Katedralo de Salisbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La katedralo de Salisbury vidate de nordoriento

La katedralo de Salisbury, (angle kaj oficiale The Cathedral Church of St Mary[1], estas anglikana katedralo kaj episkopa sidejo de la episkopujo Salisbury. Ĝi troviĝas en la urbo Salisbury (graflando Wiltshire) en suda Anglujo kaj estas konsekrita al Sankta Virgulino Maria, pro kio ĝi ankaŭ havas la kromnomon Maria-Katedralo.

Pro la relative mallonga konstruotempo de la katedralo ĝia arĥitektura stilo plejparte konformas kun la frua angla gotiko (Vidu angla frugotiko). Decide por la rapida realigo estis la libera konstrutereno kaj la malavara financa subteno fare de Henriko la 3-a. La navkrucoturo alkonstruata en la 14-a jarcento estas ekde tiam per 123 metroj la plej alta preĝejturo de Britujo kaj faras tial la tutan sanktejon gravan konstruaĵon en la mezepoka preĝejarĥitektura historio kaj apud la katedraloj de Canterbury, Lincoln samkiel de Abatejo Westminster unu el la vojmontraj konstruaĵoj de angla gotiko.[2][3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la katedralo[redakti | redakti fonton]

Kiel la plej multaj anglaj katedraloj la katedralo de Nov-Sarumo (nun Salisbury) havis normanan antaŭaĵon laŭ stilo de romaniko, kiu tamen troviĝis en proksima Malnov-Sarumo. Male al aliaj gotikaj katedraloj oni konstruis la katedralon de Salisbury sur tereno ne-surkonstruita, laŭlitere sur „verda herbejo“ seninterrompe kaj laŭ kontinua koncepto. La konstruado komenciĝis en la jaro 1220, la 28-an de aprilo oni engrundigis la unuan fundamentoŝtonon.[4] Ekestis ankaŭ vasta katedrala distrikto, tipa por anglaj katedraloj tiutempaj.

Pro la alta grundakvonivelo ĉe la nova starloko oni starigis la katedralon sur fundamenton dikan nur kvar futojn (proks. 1,30 metroj). Jam proksimume 1225 la tri altaroj de la Kapelo Sankta Triunuo estis finfaritaj kaj konsekrataj. Tiun ĉi ceremonion partoprenis ankaŭ Stefano Langton kaj Henriko de Loundres, la ĉefepiskopoj de Canterbury resp. Dublino.[5]

Mallonge poste reĝo Henriko la 3-a inspektis la konstruejon kaj altigis Nov-Sarumon al foirourbo. En 1226 Vilhelmo Longespée, tria grafo de Salisbury kaj ekstergeedza filo de la angla reĝo Henriko la 2-a Plantagenet, estis entombigata en la kapelo. La kuŝanta figuro de lia tombo estis entute la unua en katedralo kaj la unua prezentanta kavaliron en kompleta kiraso. Mallonge poste ankaŭ okazis la transtombigo de la tri antaŭulaj episkopoj, inter ili Osmundo de Sées. Kiam en 1228 episkopo Rikardo Poore iris al Durham, la nova episkopo, Roberto Bingham (1228–1246), antaŭe ĉefepiskopo de Jorko, daŭrigis la konstruadon. Sub lia direktado en 1236 ekestis la ĥorseĝaro. Li kovrigis la tegmenton de la ĥorejo kaj eble ankaŭ de la okcidenta transversa navo per plumbo kaj enmetigis vitralojn. Dum la 1240-aj jaroj ekestis la laŭlonga navaro.[3]

En 1256 episkopo Giles de Bridport ekprenis la respondecon, li plejparte finkonstruigis la katedralon en 1258 kaj konsekris ĝin je ĉeesto de reĝo Henriko la 3-a. Per tio ankaŭ la episkopejo estis translokata al Nov-Sarumo, la nuna Salisbury. La konstruado de la katedralo tamen plue daŭris. Laŭ fonto el la 14-a jarcento la katedralo estis finkonstruata nur en 1266. Jaron antaŭe, en 1265, la okcidenta fasado estis finfarita. La konstruado de la granda klostro daŭris de 1270 ĝis proksimume 1310 kaj ĉirkaŭis la kapitulejon finkonstruitan en 1280 kaj ĝis tiam liberstaran. Entute la katedralo estis konstruata en nekutime mallonga konstrutempo laŭ tiamaj cirkonstancoj.

Postatempe oni konstruis nur la navkrucoturon laŭ frua ornamita gotiko kun ĝia impona pinto, kies konstruado daŭris de 1310 ĝis proks. 1333. Ĉar oni preskaŭ ne spertis pri konstruo-statiko, kaj gotika arĥitekturo esence baziĝis sur spertoj samkiel la principo elprovo kaj eraro, la turo montriĝis per pezo da 6500 tunoj kiel tro peza por la apoga konstruaĵo kaj eble estus kunfalegonta, kiel ekzemple la eĉ pli alta de la katedralo de Lincoln. Tial Christopher Wren instigis en 1668 dum inspektado la postan stabiligon. Tiun ĉi oni realigis per kontraŭfortaj pilastroj en la navokruciĝo kaj la armado per ŝtalbendoj.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonga navo (okcidente) kun krucoripa volbo
Konstrua historio laŭ jaro
Jaro Klarigo
28-an de aprilo 1220 Episkopo Richard Poore engrundigis la unuan fundamentan ŝtonon; unua arĥitekto fariĝis Nikolao de Ely (ĝis 1247),
Administranto de la konstrumetiejo fariĝis Ellias de Dareham (ĝis 1247)
1225 Tri altaroj en la Kapelo Sankta Triunuo estis finkonstruataj
1228 Episkopo Robert Bingham enoficiĝis
1234/36 Ĥorejo kaj orienta transversa navo estas pretaj;
mallonge poste la ĥorseĝaro kaj la okcidenta transversa navo
1245/50 Laŭlonga navo finkonstruita
1247 Episkopo Wilhelm de York ekoficis, administranto de la konstrumetiejo fariĝis Nikolaus von York
1256 Episkopo Giles de Bridport ekoficis
1258 Konsekrado de la katedralo je ĉeesto de reĝo Henriko la 3-a. Survolbado de la laŭlonga navo eble poste
1266 Finkonstruo de la katedralo
1280 Finkonstruo de la kapitulejo
Proks. 1310 Finkonstruo de la klostro
Komence de la 14-a jc. Finkonstruo navkrucoturo
1320-aj jaroj Fortikigo de la navkrucoturo per fera ringokerno kaj kontraŭfortaj arkoj; de la orienta navokruciĝo per tondilecaj arkoj
1415 Fortikigo de la okcidenta navokruciĝo
1479 Finkonstruo de la navokruco-volbo

Riparo kaj alikonstruo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo pri la katedralo de John Constable proks. 1825

La katedralon de Salisbury reformacio kaj angla enlanda milito de la 17-a jarcento preskaŭ ne difektis. Tamen en la malfrua 18-a kaj en la 19-a jarcentoj ĝi estis ĝisfunde riparata. Aparte perforte agis James Wyatt sub episkopo Shute Barrington inter 1789 kaj 1792: li malkonstruis la liberstaran sonorilturon, kiu intertempe funkciis kiel biertrinkejo, kaj ebenigis la terenon antaŭ la katedralo al ankoraŭ nuntempe videbla herbeja areo.

En la interno Wyatt anstataŭis la mezepokan ĥorbarilon per novgotika kaj translokis la ĉefaltaron en la okcidenton de la Triunuo-Kapelo. Li detruigis du kapelojn en rektangul-gotika stilo el la 15-a jarcento, kiuj flankis oriente de la Triunuo-Kapelo. Krome Wyatt novigis grandparton de la restintaj vitraloj, la orientan fenestron per Releviĝo de Jesuo laŭ koncepto de Joshua Reynolds. La tombojn dismetitajn en la ĥorejo Wyatt metigis sur soklobenkoj inter la pilastroj de la laŭlonga navo.

Duan grandan renovigon George Gilbert Scott realigis en la jaroj 1863–1878. Li remetigis la ĉefaltaron ne nur sur sian originan lokon, sed aldonigis al ĝi alte elstaran, masivan retablon. Li anstataŭigis la ĥorbarilon de Wyatt per malferma metalkonstruaĵo. La restaĵojn de la mezepokaj vitraloj li arigigis kaj konceptigis al ili konvenajn novgotikajn. Krom tio oni enkonstruis gaslumigon kaj hejtinstalaĵon; en 1877 firmao Henry Willis & Sons kenkonstruis orgenon. Pli vastaj estis tamen la laboroj de Scott ĉe la ekstera konstruaĵo, kie lie elŝanĝigis grandajn partojn kaj enmetigis kontraŭfortajn arkojn. Tiel ankaŭ Salisbury same kiel la plej multaj anglaj katedraloj ne restis indulgata de la alikonstruadoj de la 19-a jarcento.

La kreska malakcepto de la novgotiko kaŭzis denovan alikonstruon, kiu en 1959/1960 rezultigis la malkonstruon de la ĥorbarilo kaj retablo de Scott kaj la forigom de la gaslampoj. Ankaŭ viktimiĝis la viktoriana planko kaj multaj vitraloj. Per ĉi tiuj rimedoj ankaŭ ekestis la malferma, longa vidakso karakteriza nun por la katedralo de Salisbury. Lasta riparado de turo kaj okcidenta fasado okazis ĝis la jaro 2000.

Katedralo[redakti | redakti fonton]

Planskizo (sen klostro, kapitulejo kaj sakristio)

Plano[redakti | redakti fonton]

La diferencoj, kiujn montras gotika arĥitekturo en Anglujo kaj aparte la katedralo de Salisbury al francaj konstruaĵoj tiuepokaj, klariĝas klare en komparo kun la katedralo de Amiens, kiun oni ankaŭ konstruis ekde 1220. La plano de Salisbury montras trinavan galerio-bazilikon kun du transversdomoj tipaj por la angla frugotiko. Tial oni diras „du-transversdoma plano“. Krome tipa por ĉi tiu periodo kaj por Salisbury estas rektangula plano, longigita laŭlonga navaro, manko de malferma kontraŭforto, dikaj muroj kaj la pasejo en la fenestrozono. Ankaŭ ĉi tie mankas apsidokapelaro tipa por francaj gotikaj katedraloj. Anstataue oni starigis kapelojn en la flanknavoj de la transversaj navoj.[2]

Granda transversa domo, kies okcidenta navo estas duoble larĝa kiel la orienta, subdividas la planon de la katedralo en la mezo de la konstruaĵo. Tiun ĉi interkruciĝejon akcentas navkrucoturo. Pli oriente staras dua, pli malgranda transversdomo. Malantaŭ ĝi viciĝas orienten la ĥorejo kun pluraj, malsame altaj konstrupartoj laŭ formo de malalta kapelo, de rektangule kondukita ĥorĉirkaŭirejo interna ĥorejo (ankaŭ nomata pastrejo).[2]

Katedralo kun navkrucoturo kaj sonorilturo, kuprogravuraĵo de Wenzel Hollar

Norde de la katedralo origine staris sonorilo laŭ speco de la italaj kampaniloj. Sude troviĝas klstro, kiun superstaras plurangula kapitulejo. Tiaj plurangulaj aŭ rondaj kapitulejoj ankaŭ estas tipaj por angla gotiko.[2]

La laŭlonga navaro de la katedralo de Salisbury longas interne 134,7 metrojn kaj larĝas 23,4 metrojn. La larĝeco de la pli okcidenta transversa navaro estas 62 metroj. La volbo altas maksimume 25,5 metrojn. Ekzistas sidlokoj por 1900 personoj. La nombro de la kolonoj en la tuta katedralo estas 8760, tiel por ĉiu horo de la jaro po unu. Salisbury havas pli marmoro el Purbeck ol ĉiu alia katedralo. Ankaŭ la nombro de la fenestro havas simbolan rilaton, ekzistas de ili 365, do por ĉiu tago po unu. Ili estas ornamitaj per vitraloj el plej diversaj jarcentoj.[2][6]

Ekstera vidaĵo[redakti | redakti fonton]

La longigita laŭlonga navaro kun la norda antaŭhalo en la mezo, la vaste elpaŝa granda transversdomo kun la krute elstara navkrucoturo sure kaj la pli malgranda transversdomo en la oriento estas de sama alteco. Ĉiuj konstruelementoj havas rektangulajn finaĵojn kaj estas strukturitaj de egala sinsekvo da lancetfenestroj inter kontraŭfortaj pilastroj. En flanknavojn kaj kapelojn oni enkonstruis po du lancetojn por navero. En la fenestrozono tamen estas videblaj la tipe anglaj tri-arkoŝtupoj. Pli distingan strukturon havas nur la fasadoj en la oriento kaj de la transversaj aloj. La orienta fasado de la Triunuo-Kapelo estas ornamita de lancetfenestraj triopoj, sekvataj en la gabloj de egalaj ornamarkoj.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La katedrala biblioteko estis konstruata proksimume 1445 ĉe la orienta flanko de la klostro. Ĝi entenas inter alie unu el la kvar konserviĝintaj manskribaĵoj de la Magna Charta, kiu troviĝas ekde 1215 en Salisbury kaj validas kiel la plej bonstata ekzemplero.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, 7-a eldono, B. T. Batsford Ltd., Londono 1948
  • Alec Clifton-Tylor: The Cathedrals of England, Thames & Hudson, Londono 2001
  • David Watkin: English Architecture: A Concise History, Thames & Hudson, Londono 2001, ISBN 978-0-500-20171-8, pj. 40–75
  • John Cannon: Cathedral: The Great English Cathedrals and the World That Made Them, 600-1540, Constable, Londono 2007, ISBN 978-1-84119-841-5, S. 11–17; pj. 415–422
  • Hans Koef/Günther Binding: Bildwörterbuch der Architektur, 4-a eldono, Alfred Kröner Verlag, Stutgarto 2005
  • Günter Kowa: Salisbury und der strenge Stil en Architektur der Englischen Gotik, DuMont Buchverlag, Kolonjo 1990, S. 123–130
  • John Wilkinson: Salisbury Cathedral's secrets: laying the foundations, Capivard, 2003
  • Laurence Keen, Thomas Cocke: Medieval art and architecture at Salisbury Cathedral en British Archaeological Association Conference Transactions, Volume 17, British Archaeological Association, 1996, ISBN 978-0-901286-67-3
  • Louis Grodecki: Kapitel IV. Der Partikularismus im 13. und 14. Jahrhundert in Weltgeschichte der Architektur. Gotik, Deutsche-Verlags-Anstalt GmbH, Stutgarto 1986, pj. 96–102
  • Sydney Evans: Salisbury Cathedral: A reflective Guide, Michael Russell Publishing, Salisbury 1985.
  • Ute Engel: Architektur der Gotik in England in Rolf Toman (eldoninto): Gotik – Architektur. Skulptur. Malerei, Tandem Verlag, 2004, pj. 118–136

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, p. 83
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ute Engel: Architektur der Gotik in England, p. 118–119
  3. 3,0 3,1 Clifton-Tylor: pj. 99–106
  4. http://www.british-history.ac.uk/report.aspx?compid=36531
  5. Daniel Baumann: Stephen Langton: Erzbischof von Canterbury im England der Magna Carta (1207–1228) en volumo 144 de Studies in medieval and Reformation traditions, BRILL, 2009, pj. 391–393
  6. Ute Engel: Architektur der Gotik in England, p. 136

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.064722222222-1.7975