Kategato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita foto de Kategato.

Kategato, Kattegat (dane) aŭ Kattegatt (svede), estas mareto inter Danio kaj Svedio, havanta areon de pli-malpli 30.000 km². Norde ĝin ligas mareto Skagerrak al Norda maro, kaj sude Lillebælt, Storebælt kaj Sundo kondukas al Balta maro. Ĝi ankaŭ havas okcidentan ligon al Norda maro, pere de kanaliĝinta fjordo Limfjorden.

Kategato estas flankata de Svedio oriente, Jutlando okcidente, kaj insulo Sjælland sude. Ĝi enhavas plurajn mezmalgrandajn insulojn.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Alfluaj riveroj[redakti | redakti fonton]

De Jutlando:
De Svedio:

Prononco kaj etimo[redakti | redakti fonton]

La Danan prononcon de ĉi nomo oni povas redoni esperantlitere kiel [KETeget], la Svedan kiel [KAT:egat].

La nomo venas de la platdiĉa lingvo, kie ĝi signifas "Kata Truo".