Katedralo de la Arkianĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arhangelsky sobor (Kreml).JPG

La Katedralo de la Arkianĝelo Mikaelo (ruse: Архангельский собор) estas la nomo de unu el la katedraloj de la Kremlo de Moskvo, ĉe la Placo de la Katedraloj. La katedralo estas dediĉita al la Arkianĝelo Mikaelo, unu el la malmultaj anĝeloj kun nomo en la Biblio.

Ĝi estis konstruita inter 1505 kaj 1508, sub la gvido de la itala arkitekto Aloisio Lamberti da Montignana sur la loko de malnova katedralo, fondita en 1333.

Ĝi havas freskojn de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la katedralo oni celebris la venkojn de la Rusa Armeo kaj ĝis la 17-a jarcento ĝi estis la tombejo de la caroj kaj princoj de Rusio. Entute ĝi havas 54 tombojn kaj 48 morttabulojn.