Kategoria imperativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kategoria imperativo estas esprimo de Emanuelo Kant el kiu kaj ĉirkaŭ kiu li konstruis la moralan sistemon de sia filozofio. Anoncita unufoje en 1785 en lia verko “La fondado de metafiziko de la moroj”, la esprimo-koncepto estos reprenita en aliaj samaŭtoraj verkoj temantaj pri etiko-moralo. Kritikita plurflanke, tiu nocio estis studita kaj plielaborita ĉe diversaj filozofoj.

La imperativo estas precipe konata laŭ tri formuloj per kiuj la aŭtoro ĝin prezentis.

  • «Agu tiamaniere ke vi traktu la homaron, kaj en via persono kaj en tiu de ĉiu ajn, ĉiam kiel celo, kaj neniam kiel ilo” [1]»,
  • «Agu laŭ maniero kiu povas samtempe sin transformis al universala leĝo [2]»,
  • «Agu laŭ kondutnormoj kiuj povu samtempe estis mem konsideritaj objekto de la universalaj leĝoj de la naturo.[3]».

Malgraŭ la diversaj formuladoj, el ili aperas ke la morala kategoria imperativo estas unika.

Du tipoj de moralaj imperativoj[redakti | redakti fonton]

Kant distingas du tipojn de imperativo: imperativo kategoria kaj imperativo hipoteza.

  • La kategoria imperativo referencas al tio kio devas esti plenumita senkondiĉe. Nur la agoj plenumitaj sub la forto de tiu normo rajtas difiniĝi moralaj. En tio troviĝas nenio instrumenta aŭ profitocela, la imperativo altrudiĝas el si mem sen iu ajn alia justiĝo.
  • La hipoteza imperativo referencas al kio plenumenda cele de aparta rezulto. Se ni volas atingi "A", ni devas plenumi "Y", "Z" ktp. Temas, do, pri devigoj fontantaj el la rezulto celata. Ili estas devigoj nur en la mezuro laŭ kiu la celo estas serĉata kaj en ĝi ne vidiĝas komponanto morala.

Oni konstatas, do, ke surfaciĝas seka opono inter la hipotezaj imperativoj, kiuj povas esti multegaj kaj ligitaj al ekstaraj celoj, kaj la kategoria imperativo kiu valoras unike el si mem kaj ne pro ekstera elemento.

Kategoria imperativo[redakti | redakti fonton]

La kategoria imperativo enkalkuliĝas en la kritiko pri la antikva koncepto pri la homo: la celo de tiu ĉi ne plu estas la feliĉo aŭ la bono feliĉiga kiel ĉe la antikvuloj, sed la agado morala mem; la feliĉo por Kant estas nocio empiria kaj neracia. Laŭ Kant, la laŭmorala ago ne juĝindas rilate al ĝia rezulto, sed rilate al siaj kialoj; se la volo kiu ordonas estas bona, la ago estas morale bona. La kategoria imperativo de Kant konsistas en la plenumo de la devo, nome: la ago justa estas senrezerve senpaga kaj senprofita. Se io profita en ĝi eniras, ĝi putriĝas. La senpaga ago eblas, laŭ Kant, pro la fakto ĝi okazas en la homa libero. Fakte, kvankam ofte tie kaj tie oni opinias ke moralo kaj libero oponas unu la alian, la morala kvalito de la ago konsistas en la regado de la egoismaj instinktoj por agadi racie, t. e. esti libere. La devo ne havas propran enhavon, sed ĝi estas kiel malplena formo kaj kiel ĝenerala sento: ĝi universaligeblas. Kio justas por iu, devas justi por ĉiuj. Ago konforma al la devo en la aspekto kaj faro ne estas necese justa: ekzemple, respekti la leĝon pro timo de la puno konformas ja jes al la devo, sed senmoralas ĉar profitema pro manko de interna senkondiĉo. Tial ne eblas taksi la valoron de alies agoj pro tio ke ne eblas koni ĉiujn kialojn movantajn al la ago. Same kiel estas aparte malfacile taksi la valoron de sia agaro: pro kio Kant sugestas devon sin analizi ofte kaj korekte. (en monaĥismo kaj mistika kulturo estis urĝe konsilita spiritgvidanto).

Hipoteza imperativo[redakti | redakti fonton]

Kant distingas du specojn de hipoteza imperativo:

  • Teknika (problema) imperativo referencas al ago teknike necesa por atingi unu el sennombraj eblaj celoj. Ekzemple, por atingi tiun lokon, mi devas vojaĝi.
  • Aserta imperativo estas indikata en ago necesa por atingi la feliĉon, nome ago por celo aspirebla de ĉiuj homoj. Tiasence propozicio sugestanta la manieron gajni feliĉon ne estas kategoria imperativo (nome senkondiĉa), sed hipoteza imperativo.

Fine oni povas tiel registri la imperativojn kaj ties konceptajn apudaĵon:

  • Imperativo problema / imperativo aserta / imperativo kategoria
  • Ordo teknika / ordo pragmata / ordo morala
  • Lerteco / prudento / moralo
  • Reguloj / konsiloj / ordonoj.

Aproboj kaj malaproboj pri la kategoria imperativo[redakti | redakti fonton]

La kategoria imperativo trovis tuj konsentantojn ĉar ĝi tutŝajne povas identiĝi kun la natura morala leĝo kaj kun ekzaltado de la konscienco. Fine, ĝi aperis ankaŭ kiel facila liberigilo el neceso de religia moralo kaj helpa savilo de la aŭtonomio de konscienco; kaj ankaŭ skeptikuloj kaj eĉ ateismemuloj povis aserti ke eĉ ili havas "moralon", tiun de la kategoria imperativo.

Sed detuj ĝi ricevis ankaŭ kritikojn. Se la karakterizo de senkondiĉo de la kategoria imperativo tiom plaĉis ĉar ŝajnis doni moralan superecon, moralistoj observis, ke la profitema celo en la morala agado ne ruinigas la tutan moralecon de la agado. Ekzemple, almozdoni por obei al Dio kaj por sekvi la ordonon de sia konscienco povas kunvivi moralrespekte. Tiel, respekti la leĝon por obei konsciencon kaj ne damaĝi la proksimulojn kaj samtempe por eviti la punon, povas ekzisti sen detrui la moralecon de la ago. La religia tradicio, ankaŭ en kristanismo, konas la moralan efikon de la minacataj punoj por tiel motivita aganto, kiu tamen estas spronata al la grado pli alta de la amo al Dio, do al la perceptita normo de la konscienco: kristanismo proponas la perfekton, sed ne malŝatas ankaŭ la perfektiĝemon.

Sur la plano de la intrinseka logikeco de la kategoria imperativo, oni observas, ke la morala ago donas el si mem kontentigon kaj ĝojon, kiujn oni ne sukcesas elimini sen elimini la agon mem, kie senprofiteco do ne povas esti absoluta.

Krome, sed tiu kritiko naskiĝas pli el metafizika flanko ol el psikologiaj konstatoj, fluo de filozofoj sin demandas kiel eblas percepti konsciencan ordonon sen referenco al ordonanto. Ĉu la konscienco devigas sin mem? aŭ ĝi sin sentas devigata? de kio?

Alia kritiko estas formulita el tio kion Kant diras pri la "moralo de la feliĉo" aŭ eŭdemonismo. La pozicion kiun li atribuas al la antikvuloj, nome precipe al Platono kaj Aristotelo, koncentriĝas ĉirkaŭ la nocio de bono. Por Aristotelo, la risorto de la ago estas la serĉado pri bono kiu altiras ĉar, en mezuro kalkulebla, ĝi plaĉas (ευχαρειν). Nu, tio ne estas la kantana perspektivo: tiu ĉi pretendas, ke la morala valoro estu daŭre sekvata sen iu ajn kondiĉo. Justigi, eĉ aldone, la valoron de la morala ago per la bono akirinda per ĝi, egalvalorus agi ekstermorale.

Tiam kritikantoj pli urĝas: "Kial agadi morale se el ĝi nenio perspektivas? Kant respondas ke la risorto estas la homa digno. Sed kial celi tian dignon, se ĝi estas tio kio kontentigas la homan serĉanton, do, kio kontentigas lian profitemon? Ŝajnas neeviteble, ke la motivo de la morala agado ne povas elimini la konscion, ke la agado morala estas ankaŭ "bono" .

Famega kritika formulo ŝutiĝas el la Pensées (oktobro 1910) de Charles Péguy: "Kantismo havas la manojn purajn, sed ĝi ne havas la manojn": por diri, ke la moralo de Kant abstrakte sublimas, konkrete neeblas. Ankaŭ Hegel kritikas la kantanan moralon pro tio ke en la hegela sistemo ĉiu libera elekto estas tezo aŭ antitezo de la Spirito, do neniam malbono.

Ĉiuj kritikistoj, tamen, konvenas en la agnosko, ke Kant per tiu sia imperativo ne lasis konsciencon sennorma aŭ nebezona je normo morala.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Métaphysique des mœurs, I, Fondation, Introduction, trad. Alain Renaut, Paris, Garnier-Flammarion, 1999. ISBN|2-08070-716-7
  • Princìpi della scienza morale, 1831
  • Filosofia della morale, 1837
  • Montanari Bruno, Potevo far meglio? Saggio sull'imperativo categorico, CEDAM, Padova
  • Antonio Rosmini, Princìpi della scienza morale, 1831
  • Antonio Rosmini, Filosofia della morale, 1837

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fondado de la Metafiziko de la moroj en Metafiziko de la moroj, I.
  2. Op. cit., p. 118
  3. Op. cit. p. 119.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]