malgranda baziliko, en 1862 oni enregistrigis ĝin kiel historian monumenton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo estis starigata proksimume 330 en la nordoriento de la fortikigita Orleano, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Aurelianum. Ĝi ricevis sian nomon de episkopo Evurtius, post kiam kelkajn jarojn antaŭe la Sankta Kruco estis malkovrita en Jerusalemo. Anianus de Orleano (mortinta proksimume 453), unu el liaj posteantoj kiel episkopo de Orleano, finfarigis la konstrulaborojn. En la jaro 865 Normanoj rabatakis la preĝejon, sed ili ne sukcesis bruldetrui ĝin. La karolidaj reĝoj Karlomano kaj Arnulfo restarigis la malnovan staton en 883. En 999 granda brulego detruis vastajn partojn de la urbo, inter tio ankaŭ la preĝejo Sankta Kruco.

En la 11-a jarcento la ĝistiama katedralo Sankta Stefano fariĝis tro malgranda, por servi kiel sidejo de la episkopujo, pro kio oni rangaltigis Sanktan Krucon al nova katedralo. Nun oni alkonstruis domojn por la katedrala kapitelo sude kaj oriente de la preĝejo. Nova preĝejo, nun romanikstila, pretiĝis en la 12-a jarcento kaj estis nun unu el la plej grandaj katedraloj de Francujo: ĝi havis duoblajn flanknavojn, ĥorejon super la kripto, ĥorĉirkaŭirejon kun kapeloj same kiel fasadon kun du flankenstaraj turoj. Tamen ŝajnas, ke oni tro rapidis je la konstruado, ke lĉi tiu konstruaĵo jam en 1227 parte kunfalegis.

En 1278 episkopo Robert de Courtenay (1258–1279), nevo de reĝo Ludoviko la 6-a, decidis konstruigi novan preĝejon, nun laŭ gotika stilo, anstataŭ denove renovigi la malnovan preĝejon. Ĉar li tamen estis devigata akompani sian reĝon Ludoviko la 9-a dum la krucmilito, li translasis la konstruon al sia amiko kaj posteanto Gilles Pasté, kiu la 11-an de septembro 1288 metis la Unuan Fundamentŝtonon. Kiel kutime la konstrulaboroj komenciĝis per la ĥorejo, por finiĝi per la laŭlonga navo, je kio oni jen enigis la malnovajn romanikajn turojn ĉe la okcidenta fasado same kiel la ne kunfalintajn partojn en la novkonstruaĵon. La ĥorejon oni pliampleksigis fine de la 13-a jarcentoj per absidokapeloj kaj dumpase de la 14-a jarcento per flankokapeloj. La nova konstruaĵo transvivis sendifekte la Centjaran Militon kaj aparte la sieĝon de Orleano (1429). En 1512 oni metis grandan oran globon kun surfiksita kruco sur la sonorilturon, kiu per tio superstaris la navkrucoturon. Dum la sekvaj jaroj oni finkonstruis per kvar novaj naveraj arkoj la interligon kun la romanika transversa navo.

En 1567 eksplodis la Dua Hugenotmilito, dum kiu okupis Orleanon la protestantoj, kiuj baldaŭ komencis detrui la preĝejojn. Ilia gvidanto Ludoviko la 1-a de Burgono, princo de Kondeo, tial masonfermigis la pordegojn de la katedralo, tamen eta grupo de Hugenotoj sukcesis entrudiĝi en la katedralon dum la nokto de la 23-a al la 24-a de februaro 1568 kaj eksplode krevigi la kvar pilastrojn de la navokruciĝo, pro kiu la preĝejo preskaŭ plene kunfalegis. Nur la kapeloj ĉe la ĥorejo kaj la du unuaj naveraj arkoj restis starantaj. La 2-an de julio 1598 reĝo Henriko la 4-a iris al Orleano kaj promesis la rekonstruon de la katedralo je kostoj de la ŝtato. La 18-an de aprilo 1601 Henriko kaj Maria de Mediĉo metis la Unuan Fundamentŝtonon por la nova preĝejo. La ĥorejo pretiĝis en 1623, en 1627 komenciĝis la konstruadoj en la transversa navo, kies norda parto estis finkonstruata en 1643, kaj ties suda parto en 1643. Super la portalon de la suda transversa navo oni fiksigis la devizon de la nova reĝo Ludoviko la 14-a: Nec pluribus impar.

Arĥitekto Étienne Martellange laboris en la 17-a jarcento pri la preĝejo, lin postsekvis en la 18-a jarcento Jacques Gabriel, de kiu devenas la ĥorseĝaro kaj la ĥorbarilo, same kiel Louis-François Trouard. En 1739 komenciĝis la konstrulaboroj ĉe la okcidenta portalo kaj ĉe la du turoj kiel plilongigo de la ĉefnavo. Oni malkonstruis la malnovan romanikan fasadon kaj finkonstruis la novan en 1773. La du unuajn etaĝojn de la turoj oni konstruis en la dek jaroj poste, post kiam la portalo estis plifortikigenda, ĉar ĝi minacis kunfalegi. La franca revolucio de 1789 ĉesigis la pluajn laborojn, tamen por finkonstruo de la katedralo mankis nur la du turoj.

Nur en 1817 rekomenciĝis la konstruado, en 1829 Karlo la 10-a povis solenigi la finkonstruon. En 1854 oni malkonstruis la sonorilturon, kiu konsiderinde flankenkliniĝis, kaj novkonstruis ĝin ene de kvar jaroj. En 1859 oni instalis la vitralojn en la ĥorejo.

En la jaro 1940 aeraj bombatakoj difektis la katedralon. Post militfino komenciĝis la riparlaboroj, kiuj tamen nun ne jam estas finitaj: la aliro al la du turoj plue estas malpermesita.

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

  • La du turoj altas 82 metrojn, la navkrucotura pinto atingas 114 metrojn.
  • La katedralo longas 140 metrojn, konsistas el kvin navoj kaj entute larĝas 40 metrojn; la transversa navo havas 53 metrojn.
  • La ĉefnavo altas 32 metrojn (kompare: Dipatrino de Parizo atingas altecon da 33,5 metroj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georges Louis Chenesseau:Sainte-Croix d’Orléans. Histoire d’une cathédrale réédifiée par les Bourbons 1599–1829, Paris 1921 (2 volumoj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.9016666666671.9102777777778