Katedralo de Sankta Georgo (Modiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Sankta Georgo

La Katedralo de Sankta Georgo estas la patrina preĝejo de Modiko, en la Libera Urba Konsorcio de Raguzo, kaj estas inkluzivita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko.

Ĝi ofte estas indikita kaj raportita kiel simbolo de sicilia Baroko, reprezentante la plej scenan kaj monumentan arkitekturon. La art-historiisto Maurizio Fagiolo dell'Arco deklaris, ke ĉi tiu katedrako "eble devus esti inkluzivita inter la sep mirindaĵoj de la baroka mondo".

La konstruaĵo estas la fina rezulto de la 16a-18a-jarcenta rekonstruo, kiu okazis post la katastrofaj tertremoj, kiuj frapis Modikon en 1542, en 1613 kaj en 1693 malgravaj damaĝoj kaŭzis la tertremojn en la regiono de la Ibleaj montoj.