Saltu al enhavo

Katedralo de Poznano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Poznano
katedralo [+]
Koordinatoj52° 24′ 41″ N, 16° 56′ 52″ O (mapo)52.41138916.947778Koordinatoj: 52° 24′ 41″ N, 16° 56′ 52″ O (mapo)

Estiĝo1880

Katedralo de Poznano (Grandpollando)
Katedralo de Poznano (Grandpollando)
DEC
Lokigo de Grandpollando en Pollando

Map
Katedralo de Poznano

Vikimedia Komunejo:  Poznań Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Okcidenta fasado de la katedralo de Poznano
La klasikisma katedralo (1798)
Tombomonumento por Mjeŝko la 1-a kaj Boleslao la 1-a
La interno de la katedralo

La katedralo de Poznano, la ĉefepiskopa katedralo Sankta Petro kaj Paŭlo (pole Bazylika archikatedralna św. Piotra i św. Pawła w Poznaniu) estas la katedralo de la ĉefepiskopujo Poznano en Polujo kaj grava historia monumento de la urbo Poznano.

Kiel unu el la plej fruaj preĝejoj kaj kiel la plej malnova katedralo de la lando la katedralo de Poznano reprezentas la komencon de la kristanigo de Polujo. Laŭ legendo la katedralo situas sur la loko, kie okazis la bapto de la pola duko Mjeŝko la 1-a. Sur la katedrala insulo (Ostrów Tumski), interna insulo de Varto, troviĝis la plej frua kolonio de la poznana urbohistorio.

Maŭzoleo de la Piastoj

[redakti | redakti fonton]

La graveco de la preĝejo sin montras per tio, ke ĝi servis kiel maŭzoleo de la fruaj kristanaj regantoj kaj reĝoj el la dinastio de la Piastoj. Al ili apartenas Mjeŝko la 1-a, precipe la unua pola reĝo Bolesław Chrobry same kiel ses pluaj polaj reĝoj kaj dukoj: Mjeŝko la 2-a, Kazimiro la 1-a, Ladislao Odon, Pĵemislao la 1-a, Boleslao de Grandpolujo kaj Pĵemislao la 2-a.

Aldoniĝas la tomboj de la ankaŭ ĉi tie entombigitaj ĉefepiskopoj de Poznano.

Konstruhistorio

[redakti | redakti fonton]

La komenco de la katedralo reiras en la epokon de la fondado de la plej malnova pola episkopujo en la jaro 968, kiam la papo vokis misian episkopon Jordanes al Poznano. Je la unua preĝejo temis pri antaŭromanika trinava baziliko, kiu estis ruinigata proksimume 1038 kadre de militiro de la bohema duko Břetislav la 1-a. Dum la sekvaj jardekoj oni konstruis novan romanikan bazilikon kun du turoj.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj okazis ĝisfunda transkonstruo al gotika katedralo. Oni almetis al la ĥorejo kaj al la nova navo plurajn flankokapelojn. Finfine brulego en la jaro 1622 detruis la preĝejan tegmenton kaj la turkaskojn. La pro tio necesiĝinta ampleksa riparado en la jaroj 1638 ĝis 1650 konvenis kun la tiama baroka stilo. En la 18-a jarcento tempestoj difektis la rekonilon de Pozbabi, kaj plua brulego ruinigis la internon de la katedralo en 1772. Post tio okazis ampleksaj aliformadoj, kiuj donis al la konstruaĵo klasikisman eksteraĵon. La nova klasikisma fasado de Bonaventura Solari kun portiko regis la eksteraĵon de la katedralo ĝis la Dua Mondmilito.

En la jaroj 1835 ĝis 1841 − Poznano intertempe substaris prusan regadon − okazis la konstruo de la Ora Kapelo je uzado de pli malnovaj muroj laŭ plano de Francesco Maria Lanci en la stilo de bizanca historiismo. La regantoj Mieŝko la 1-a kaj Boleslao Chrobry estis transtombigataj. La maŭzoleon de la plej elstaraj fruaj regantoj de Polujo ornamas ekde tiam bronzostatuoj de la germana skulptisto Christian Daniel Rauch.

En la fina fazo de la Dua Mondmilito la katedralo de Poznano estis grave difektata dum la batalo pri Poznano. La grava brulego de la 15-a de februaro 1945 kaŭzis gravajn difektoj, sed finfine restis konserviĝintaj la kapeloj aranĝitaj ĉirkaŭ la ĥorejo same kiel la navoj de la baziliko. Ĉar la brulego estis liberiginta pli malnovajn tavolojn mezepokajn de la konstruaĵo, la riparantoj decidiĝis por vasta liberigo de tiuj ĉi kaj por rekonstruo de la ekstero kaj interno laŭ la stilo de la brikogotiko. La novmalfermado okazis pli ol dek unu jarojn post militfino la 29-an de junio 1956.

La nuna aspekto de la preĝejo

[redakti | redakti fonton]
Orientigita plano de la katedralo
Gotika retablo

La katedralo estas trinava baziliko. Al la flanknavoj kaj la ĥorĉirkaŭirejo aliĝas dek du kapeloj kaj du sakristioj. La preĝejo longas 81 metrojn kaj larĝas 43,5 metrojn, la preĝejturoj altas 62 metrojn. La gotikan fenestron super la portalo ornamas fenestrorozo, kiun oni rekonstruis post la parta liberigo dum la riparlaboroj same kiel la ŝtupogablon laŭ gotikaj formoj. La impreson de la fronta vidaĵo stampas krome la en 1952 rekonstruitaj barokaj turkaskoj.

En la ĥorejo troveblas rucoripa kaj en la navoj stelovolboj. Kadre de la regotikiga rekonstruo post la Dua Mondmilito multaj historiaj artmonumentoj el aliaj lokoj precipe en la novakirintaj teritorioj antaŭe germanaj trovis lokon en la katedralo. Ekzemple la nova ĉefaltara retablo, malfrugotika triptiko, kiu devenas el la paroĥopreĝejo de Guhrau, estas la plej eminenta ekipaĵero de la katedralo. Ĝin verkis en la jaro 1512 metiejo el Breslau. En la meza parto de la retablo troviĝas tri virinaj figuroj, Maria kun infano Jesuo same kiel Sanktaj Barbara kaj Katarina, supre de la altaro malfrugotika krucifikso apud barokaj figuroj de la Dipatrino kaj de Sankta Johano. Rimarkindaj estas krome interalie la malfrugotika seĝaro el la komenco de la 16-a jarcento, kiu devenas el Görlitz (iama ĥorseĝaro de la preĝejo Sankta Triunuo) same kiel la baroka predikejo kaj la baroka baptujo el la protestanta Graco-Preĝejo en Militsch. Al la origina ekipaĵo de la preĝejo tamen apartenas kvin epitafoj el la metiejo de Peter Vischer la pli aĝa same kiel la abunde ekipitaj kapeloj. En la Ora Kapelo troviĝas la jam menciita maŭzoleo de Mjeŝko la 1-a kaj Boleslao Chrobry. La kapelo Sankta Kruco entenas tombomonumenton, tipa renesanca skulptoverko, kiun konstruis en 1574 Hieronim Canavesi.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]