Kategorio-Diskuto:Ŝlesvig-Holstinio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum mia aktivula vivo en la Esperanto-movado inter la jaroj 1978 kaj 1997 (kaj ankaŭ poste) mi neniam praktike vidis la uzon de la vorto Ŝlesvigo-Holstinio (kiel proponas PIV), sed ĉiam Ŝlesvig-Holstinio, sen centra "o" kaj iom pli simila al la germanlingva originalo ... kaj mi dum jardeko estris la centran oficejon de GEA plus starigis du oficejojn de GEJ, zorgante pri la membroj, lokaj grupoj, privataj kaj amaskomunikilaj informpetantoj el Ŝlesvig-Holstinio kaj organizis plurajn internaciajn renkontiĝojn tie... La esperantistoj el Baden-Virtembergo sukcesis defendi la por ili kutiman nomon de sia federacia lando malgraŭ la NPIV-a propono "Badenio-Vurtembergo": Paralele mi tre pledas por reoficialigo de la laŭ mi uzata vorto "Ŝlesvig-Holstinio" (kaj same cetere de "Rejnland-Palatinato" anstataŭ la vikipedie uzata "Rejnlando-Palatinato"). Ĝis decido pri tio mi tamen malgraŭ mia konvinko mem skribas laŭ la konvencio Ŝlesvigo-Holstinio.

Aparte por la kategorio baza decido gravus, ĉar ne eblas per redirektigo iugrade "permesi" du alternativajn skribmanierojn, kio kaze de la artikolo pri la lando jes eblas.

ThomasPusch 13:34, 24. Feb 2008 (UTC)