Saltu al enhavo

Katedralo de Sankta Paŭlo (Medino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Sankta Paŭlo
katedralo
kristana preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Arkitekto Lorenzo Gafà vd
Estiĝo 1702
Lando Malto Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Medino
Adreso Misrah San Pawl
Situo
Geografia situo 35° 53′ 11″ N, 14° 24′ 14″ O (mapo)35.88638914.403889Koordinatoj: 35° 53′ 11″ N, 14° 24′ 14″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Malto

Katedralo de Sankta Paŭlo (Medino) (Malto)
Katedralo de Sankta Paŭlo (Medino) (Malto)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Medino

Katedralo de Sankta Paŭlo (Medino) (Medino)
Katedralo de Sankta Paŭlo (Medino) (Medino)
DEC
Map
Katedralo de Sankta Paŭlo
Retejo http://metropolitanchapter.com/
vdr

La Katedralo de Sankta Paŭlo (malte Il-Katidral Metropolitan ta' San Pawl) en Medina estas la origina episkopa preĝejo de la Romia katolika Episkupujo de Malto. Ekde 1816 ĝi kunhavis tiun funkcion kun la Kunkatedralo de Sankta Johano [1].

Konstruite sur la loko kie, laŭ legendo, la unua episkopo de Malto, Publius (malte San Publju), renkontis la Apostolon Paŭlon, kiu alteriĝis sur la insulon post ŝiprompo.

La malnova katedralo de Medino, kiel prezentita sur fresko ĉe la Palaco de la Grandmajstro en La-Valeto

La katedralo estis konstruita inter 1697 kaj 1702 fare de la arkitekto Lorenzo Gafa en la loko de normanda katedralo detruita per la tertremo de 1693. Malgraŭ tio, la nova eklezio retenas plurajn rimarkindajn artaĵojn de la detruita katedralo, inkluzive de la pentraĵo La Konvertiĝon de Sankta Paŭlo fare de Mattia Preti, kaj 15-ajarcenta toskana pentraĵo de la Madono kaj Infano (Maria kun bebo Jesuo), kaj freskoj en la absido prezentante la vrakigon de la ŝipo de Sankta Paŭlo. Multo de la meblaj aranĝoj de la katedralo, inkluzive de la baptujo, estis ĉizitaj de irlanda ligno [2].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La katedralo situas proksime de la orienta muro de la eta urbo, kiu longas ĉirkaŭ 300 metrojn kaj larĝas nur ĉirkaŭ 200 metrojn. La fasado de la konstruaĵo estas dividita per korintaj kolonoj en tri alojn. En ĉiu el la du eksteraj aloj, pordo estas fiksita sur la unua etaĝo, kaj super ili altiĝas du sonorilturoj, ĉiu el kiuj enhavas ses sonorilojn kaj horloĝon. Sur la spajroj de la turoj estas statuoj de serpentoj, simbolante la unuan miraklon faritan fare de Sankta Paŭlo sur la insulo, kiam li estis mordita per serpento sed restis nedifektita. En la meza alo estas la ĉefpordo al la katedralo, super kiu estas granda fenestro kaj super kiu estas gablo portanta krucon . Ambaŭflanke de la ĉefpordo estas blazonŝildoj de grandmajstro Ramon Perellos y Roccaful (maldekstre) kaj de unu el la lokaj ĉefepiskopoj (dekstre). Du malgrandaj kanonoj el la tempo de la Hospitalistoj staras sur la placo proksime de la konstruaĵo. La kupolo de la katedralo, pentrita en ruĝa kaj blanka, dominas la urbosilueton . Ĝi staras sur okangulaĵo kun ok fenestroj, kaj portas lumigegon.

La Katedrala Muzeo, situanta sur la suda flanko de la Placo de Ĉefepiskopo, enhavas kolekton de moneroj, arĝentaĵoj, vestaĵoj, romiaj antikvaĵoj, dokumentoj de la Inkvizicio-periodo, kaj pluraj gravuraĵoj de Albrecht Dürer .

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. St Paul's Cathedral, Mdina (31a de Julio 2012). Arkivita el la originalo je 28a de Majo 2016.
  2. Mahoney, Leonard. (1996) 5000 Years of Architecture in Malta. Valletta Pub.. ISBN 978-99909-58-15-7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]