Katedro (kristanismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La papa katedro en la Baziliko Sankta Johano de Laterano en Romo.

Katedro estas substantivo kiu ricevis diversajn signifojn tre malsamajn depende de la epoka periodo. La termino devenas el la antikva greko: κάθεδρα (eldiru càthedra) kaj el la latina cathèdra, kun la signifo de "loko sur kiu oni sidiĝas", nome "seĝo", en referenco al seĝo kun dorsapiogilo utiligita de la filozofoj por lekcii.

Episkopa katedro[redakti | redakti fonton]

En la Katolika Eklezio la vorto indikas ankaŭ la tronon sur kiu sidiĝas la episkopo, ĉi-kaze de Romo, nome la papo kiel videblas en la papa Baziliko Sankta Johano de Laterano. Ĝi estas la simbolo de la povo kaj de la respondeco de la episkopo.

Ekde la prakristana epoko, episkopa katedro estis poziciigita meze de la absido de la romaj bazilikoj. La preĝejo-sidejo de katedro estas la origina dioceza preĝejo kiu konservis la nomon kaj la memoron de la diocezo. Laŭ la origina principo, nur tiuj preĝejoj havis la titolon katedralo.

Laŭ pli ampleksa senco "katedro" indikas ankaŭ la funkcion de instruado de la episkopo kaj de la papo. Tio descendas el la antikca uzo, certe atestita en la Evangelioj[1] laŭ kiuj la instruanto ne staris kiel ofte okazas hodiaŭ, sed parolis en pozicio “sidiĝa”.

La katoliga eklezio ĉiujare la 22-an de januaro celebras la liturgian feston de la Katedro de Sankta Petro en kiu atestiĝas la memoro pri la konfido-dono de Jesuo al la apostolo Petro kaj ties posteuloj proponi doktrinon kredendan kiel fidon firman kaj sekuran. Ĝuste el tiu signifo de katedro devenas la latina esprimo ex cathedra, por indiki la teologian neerararipovon de la papo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Surligne skulptita katedro. Sarkofago de universitara profesoro de la universitato de Bolonjo (ĉirkaŭ 1346).

Universitara katedro[redakti | redakti fonton]

Kun la naskiĝo de la universitatoj dum la eŭropa mezepoko la seĝoj el kiuj la profesoroj instruis la lernantojn estis “katedroj” preskaŭ similaj aj tiuj episkopaj. En la 19-a jarcento la signifo estis jam metafora rilatigita al la graveco de la profesora ofico; hodiaŭ ĝi jam perdis la originan "sanktecon" kaj tute laikiĝis. Ankaŭ en aliaj kulturaj kampoj kie pro prestiĝaj motivoj "katedro" estas uzata, ĝi foriĝis el la sankteco de la “episkopa kaj papa katedro”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu, ekzemple, en la Evangelio laŭ Mateo 5,1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]