Katedralo de Utreĥto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo de Utreĥto
Plano
Historia vidaĵo antau la kunfalego de la meza navo

La katedralo de Utreĥto estis ĝis 1580 la katedralo de la episkopujo Utreĥto kaj servas nun kiel protestanta reformita preĝejo. Ekde forta ŝtormo en la jaro 1674, kiu detruis la laŭlongan navaron, la preĝejo konsistas nur el ĥorejo, transversa navo kaj turo, per 112 metroj la plej alta preĝejturo en Nederlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksimume 630 frankaj misiistoj starigis unuan lignan preĝejon en la iama romia fortikaĵo Utreĥto, kiu eble jam estis konsekrita je la nomo de Sankta Marteno. Proksimume 695 oni konstruis sub Willibrord, ĉefepiskopo de la Frisoj ŝtonan preĝejon kaj faris per tio Utreĥton eklezia centro. En 857 la Normanoj detruis la preĝejon, kaj nur post 922 komenciĝis la rekonstruo. Post denova ruinigo per brulego en la jaro 1017 oni povis konsekri en 1023 novkonstruaĵon. En 1131 kaj 1148 ree okazis bruldetruoj, nova konsekrado okazis en 1173. Plua brulego en 1253 evidente fariĝis ekigilo por planado de granda gotika novkonstruaĵo, ekkonstruata en 1254. Proksimume 1295 pretiĝis la ĥorĉirkaŭirejo, konstruita laŭ modelo de la katedralo de Kolonjo. Kvankam la konstrulaboroj estis daŭrantaj, inter 1321 kaj 1382 oni konstruis la altan okcidentan turon. Mallonge post 1400 la konstruado kelktempon haltis; nur en 1440 ĝi rekomenciĝis. Komence de la 16-a jarcento la monrimedoj de la konstruiganto elĉerpiĝis; tial en 1521 la konstruado finiĝis, post kiam la preĝejo esence estis finfarita.

En 1559 Utreĥto rangaltiĝis al ĉefepiskopujo. En 1580 religiaj fanatikuloj difektis la katedralon dum la kontraŭbildaj tumultoj, la preĝejo transiris al la protestanta eklezio. Dum la okupado fare de la franca reĝo Ludoviko la 14-a en 1672/73 la katolikoj pretertempe okupis la katedralon.

Fortega ŝtormo la 1-an de aŭgusto 1674 kaŭzis la kunfalegon de la preĝeja meznavo. La utreĥta pentristo Herman Saftleven ricevis de la urba registaro de Utreĥto la komision dokumenti la situacio post la kunfalego. Oni fermis la ankoraŭ starantan transversan navon per provizora okcidenta muro. La ruinojn de la meznavo oni forportis nur en 1826; sur ties loko ekestis la katedrala placo (Domplein). La kadukiĝo de la katedralo pludaŭris dum la 19-a jarcento; en 1850 oni ekigis unuan riparagadon. Pluaj riparlaboroj sekvis en 1921 kaj de 1979 ĝis 1988. La turon oni ĝisfunde riparis inter 1901 kaj 1931. Rekonstruado de la meznavo estas ĉiam denove diskutata. En 2004 – okaze de la 750-jara datreveno de la ekkonstruo de la gotika katedralo – oni markis la mezurojn de la navo per metalkonstruaĵo.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La granda orgeno

La historio de la orgenoj retroetendiĝas en la jaron 1342. La granda orgenon konstruis en la jaroj 1825 ĝis 1831 la orgenkonstruistoj Johan kaj Jonathan Bätz el Utreĥto, uzante je tio parte fajfilan materialon el la 16-a kaj 18-a jarcentoj. En 1974 kaj 1975 oni plene riparis la orgenon, nuligante je tio intertempe faritajn ŝanĝojn. La instrumento havas entute 50 registrojn (3698 fajfilojn) sur tri manualoj kaj pedalaro.[1]

I Rugpositief C–
Prestant 8′
Holpijp 8′
Quintadena 8′
Octaaf 4′
Roerfluit 4′
Quint 3′
Octaaf 2′
Fluit 2′
Cornet V
Mixtuur III-VI
Scherp III-IV
Trompet 8′
Touzijn 8′
Tremulant
II Hoofdwerk C–
Prestant 16′
Bourdon 16′
Octaaf 8′
Roerfluit 8′
Octaaf 4′
Gemshoorn 4′
Quint 3′
Octaaf 2′
Woudfluit 2′
Sesquialter IV
Mixtuur IV-VIII
Fagot 16′
Trompet 8′
III Bovenwerk C–
Prestant 8′
Holpijp 8′
Baarpijp 8′
Fluit travers 8′
Viola di Gamba 8′
Octaaf 4′
Openfluit 4′
Roerquint 22/3
Gemshoorn 2′
Flageolet 1′
Carillon III
Echotrompet 8′
Vox Humana 8′
Tremulant
Pedaal C–
Prestant 16′
Open Subbas 16′
Octaafbas 8′
Fluitbas 8′
Roerquint 51/3
Octaaf 4′
Mixtuur IV
Bazuin 16′
Trombone 8′
Trompet 4′
Cinq 2′

La orgenaj registroj kaj aliaj eroj estas nomataj laŭ naciaj lingvoj kaj ne ĉiam tradukeblaj. Krom tio traduko de la nomoj ne helpas, se leginto de ĉi tiu vikipedia artikolo volus ludi la orgenon kaj uzi la registrojn. Tial la registronomoj restu netradukitaj. Sufiĉus jenaj klarigo de nederlandaj terminoj: rugpositief = dorsopozitivo, hoofdwerk = ĉefpozitivo, bovenwerk = supra pozitivo, pedaal = pedalpozitivo

Turo[redakti | redakti fonton]

Rimarkinda estas la kolosa okcidenta katedrala turo alta je 112 metroj. Ĝi apartenas al la plej grandaj kaj originalaj turoj de la 14-a jarcento en Eŭropo kaj konsistas el du malsame larĝaj, kvadrataj etaĝoj kaj okangula lanterno, kiun kronas tre malalta turtegmento.

La turkonstruo kaŭzis pro la ŝajna vanteco de la projekto protestojn de la pentopredikanto Geert Groote, kiujn li skribis en sia traktaĵo Contra turrim Traiectensem („Kontraŭ la turo de Utreĥto“). Malgraŭ tio la turo pli malfrue decide influis la konstruadon de aliaj altaj preĝejturoj en Nederlando, ekzemple en Amersforto, Rhenen kaj Groningen.

Sub la turo pasas unuvoja strateto, sur kiu ĝis 2003 senescepte trafikis aŭtobusoj.

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Savantosonorilo
Skema ilustraĵo de la sonorilaj pendolokoj en la sonoriltrabaro. Ĉiuj sonoriloj pendas en la ligna sonoriltrabaro ĉe rektaj ŝtaljugoj.

En la malsupra sonorilejo pendas aro el 14 sonoriloj. Gerhardus van Wou gisis en 1505 diatonan serion da 13 sonoriloj por unu el la plej grandaj sonorilaroj. Por tio oni parte fandis, parte vendis la antaŭan sonorilstokon. La sep modernaj sonoriloj el la gisejo de la firmao Eijsbouts en Asten anstataŭas la respektive egaltonajn kaj -ripajn sonorilojn de van Wou, kiuj en 1664 estis fandataj por financado de la kariljono. La dek kvara sonorilo ne apartenas al la vera ĉefsonorilaro kaj pendis supozeble en la iama tureto sur la navokruciĝo. Ekde 1979 proksimuma 50-persona Utreĥta Sonoriga Gildo sonorigas kaj je ekleziaj kaj je profanaj okazoj ĉiujn sonorilojn permane. Je tio la granda Savantosonorilo eksonas kombine kun la aliaj sonoriloj nur je altaj festotagoj:

La plensonorado[2] eksonas pokaze je la novjara tago je la 0:00 horo kaj por la inaŭgurado de la Festivalo Malnova Muziko je la 12-a horo.[3]

N-ro
 
Nomo
 
Fraptono
(DT-1/16)[4]
Diametro
(mm)
Maso
(kg)
Gisisto, gisejo
 
Jaro de gisiĝo
 
1 Savanto fis0 ±0 2.270 8.227 Gerhardus de Wou 1505
2 Maria g♯0 +1 2.030 5.915
3 Marteno a♯0 −2− 1.820 4.273
4 Miĥaelo b0 +1+ 1.700 3.343
5 Johano Baptista c♯1 −1− 1.530 2.398
6 Maria Magdalena d♯1 −3− 1.360 1.655
7 Agneta la pli granda e1 1.270 1.305 Koninklijke Eijsbouts, Asten 1982
8 Agneta la pli malgranda e♯1 1.220 1.146
9 Pontiano f♯1 1.140 942
10 Campana crucis g♯1 1.020 662
11 Beningno a♯1 910 467
12 Tomaso b1 850 396
13 Adriano c♯2 760 281
14 Jesuo, Maria, Johano c2 820 392 Gerhardus de Wou 1506

Krom la sonorilaro en la turo troviĝas historie grava kariljono el kvindek sonoriloj, kiujn gisis en 1663 la fratoj Hemony. En la 17-a jarcento la blinda komponisto kaj bekflutisto Jacob van Eyck estis katedrala kariljonisto.

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

Navkruciĝejo kun altaro
  • Kompleta longeco ekstere antaŭ la kunfalego de la laŭlonga navaro: 119 metrojn inkluzive la turon
  • Longeco de la transversa navo ekstere: 49 metrojn
  • Interna alteco de la ĥoreja volbo: 31,5 metrojn
  • Alteco de la tegnmenta supro: 41,6 metrojn
  • Baza areo de la turo: 19,3 x 19,5 metrojn
  • Turalteco: 112,32 metrojn

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Detalaj informoj pri la granda orgeno
  2. Vidbenda registraĵo de plensonorado: Teil 1 (09:48 min), parto 2 (09:57 min).
  3. http://www.klokkenluiders.nl/actueel/docs/luidschema_Domtoren_2011.pdf
  4. Sjoerd van Geuns: Beiträge zur Geschichte des Utrechter Domgeläuts. In: Konrad Bund und Jörg Poettgen (Hgg.): Jahrbuch für Glockenkunde. vol. 5/6, Carl Lang'sche Druckerei und Verlag, Kolonjo 1995, p. 60.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

52.0908333333335.1216666666667