Katedralo de Orvieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Orvieto
katolika katedralo • vidindaĵomalgranda baziliko [+]
Koordinatoj42° 43′ 1″ N, 12° 6′ 48″ O (mapo)42.71701111111112.113272222222Koordinatoj: 42° 43′ 1″ N, 12° 6′ 48″ O (mapo)

Estiĝo1290

Katedralo de Orvieto (Umbrio)
Katedralo de Orvieto (Umbrio)
DEC
Katedralo de Orvieto
Katedralo de Orvieto
Lokigo de Umbrio en Italio

Map
Katedralo de Orvieto

Vikimedia Komunejo:  Duomo (Orvieto) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fasado de la katedralo.
Fenestrorozo.

La Katedralo de Orvieto (itale Duomo di Orvieto; Cattedrale di Santa Maria Assunta) estas granda romkmatolika katedralo de la 14a jarcento dediĉita al la Ĉielenpreno de Maria kaj situa en la urbo Orvieto en Umbrio, centra Italio.

Ĝi estis konstruita laŭ ordonoj de la papo Urbano la 4-a por rememorigi kah havigi taŭgan hejmon por la Korporalon de Bolsena, nome miraklo laŭdire okazinta en 1263 en la najbara urbo Bolsena, kiam veturanta pastro kiu havis dubojn pri la vereco de la transsubstancigo trovis ke sia Hostio estis sangelverŝanta tiom multe ke ĝi makulis la altaran vestaĵon. Tiu vestaĵoj estas nune stokita en la Kapelo de la Korporalo ene de la katedralo.

Situa en loko dominanta la urbon Orvieto kiu siavice kuŝas sur vulkana kolumo, la fasado de la katedralo estas klasika peco de religia konstruarto, enhavanta elementojn de desegno el la 14a al la 20a jarcento, kun granda fenestrorozo, orkoloraj mozaikoj kaj tri grandaj bronzaj pordoj, dum ene estas du freskaj kapeloj ornamitaj de kelkaj el la plej bonkvalitaj italaj pentristoj de la periodo kun bildoj de la Lasta juĝo. La katedralo havas kvin sonorilojn, datantaj el la Renesanco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]